La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Diverskolore
Prozaĵoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Diverskolore


Majo 2018
esperanto-sumoo.pl/recenzojmaj2018.html
En la prozaĵoj, Diverskolore, Trevor Steele prezentis kelkajn vidpunktojn, kiujn mi hezite konsenti:
1. Hindio kiel landnomo de Barato: La argumento estas, ke Britujo estas pli bona ol Anglujo, aŭ Nederlando esras pli ĝusta ol Holando.
2. Multe da hinduoj manĝus bovaĵon. Ne, oni ne decas diri tion, kiel oni ne decas diri ke multe da kristanoj ne honoraj al siaj edzinoj.
3. La hindoj, singapuranoj kaj hongkonganoj parolas kaj komprenas la anglan lingvon kvankam la angla estas ofica lingvo. Mia vidpunkto: Nur la anglan de britoj kaj aŭstralujoj mi malfacile komprenas. Liaj akcentoj kaj liaj rapida parolmaniro estas teruraj. La koreoj aŭ japanoj eble faras siajn prelegojn pli malbone ol la angluloj, tamen mi ĉiam bone kompreas ilin.
4. Li erare aludi ke oni ne povus persvadi hongkonganojn kaj ĉinojn grandskale adopti Esperanton, krom pleneble la solvo estus, ke ili lernu ĝin jam kiel infanoj. Mi volus diri, ke oni ne povus persvadi usonanojn kaj franculojn granskale adopti Esperanton. La intenco amikiĝi kun la tuta mondo jam rajtigas la adopton de Esperanto, la malfacileco lerni ĝin ne gravas al ĉinoj.
5. Li ne dece diris ke la sankta guruo de hindoj Sai Baba povis savi homojn, sed lia korpo estis tiel malforta. S-ro Steele, ne forgesu, ke la savanto de la tuta mondo, Jesuo, eĉ ne povis savi sian vivon.

Abengo (Tajvano)

Diverskolore


nov-dec 2005
esperanto.net/literaturo/esk/diverskolorrec.html
Trevor Steele estas verŝajne la plej aktiva kaj talenta verkisto en Esperanto nuntempe, kaj rangas inter la plej talentaj aŭtoroj en la historio de nia lingvo.

La modesta aspekto de ĉi tiu libro ne trompu vin. En ĝi estas aro da eseoj – kaj rakontoj – trafaj, tre aktualaj, esprimantaj senmaskan komentarion pri nuntempaj eventoj pensigaj, ne ĉiam nepre prikonsentendaj, sed honestaj kaj konvinke prezentitaj.

Kelkaj artikoloj jam aperis en diversaj gazetoj, kelkiuj en ESK mem, aliaj aperis aliloke, aŭ estas por la legantaro tute novaj.

La unua parto titoliĝas "Koloroj de Hindio", kaj tre honeste, kaj malkaŝe, montras al ni tiun landon kia ĝi aktuale estas. La bildo estas multefaceta.

"Koloroj de aliaj landoj" estas la dua parto. En ĝi estas eseoj pri aŭstraliaj aborigenoj (unue aperigitaj en ESK en 1995), Litovio, Honkongo, Brazilo, nenomita balta lando (amuza epizodo sed ankaŭ serioza).

Parto tri "Recenze/reage" enhavas kelkajn tre gravajn eseojn, el kiuj mi subtreku "Business as usual" kaj la tuj sekvan "Estimata s-ro Kertesz", kiuj estas grave aktualaj – kaj avertaj. Kvankam eble vi ne konsentos kun ĉiuj liaj vidpunktoj (tamen, mi mem, jes ja), ili estas profunde konsiderendaj. Same, sed aliteme, "Iluzioj kaj spontaneco".

"Koloroj de la infanaĝo", la kvara parto, vekos kelkajn memorojn en, verŝajne, preskaŭ ĉiuj legantoj.

Fine, parto kvin, "Noveloj", regalas nin per ne nur spritaj sed rimarkinde talentoplenaj fikciaĵoj.

Do, entute, bukedo da tre diversnaturaj verketoj (ofte nur du-tri-paĝaj), el kiuj kelkaj fariĝos sendube historiaj kuriozaĵoj, kaj aliaj restos eterne ĉe la pinto de nia literaturo.

Ĉu mi tro entuziasmas? Pri tio vi mem juĝu. Sed por fari tion, vi devos unue legi la libron!

Donald Broadribb

Kolore sed ne kohere


esperanto.net/literaturo/be/diverskolorrec.html
Aparte plaĉis al mi, en tiu ĉi ja diverskolora kolekto de mallongaj prozaĵoj, la vinjetoj pri Hindujo -- aŭ Barato, se vi preferas: Steele 'pro inercio' (p. 5) restas ĉe la tradicia formo.

Ene de malpli ol kvardek paĝoj oni multe lernas pri Hindujo: ekzemple pri kastoj, religioj, kaj la lingva situacio. Legeblas ankaŭ skizoj pri aliaj landoj, ankaŭ recenzoj kaj noveloj -- ĉiu en bona, natura Esperanto el la plumo de multe vojaĝinta, multe studinta homo, kiu neniam prelegas sed ĉiam inteligente prezentas.

Paul Gubbins

Kolore sed ne kohere


2005. №8-9 (130-131)
esperanto.net/literaturo/loe/diverskolorrecsj.html -
La volumo Diverskolore de Trevor Steele enhavas 27 erojn, el kiuj 16 jam aperis en diversaj gazetoj. Proksimume duono de la enhavo estas vojaĝpriskriboj, tamen sufiĉe diversspecaj. Sekvas kelkaj reagoj al recenzoj kaj alio (ne ĉiam klaras al kio), du membiografiaj epizodoj kaj kvar noveloj.

El la vojaĝpriskriboj la pli granda parto devenas el kvarmonata restado en suda Barato (Hindio) en 2004. Aliaj temas pri Aŭstralio, Honkongo, Litovio. Unu, kiu okazas en Riodeĵanejro, estas tipa "moderna urba folkloraĵo" aŭ legendo.

La volumo de estas relative malkohera. Mi trovis nek evidentan interligon inter la diversaj tekstoj, nek klarigon pri la principoj de elekto.

Ŝajnas ke ĉiu okcidentano vizitanta Baraton bezonas iel esprimi sian skuan sperton. Mi legis plurajn vojaĝpriskribojn pri la lando, aŭ eble ni diru: pri homo kiu vizitas Baraton. La notoj de Steele je komparo tamen ŝajnas al mi palaj, supraĵaj kaj spicitaj per nedigestitaj miskomprenoj. Kvankam mi ne konas la landon, mi trovis detalojn erarajn, sed pli grave - en kelkaj tekstoj regas ia tono, kiu ne tre plaĉas al mi. Steele parolas pri malriĉeco, bruo, malpuro, bovinoj, kasta sistemo, sed iel ni neniam atingas sub la unuan turistan impreson. Stranga ŝajnas al mi la dufoja ripeto (p. 16, 18), ke en Barato oni ne punas bovinojn paŝantajn surstrate. Punas? Puno ja kutime estas reago al krimo, ĉu ne?

Troviĝas multaj Esperantaj vojaĝpriskriboj, precipe pri vizitoj al "samideanoj" diverslande. Kompare la tekstoj de Steele sendube superas multajn aliajn. Al la nivelo de Spomenka Štimec (en Geografio de miaj memoroj kaj Nesenditaj leteroj el Japanio) tamen restas longa distanco. Kie Štimec kreas literaturon el ĉiutagaĵoj, Steele emas fari banalaĵon el mondaj problemegoj. Evidente, mi preferas la unuan.

En Libe fraind Igor ni renkontas homojn en "balta landeto". La tono de tiu teksto ege malplaĉas al mi pro ĝia senkore supereca primokemo al la rolantoj.

Du eroj traktas la romanon Sensorteco de Imre Kertész. En unu Steele lanĉas la interpreton, ke laŭ Kertész "ankaŭ la judoj kulpas" (p. 64) pri la nazia genocido. Laŭ mi tio estas miskompreno. Respondeco pri propraj agoj kaj reagoj estas unu afero. Kolektiva kulpo pri tio, kion faris al oni aliaj jam estas tute alia. Sekvas letero al Kertész, kiu, kvankam mi konsentas kun la ĉefa opinio de Steele (pri la fieco de Bush), tamen ŝajnas al mi egocentra kaj maldelikata.

La noveleto Bonŝanco ŝajnas baziĝi sur la ideo, ke se oni verkas tekston pri rasisma sintenado kaj en ĝi interŝanĝas "blanka" kun "nigra", rezultas malrasisma teksto. Laŭ mi la afero ne estas tiel simpla.

La stilo kaj lingvaĵo de la verko estas bonaj. Nur escepte mi trovis makuletojn (grifo p. 23 = krifo, turnis p. 33 = turniĝis, senson p. 73 = sencon, divorci ŝin p. 90 = forlasi ŝin?, rezigni ŝin?, plonĝis p. 92 = enigis).

Trevor Steele ĝuas renomon kiel altnivela Esperanta verkisto. Espereble ĉi tiu verketo ne serioze difektos tiun reputacion, kvankam ĝi apenaŭ plifortigos ĝin.

Sten Johansson

Rigardu la diverskoloran mondon


2005. №8-9 (130-131)
esperanto.net/literaturo/loe/diverskolorrecvm.html -
Nova libreto de Trevor Steele Diverskolore estas kolekto de vojaĝnotoj (plejparte pri Hindio, sed ankaŭ pri aliaj landoj en ĉiuj mondopartoj), recenzoj, reagoj kaj leteroj, kaj kvar "ordinaraj" (la aŭtoro avertas: plene fikciaj!) noveloj. Ĉio estas verkita bonkore, kun milda ironio - iam transformiĝanta en sarkasmon. Li vizitas landojn ne kiel riĉa turisto, sed ĉefe kiel migranta Esperanto-instruisto, do povas observi la vivon "deinterne". Tial estas tre interese legi liajn raportojn el Hindio - observojn pri guruoj, pri trospicitaj manĝaĵoj, pri tieaj loĝkondiĉoj, sanktaj bovinoj, ĥaosa urba trafiko kma. Plenserioze li skribas pri manifestiĝoj, kaŭzoj kaj sekvoj de terura malriĉeco, pri agresemo de islamo, pri komplika lingva situacio en Hindio - kaj ankaŭ pri lingvaj problemoj en granda internacia flughaveno. Ankaŭ aliajn landojn li ofte perceptas de nekutima flanko...

Trevor Steele estas brila rakontisto, observema kaj kun bona humursento - do la priskriboj de travivaĵoj legeblas kun vera plezuro (Rio, mon amour, Libe fraind Igor). Lokanoj ofte imagas ĉiun eksterlandanon riĉulo kaj strebas profiti el tio, sed ja "nomadaj instruistoj de Esperanto ne ĉiam havas poŝojn plenajn je mono", do iam okazas senreviĝoj...

En la libro ĉeestas ankaŭ seriozaj rezonoj pri la vivo de Aŭstraliaj aborigenoj, pri Usona politiko tutmonde, pri miopa maldeziro de homoj ion ŝanĝi en siaj kutimoj eĉ se tiuj rekte gvidas al pereo (Business as usual). Oni povas konsenti aŭ ne, sed la mondkoncepto de Trevor Steele estas ĉiakaze ege interesa, ĉar li pensas mem (tiun kvaliton mi pleje aprobas!) kaj liberas de ĉiuj mensaj ŝablonoj kaj katenoj.

Interesa estas ankaŭ la rakonto pri la sperto eduki denaskan Esperanto-parolanton kaj la historio de apero de nova vorto en Esperanto (Ĉu tiel naskiĝas vortoj). Kaj la noveloj, kvankam la aŭtoro diras ke ili "estas la rezulto de mensaj ludoj en momentoj, kiam mi ne havas iun seriozan taskon en la vivo", traktas seriozajn problemojn. Finas la libron akra satiro Malbelartaj konkursoj? - jes, kompreneble, pri certa speco de Esperantopoetoj.

Plejparto de verkoj el Diverskolore jam estis publikigita en diversaj gazetoj. Certe, ili meritas vivi pli longe ol kutime vivas gazetnumero - do estas tre bone, ke Sezonoj kolektis kaj aperigis ĉion libroforme. Bonan legadon!

Valentin Melnikov

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.