La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Antaŭ unu jarcento
La granda milito kaj Esperanto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La unua mondmilito tra la okuloj de esperantistoj: partopreniga historio en la praktiko


majo 2018
Historio ne estas fako nur por fa­kuloj, historio apartenas al ĉiuj. En la lastaj jaroj aperis nova scienca bran­ĉo nomata publika historio, kiu ĝuste okupiĝas pri la rilato inter historiistoj kaj ilia publiko, tio estas pri la ligo in­ter historio kaj memoro. La celo de his­­torio ne kuŝas nur en la prilumado de pasintaj faktoj. Ankaŭ la kolektado kaj pri­stu­dado de homa, subjektiva per­cepto de faktoj, travivaĵoj kaj aliaj eve­ntoj apartenas al ĝiaj celoj. Kaj tiu per­cepto evoluas laŭ la tempo, tiel ke hodiaŭaj homoj ne interpretas la pa­sintajn fak­tojn ekzakte same kiel la tiutempaj tra­vivintoj.
En la jaroj 2014–2018 lavango da novaj publikaĵoj pri la unua mond­milito aperis tra la mondo, ofte di­vi­di­taj laŭlande kaj sekvantaj naciajn vid­punktojn. Ili distingiĝas de la an­taŭaj pro la specifa kunteksto, en kiu trovi­ĝas la periodo de la unua mond­milito. Ĉar la lastaj travivintoj for­pasis en la pasintaj jaroj kaj neniun atestanton oni povas plu rekte ren­konti, la nuntempa ĉeesto de la milito en la memoroj evo­luas kaj parte for­viŝiĝas. Kiel de nun peri al junaj ge­neracioj la konon kaj kon­scion de tiom amasa mondskala bu­ĉado, kiam ĝi plu estas nur abstrakta surpapera kaj tom­beja faktaro? La de­fion alfrontis la redaktoroj de ĉi tiu im­pona verko, J. Alcalde kaj J. Salguero, kiuj kunmetis novajn dokumentojn kaj socian reme­moron de la evento. Entute preskaŭ kvar­­deko da plumoj, antaj kaj intaj, verŝis sian inkon al tiu historia ko­lektiva monumento. Plejmulto de la tekstoj estas nun unuafoje publikigitaj, sed an­kaŭ aliaj gravaj dokumentoj estas represitaj.
La unua parto de la libro ilustras la hodiaŭan memoron de la milito por nunaj esperantistoj. Ne nur el Rusio aŭ Francio sed ankaŭ el landoj, kiujn oni ne tuj rilatigas al la temo: Aŭstralio, Hispanio, Portugalio... Iuj mem verkis sur­baze de familiaj rememoroj, aliaj elek­tis kaj tradukis tekston pri sia re­gi­ono, ekzemple, el la japana, korea kaj ĉina komuna trilanda historia ler­no­libro (2005), aliaj preferis verki pri la milito aliloke, kiel Kurdio, ti­aj re­gionoj, kie la militintaj nacioj for­ge­sis sian promesaron. Elstaras en tiu unua parto la taglibro de la sko­to Ro­bert Murray, adoleskulo, kiu entu­zi­asme aliĝis al la milito kaj laŭgrade en­profundiĝis en hororon proporcie al sia malproksimiĝo de la hejma te­ro, ekde Francio, tra Grekio, Egiptio kaj ĝis Palestino. Originale verkita en Es­peranto kaj neniam antaŭe publi­ki­gita, la teksto okupas grandan par­ton (110-paĝan) de tiu ĉapitro.
Tiu grava unua parto, kiu atestas pri la nuntempa kolektiva konscio de la esperantistaro pri la unua mond­mi­­lito, eble malpli allogos la mova­de­man legantaron, ol la dua, kiu li­veras kvan­ton da novaj faktoj pri la fenomeno Esperanto ĝuste dum la mondmilito. Se ne mankas la konataj faktoj pri la nuligita UK en Parizo, la sinteno de Zamenhof rilate la geo-po­litikan si­tuacion kaj la promilita esperantistiĝo de Eugène Lanti, abun­das ankaŭ novaj elementoj. Pioniras la studo de Javier Guerrero pri la Es­peranta gazetaro, kiu lumigas la uzon de la internacia lingvo por pro­pa­gandaj celoj de la registaroj, interalie la germana. Troviĝas ankaŭ nekonataj ra­portoj de germanaj UEA-delegitoj pri militkaptitejoj en Ger­manio, Anglio kaj Francio. Tiu serio nur pen­sigas, ke la rolo de la dummilita UEA, ki­es interpersona perado-agado estas of­­te menciata, restas ĝis nun nur sup­ra­ĵe studita. Konkludas tiun par­ton ar­tikolo de Javier Alcalde, kiu ali­ras la problemon en nekutima manie­ro, demandante sin pri la ligo inter espe­ran­­tismo kaj pacifismo kaj rekon­stru­an­te multajn fadenojn ĉu personajn ĉu ideajn.
La lasta ĉapitro de Antaŭ unu jar­cento estas dediĉita al personaj re­me­moroj speciale kolektitaj por la vo­lumo. Ĝi konsistas el interesa kaj ori­ginala pro­­­vo konstrui iun parto­pre­­nigan aliron al historio. La redak­toroj pridemandis serion de divers­landaj esperantistoj pri iliaj personaj kaj familiaj memoroj. Ki­on oni plu memoras hodiaŭ post unu jarcento pri la unua mondmilito? Ĉu la kons­tantan limoŝanĝon? Ĉu la kreskon de an­tisemitismo, antaŭanoncon de la dua mondmilito? Ĉu la rolon de virinoj en la tiamaj socioj, fakton substrekatan de la historiografio ekde la sepdekaj ja­roj? Tiu ĉapitro brile kunligas la laboron de la historiistoj kun la efektiva me­mo­ro.
La ĝeneralan enkondukon de la lib­ro verkis Brigid O’Keeffe, profeso­ro pri soveta historio ĉe Brooklyn Colle­ge en Novjorko kaj fakulo pri la Espe­ran­to-movado en la carisma kaj intermilita periodo. Ŝi montras kiel la milito ne nur «influis la vojiron de Esperanto kaj esperantismo en la mondhistorio», do­­­nante al ĝi fortan baton, kiel oni ku­­time asertas, sed ankaŭ kiel ĝi, sur­ba­ze interalie de la fama alvoko de Za­men­hof al la diplomatoj, donis novan ener­gion al la movado kaj renovigis ĝi­an mond­bildon kaj mesaĝon nun sen­ba­lastigitan de iu frua malmatura ro­man­tismo.
Antaŭ unu jarcento, grava ko­lek­­to de dokumentoj kaj studoj, mon­tras kial, malgraŭ sia marĝena so­cia in­fluo, la esperantista movado, spe­cifa pre­ter­nacia observopunkto al la monda his­torio, ebligas lumigi makro­faktojn per freŝaj okuloj.

Pascal Dubourg Glatigny

Recenzo
Antaŭ unu jarcento. La granda milito kaj Esperanto.


24a jarkolekto n-ro 1, januaro-februaro 2019, P. 7

Anneke Buys

Antaŭ unu jarcento


septembro 2018, p. 8

En la ĉi tie prezentata libro ni legas: “Ĉiu milito estas absurda, ĉar ĉiu milito estas pli malbona ol atendite. Ĉiu milito prezentas absurdan situacion, ĉar ĝiaj rimedoj estas tiom sen proporcio kun ĝiaj pretendataj celoj.”
Unu tia absurdaĵo estis la unua mondmilito (1914-1918), kiu ofte nomiĝis la granda milito antaŭ ol okazis dua eĉ pli granda. Multajn tekstojn pri la unua mondmilito kolektis, redaktis kaj publikigis Javier Alcalde kaj José Salguero sub la titolo Antaŭ unu jarcento. La granda milito kaj esperanto. La listo de verkistoj kaj tradukistoj ampleksas 39 nomojn.
La sufiĉe heterogenaj tekstoj estas klasifikitaj laŭ tri ĉefaj grupoj. La unua – La milito – entenas historiajn kaj politi- kajn superrigardojn sed ankaŭ memoraĵojn de personoj kiuj iel partoprenis la militon. Do, kaj la makroperspektivo kaj la mikroperspektivo de la milito enestas.
Estas konate ke fratiĝo inter soldatoj de malamikaj armeoj kelkfoje okazis. Pri tia epizodo rakontas franca soldato en taglibro la 10-an de decembro 1915. Pluvegis dum pluraj tagoj tiel ke kaj la francaj kaj la germanaj soldatoj devis eliri el la tranĉeoj por ne droni, “kaj oni vidis tiam tiun strangan vidaĵon: du malamikaj armeoj unu antaŭ la alia kaj sen pafi iun ajn pafon. Samaj komunaj aferoj proksimigas la korojn”. Francoj kaj germanoj “alridetis unuj la aliajn; paroloj inter- ŝanĝiĝis, manoj etendiĝis kaj interpremiĝis; inter si, oni divi- dis la tabakon, kruĉeton da kafo aŭ da vino. Ha! Se ni parolus la saman lingvon!”
La plej longa el la mikro- perspektivaj eseoj estas la pli ol centpaĝa origine esperant- lingva rakonto de Robert Mur- ray: “Miaj aventuroj dum la Granda Milito”. En la komenco de la milito Murray estis 16- jara fervora kristano, kiu opiniis ke “la milito estas mal- justa ĉar ĝi estas kontraŭ la pacaj idealoj de Kristo”. Sed kiam li aŭdis de la pastroj, ke temas pri dia batalo, kaj ke ili benis la britajn trupojn, lia opinio ŝanĝiĝis, kaj li fariĝis soldato. “Kaj fine venis la multe dezirata tago” kiam li enŝipiĝis en Southhampton por iri al la batalkampo en Francio. “Mia plej granda timo estis ke eble mi trovus min malkuraĝulo en danĝertempo”, li diras.
Aliaj aŭtoroj rakontas pri simila frua entuziasmo por la milito. Komence de la milito “patriotismo eksaltis” en Rusio. En Francio Marius Paulet notas en sia taglibro pri florbukedoj de la loĝantaro al la soldatoj, kiam la trajno haltis ĉe la stacioj. La militajn teruraĵojn oni spertis pli poste.
La dua ĉefa grupo de tekstoj – La milito kaj esperanto – konsistas el dek pecoj, el kiuj unu estas tiu de Humphrey Tonkin pri Tivadar Soros (patro de la konata grandaktoro sur la financaj merkatoj, George Soros) kaj Julio Baghy. Kaj Soros kaj Baghy estis milit- kaptitoj en Siberio, kion ili priskribis en konataj esperant- lingvaj publikaĵoj. En aliaj eseoj en la dua grupo ni trovas detalojn pri la helpagado inter esperantistoj de malamikaj landoj.
La tria grupo – Personaj memoroj – estas malgranda kaj enhavas inter alie kontribu- aĵojn de homoj, kiuj ne mem spertis la militon sed rerakon- tas tion, kion spertis gepatroj kaj aliaj homoj.

Estas interesa libro. Ĝi donas en pluraj kontribuaĵoj perso- nan bildon pri la milito de tiuj, kiuj iel rilatis al ĝi. Ofte dum la legado mi pensis pri la romano En okcidento nenio nova de Erich Maria Remarque. Sed diference de tiu libro, la nun recenzata libro ne estas roma- no sed kolekto de dokumentaj, subjektivaj – kaj tial vivaj – priskriboj kaj analizoj.
La lingva kvalito varias, kiel ofte okazas kiam pluraj per- sonoj kontribuas per verkado aŭ tradukado. Ne ĉiuj el la kontribuintoj majstras la lingvon same bone kiel Zamen- hof, Privat, Lanti, Tonkin kaj Ertl.

Bo Sandelin

Duonhoroj donis perspektivon pri la librorikolto


2018-08-17

...

Se mencii nur kelkajn aŭtorajn duonhorojn, plej plaĉis al mi la prezento de Javier Alcalde kaj José Maria Salguero pri Antaŭ unu jarcento, kiu aspektis al mi originalaĵo, malgraŭ ke aperis pri la unua mondmilito centoj kaj centoj da memorverkoj. La kunmeto de la eroj ŝajnis al mi bone konstruita, kun la aŭtora modesteco, ke multo mankas, sed la aŭtoroj prezentis la verkon kiel ankoraŭ nefermitan kaj petis pri aldonoj, kiuj konsistigu kompletigon aŭ eĉ duan volumon.

...

Carlo Minnaja

Antaŭ unu jarcento
La granda milito kaj Esperanto

Publikigita ĉe
La Movado 2018年11
Tradukite per Google Translate:

La granda milito, kiu estas la subtitolo de ĉi tiu libro, estas alia nomo de la Unua Mondmilito centrita en Britujo kaj Francio, sed la nomo mem ankoraŭ ne konas la japanon. Tamen, kiel la nomo sugestas, la Granda Milito havis grandan efikon sur la homoj de tiu tempo, kaj la germana, rusa, Habsburgoj kaj otomanaj imperioj estis malmuntitaj. La milito ankaŭ havis grandan efikon sur la Esperanto-movado. Nun, ke pasis 100 jaroj de la fino de la milito, ĉi tiu libro klopodas kontroli la rilaton inter ambaŭ.

En la unua parto de ĉi tiu libro, "Milito", ampleksa papero pri la tuta libro, artikoloj kaj artikoloj pri la Granda Milito, kaj en la dua parto, "Milito kaj Esperanto", dokumento pri la rilato inter la Granda Milito kaj Esperanto, En la sekcio "Persona Rememoro" estas registritaj personaj historioj parolitaj de ses Esperanto.

Ĉi tiu libro ne estas historia priskribo kun unu aŭ pluraj esploristoj, sed registroj kaj memoraĵoj verkitaj de samtempuloj, artikoloj de nuntempaj esploristoj ktp. , Tekstoj de malsama naturo kaj kvanto estas registritaj. La redaktisto priskribas la karakteron de ĉi tiu libro kiel mozaikon, sed ĝi estis taksita anticipe de la ĝenerala dezajno kaj specifa vidpunkto, kaj la individuaj tekstoj ne taŭgis por ĝi. Pli ĝuste ŝajnas, ke ni klopodas lumigi la grandegan temon de la rilato inter Milito kaj Esperanto el plej multaj anguloj kiel eble.

La libro montras ankaŭ kiel elstaraj esperantistoj Zamenhof, Lanti, Soros kaj Buggy traktis la militon. La 10a Monda Esperanto-Turniro, kiu estis planita okazigi en Parizo, estis subite nuligita la 2an de aŭgusto 1914 pro la eksplodo de la milito, kaj la esperantistoj, kiuj klopodis partopreni en la turniro, estis en kaoso. Zamenhof ankaŭ revenis al Varsovio kun granda seniluziiĝo kaj mortis la 14an de aprilo 1917 sen atendi la finon de la 11a de novembro, la sekvan jaron. Ĉi tiu libro enhavas la historion de la fama biografio de Priva ("Vivo de Zamenhof") kiu diskutas pri la posta vivo kaj penso de Zamenhof, kaj la "alvoko al diplomatoj" kiu emfazas la eliminon de etna diskriminacio. Ĝi estas ankoraŭ freŝa.

Dum la milito, Lanti funkciis kiel kuracista kampo en Norda Francio (lia foto estis publikigita sur la kovrilo de ĉi tiu libro). En ĉi tiu libro estas registrita parto de la taglibro (ne publikigita) dum la milito, kaj vi povas vidi lian ribelon dum naciismo blovas. Li fondis SAT en 1921 kaj fine fariĝis akra kritiko de sovetia socialismo, sed jam konstatas la elkreskado de tiu sinteno.

Soros kaj Buggy pasigis longan tempon kiel kaptitoj en Siberio. En ĉi tiu libro, Tonkin diskutas la idealojn de ambaŭ literaturoj, temigante la romanon de Soros "Modernaj Robinzonoj" pri la temo eskapi el POW-tendaroj. Post la milito, ili lanĉis Literatura Mondo, malfermante novan horizonton en Esperanta literaturo.

Aliaj registroj inkluzivas Esperanto-militan propagandon, POW-traktadon kaj dediĉitajn klopodojn pri POW-helpo per UEA. Estas ankaŭ detalaj raportoj pri la reala stato de Esperanto-klasoj, kiuj estis popularaj en POW-tendaroj kiel Germanio, Francio kaj Britujo. Rilate al Azio, estas priskribita parto de la historia priskribo ("Historio por malfermi estontecon") bazita sur komuna esplorado inter Japanio, Ĉinio kaj Koreio. La historio de la movado 5.4 kaj la sendependa movado 3.1 eksplodis.

Ĉi tiu libro ne estas facile legebla libro. Unue, por la samtempuloj, tute ne estis ideo pri la reveno de milito, kaj la realo mem estis kaoso. Legi ĉi tiun libron dum pensado pri ilia militsperto povas ŝpruci multajn imagojn. Precipe en la tria parto de la rememorado, la homoj parolas pri kiel ili vivis en la turmenta epoko de la 20a jarcento (ankaŭ Bronstein aperas kaj parolas pri konatoj).

Redaktoro Javier Alcalde, juna politika sciencisto naskita en Barcelono en 1978, partoprenis en la decido pri la temo de la 103-a Mondaj Esperanto-Ludoj en Lisbono en 2018. Lia papero "Klopodoj por Paco - Praktika Internaciismo en Esperanto" profunde impresas diskutante la proksiman rilaton inter Esperanto kaj aliaj movadoj kiel feminismo, kristana ekumenismo kaj rifuzo servi. En sia konkludo, li atentigas, ke la Granda Milito havis grandan efikon sur la filozofio de Esperanto, sed en la sekva intermilita periodo, ĝi alportis novan prosperon kun la Internacia Federacio kaj la Proleta Movado. Paroli pri ĝi estas alia rakonto, kiel li diras, sed mi pensas, ke ĝi estos eĉ pli interesa se vi legos ĉi tiun libron dum vi pensas pri la estonta evoluo.

Toshihiko Ito

Libro recenzo
ANTAŬ UNU JARCENTO – La granda milito kaj Esperanto de Jose Salguero kaj Javier Alcalde


Volumo 25[4] - numero 133 - decembro 2018, p. 10

Sandor Horvath

Rigardo post 100 jaroj

Publikigita ĉe
Cerbe kaj Kore, N-ro 5(73), Decembro 2018, p. 24

Nikolao Gudskov

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.