La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Aspektismaj reguloj pri la uzo de verbaj formoj en Esperanto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Tajloro ĉe sia laboro

Oni emus ne kredi al la propraj okuloj; oni opinius tion ne ebla, sed jen, tamen, denove nova tramaĉado de aspektismo, simpoziismo kaj kotopoismo. Oni miras pri la aŭtoro kaj la titolo, supozante kontraŭdiron inter ili. Kaj efektive: la titolo estas kaptilo. La aŭtoro ne konvertiĝis al aspektismo, sed ree venas kun pledo por tempismo (atismo, simetriismo). Mi koncedas, ke li liveris monaĥan laboron, zorge tajpitan, en kiu li sisteme prinotas dokumentojn, fervore argumentas. Kun valora bibliografio. Vanaj klopodoj, tamen. Malgraŭ ĉia seriozeco kaj ĝisfundeco, malgraŭ precizemo kaj konscienca penado, la aŭtoro vojaĝas inter la tempoj sen kompreno pri la simpoziismo, aprobita de la Akademio kaj akceptita de niaj bonaj literaturistoj. Lingvo spegulas la vivon, la realon; ĉu eblas analizi ĝin per kabineta logiko, sciencula detalemo, ĉikanemo? Lingvo apartenas al la vivo, ne al gramatiko kaj lernolibro. Estas tiuj kiuj uzas la lingvon komunike, beletre, fake ... kaj estas tiuj, kiuj propagandas ĝin, prilaboras ĝin por ĝin skemigi, entabeligi, reguligi, simpligi. Al tiu lasta grupo ofte apartenas pedagogoj, instruantoj. Sed pledado por facila gramatiko impresas trompe, certe flanke de homoj kiuj ŝajne mem ne ellernis ĝin.
Mi ne konsentas pri la konkludo, ke la tempismo estas pli facila ol la simpoziismo. Kontraŭe, ĝi estas abomena el stila kaj filozofia vidpunktoj: konita (?). Restu tajloro ĉe sia laboro. Sendube iam lingvikistoj adekvate formulos la tiklajn punktojn.

Christian Declerck

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.