El la ĉapitro-titoloj oni povas tuj konstati la gamon de la temaro de Emile Van Damme.
Egocentre ĝis
Kosme, kaj inter tiuj polusoj:
Socie,
Pejzaĝo, Diverse kaj
Sarkasme.
Van Damme verkas el la vidpunkto
de tiu, kiu staras pretere de nia „normala" vivo, kaj en tiu „normaleco” trovas malmulton por laŭdi. Tiel. Socie
interalie prezentas al ni la minacan
figuron de la „bankiero-araneo", niajn
„proprajn Ĉernobilojn”, la
elektopolitikon de amaskomunikiloj,
kaj la elinferaj bildoj de
Brabanta
pejzaĝo I=III, kiuj temas, tamen, ne pri
la infero, sed pri nia tro homa mondo. Van Damme en siaj verkoj
okupiĝas ĉefe pri la sociaj rilatoj inter homoj, la rilatoj inter homoj kaj la
naturo, kaj la rilatoj inter la homo kaj
sia propra personeco, ĉi-lastan temon li traktas „egocentre" sed ne
egoisme. En tiu ĉapitro, mi tre ĝuis la
sarkasmon de
Freŭdismo kaj mi
simpatiis kun la deklaro en
Homo. ke
„homo povas vivi nur per defio".
La poemoj estas plejparte liberversaj, kaj sukcesas preskaŭ ĉiam trovi
siajn proprajn ritmojn kaj muzikon, lli
estas foje tre simplaj (
Via nomo),
foje enigmaj (
La kristalfiŝo). Parenteze,
Kokinbredejo estas ĝis nun la
sola „konkreta" poemo, kies celon mi
komprenas. Miaj du plej preferataj
poemoj, el vidpunkto stila, estas
La
saksofono kaj
Marilyn Monroe. Per
la unua, la poeto sukcesas iomete
simpatiigi eĉ al ĉi tiu ĵazmalamanto
la allogon de tiu muzikformo. La saksofono ĉefrolas ankaŭ en la dua, kiu
estas tre bona versa muzikportreto
kaj elegio pri la malbonsorta stelulino.
La libro legindas, pro siaj riĉa temaro kaj pensigaj observoj. Tiuj, kiuj
simpatias kun la verdula politiko de
Emile Van Damme povas trankvilkonscience aĉeti la poemaron, ĉar ĝi
estas presita, laŭ peto de la aŭtoro,
sur neblankigita reuzpapero.
Dolĉe-amare bele titolas grizecan poemaron.
Bedaŭrinde, relative bonaj sociaj temoj ne sufiĉas por verki
bonan socian poezion: la aŭtoro neglektas forman poluradon kaj
ŝajne ne scias ke sen form(al)o kaj ritmo ne eblas poezii.
Poemoj estu iom oblikvaj, malkiel ĉe Van Damme, tro rektaj, tro
senperaj tro prozaj. La libro aspektas kiel prozo aŭ
pli precize kiel misverkita/misfabrikita poezio.
Bonaj poetoj allasas ununuran intonacion, ununuran legomanieron,
ununuran disversigon, sed multaj poemoj en Dolĉe-amare
dismeteblas laŭ via prefero kun la sekva intonaci-modifo. La
sola kaj tre ofta sintaksa akrobataĵo konsistas en metado de la
subjekto finen de frazoj. Kie la vort-kareso, fajlado, cizelado?
Kie la vort- kaj sintaks-ekspluato cele al belo?
La aŭtoro nereteneble amatoras. La verkista tekniko pli ol
travideblas (ekz. Via nomo, p.36; Moris"
Baranoviĉ", p.37), kaj tion ni povas nur bedaŭri: Ĉernobil
(p. 44) kaj L"imago (p.17) estas veraj (kaj belaj!)
poemoj en prozo, arbitre dishakitaj de la aŭtoro. Almenaŭ du
aliaj poemoj el Dolĉe-amare tre poeziecas: Sunsubiro
(p.52) kaj Sunsubiro aŭtuna (p.53). Ili montras la vojon
al estonta pli profesia Van Damme. Ankaŭ Kokinbredejo
(p.31) kaj Socia hierarkio (p. 40) estas du vere bonaj
sociaj poemoj . . . sed venis fino al lia latino. Aliaj
sociaj poemoj en la libro facile idealigas la suferantojn per
kontrastoj iel artefaritaj (Sidante antaŭ glaseto, p.38; Bilardĉampioneco,
p.39; L'enmigrinto, p.45), aŭ per Baghy-eca
siropismo (Fe-fabelo, p.62).
Emile Van Damme iel sugestas pri la franca poeto Jacques
Prévert, sed sen vort-ludoj kaj tekniko. Nia originala poeto ne
atingas la postulendon, ĉar li verkas tro haste, tro senpolure:
"Sistemon, poet', sistemon/ Unue la ŝtonojn nombru/
Nur poste kalkulu stelojn". Domaĝe!