Modesta estas ĝia aspekto, sed ege
interesa ĝia enhavo: poŝlibro eldonita en Moskvo kun la simpla titolo
Ĉernobil kaj subtitolo
dokumenta
novelo. La aŭtoro raportas pri la katastrofo, ĝiaj kaŭzoj, kialoj kaj ties
sekvoj per multaj intervjuoj kaj dokumentoj. La intertempe preskaŭ forgesita eventaĉo, kiu tiam skuis la
mondon, nun denove sukcesas skui
la leganton. Mi trovis tre multajn detalojn, kiujn oni probable en aliaj landoj ne tiom kaj ne tiel eksciis. Plejparte la traduko estas vere modela,
tiel ke ankaŭ nefakulo ĉion povas
bone kaj facile kompreni. Nepre rekomendinda libro por ĉiuj, ne nur tiuj,
kiujn interesas mediproblemoj.