|
Aventur'
|
|
Dancu kapriole: la tento estas tre forta! | decembro 2010 |
Pli danca, ol kanta | 2012. №1 (207) |
La grupo Kapriol'! aperis en 2009, kaj de tiu tempo ĝi prezentis sin multfoje en Esperanto-aranĝoj (interalie, en KEF, FESTO kaj ARKONES). La kvaropo prezentas tradiciajn kaj tradici-similajn nederlandajn dancojn kaj kantojn (ankaŭ originalajn, t. e. memverkitajn).
Por bone imagi la ĝeneralan sonon de la muziko rememoru la kantojn de Kajto – vi ricevos sufiĉe ĝustan impreson (tio ne mirindas, ja du membroj de Kapriol'! – Marita Kruijswijk kaj Marian Nesse – antaŭe ludis en Kajto). Laŭ la asertoj de la grupanoj mem, “ili ludas kaj malnovan muzikon per novaj muzikiloj kaj memfaritan muzikon per malnovaj muzikiloj” – kaj tio estas absolute vera, almenaŭ koncerne ĉi tiun diskon, ĉar kelkaj ĝiaj fragmentoj prezentas, fakte, bizaran miksaĵon inter modernaj kaj tradiciaj melodioj kaj ritmoj; ankaŭ kombino de akordiono kaj diversaj ŝalmoj/flutoj kun moderna (sed modera!) drumo sonas iom neordinare.
Entute la albumo enhavas 13 pecojn. Du el ili estas al mi bone konataj – tio estas la kantoj Soleco kaj Tosto el la albumo Flugdrako de Kajto, tamen en iom plibeligita muzikaranĝo. La reston mi aŭskultis kun sufiĉa intereso. La unua (senteksta kaj originala) komponaĵo, priskribita kiel la tradicia danco bureo, sonas peze kaj iom preme malgraŭ la preskaŭ marŝa ritmo. La dua muzikpeco prezentas la tradician dancon skotiŝo kun moderna – eĉ Esperanto-rilata – teksto; ĝi sonas gaje kaj eĉ petole. La tria peco prezentas iom sombran tradician dancon andro; ĝia teksto temas pri tio, ke “sen aventur' la vivo estas vana nur”. La kvara peco denove estas senteksta kaj originala – kvieta valso, iom post iom transformiĝanta al minora polko. La kvina peco (originala) iom elfalas el la ĉefa stilo de la disko – ĝi sonas preskaŭ kiel moderna populara lirika kanto (se ne konsideri la tradician muzikan veston). La sesa peco (tradicia skotiŝo) komence sonas tre originale (preskaŭ psikedele, se uzi modernan slangaĵon) pro la uzo de iu malofta tipo de flutoj; poste la flutojn anstataŭas basgitaro kun multaj sinkopoj, sed finfine ĉio revenas al “normala” popola muziko akompanata de sensenca silabado. Post la jam menciita Soleco sonas senteksta originalaĵo, prezentanta neatenditan miksaĵon de harmonioj kaj melodioj modernaj kaj popolaj. Naŭe sonas popolstila originalaĵo sufiĉe plaĉa por la orelo. Sekvas du muzikpecoj, originala kaj tradicia (ambaŭ sentekstaj); kronas la albumon la jam menciita Tosto kaj ĉarma 3-partia kanon-kantado.
Evidentas do, ke la albumo rezultis ege pli danca, ol kanta – ses pecoj el 13 estas tute sentekstaj, en ĉiuj ceteraj la tekstoj estas relative mallongaj kaj abunde diluitaj de la muzikaj intervenoj. La malmultaj tekstoj malgraŭ sia simpleco foj-de-foje iom lamas sence kaj gramatike, la vorto “ŝtormo” ial misprononcatas kiel “ŝturmo”. La elparolo de la kantistoj, kompense, estas tre bela kaj klara. La tekstolibreto enhavas malgrandajn (eble, eĉ tro!) priskribojn de la ludataj dancoj kaj ĝeneralan prezenton de la grupo. La muzikaj plenumo, aranĝoj kaj registrado estas laŭdindaj: ĉio, inkluzive kantadon, sonas ege ekvilibre kaj bonkvalite.
Mallonge: eĉ malgraŭ ioma seniluziiĝo (mi, fakte, esperis trovi sur la disko nur popolajn muzikojn sen modern-stilaj spicoj) mi estis tre pozitive impresita de la albumo – la neordinara plektaĵo de la tradicia kaj moderna artoj ja sonas sufiĉe “popole” kaj interese. La disko certe estas rekomendinda por la ŝatantoj de tradici-stila sono, tamen ankaŭ ĉiuj aliaj muzikemuloj trovos sur ĝi interesan kaj originalan muzikan materialon.