|
Diverskolore
|
|
Kolore sed ne kohere | 2005. №8-9 (130-131) |
El la vojaĝpriskriboj la pli granda parto devenas el kvarmonata restado en suda Barato (Hindio) en 2004. Aliaj temas pri Aŭstralio, Honkongo, Litovio. Unu, kiu okazas en Riodeĵanejro, estas tipa "moderna urba folkloraĵo" aŭ legendo.
La volumo de estas relative malkohera. Mi trovis nek evidentan interligon inter la diversaj tekstoj, nek klarigon pri la principoj de elekto.
Ŝajnas ke ĉiu okcidentano vizitanta Baraton bezonas iel esprimi sian skuan sperton. Mi legis plurajn vojaĝpriskribojn pri la lando, aŭ eble ni diru: pri homo kiu vizitas Baraton. La notoj de Steele je komparo tamen ŝajnas al mi palaj, supraĵaj kaj spicitaj per nedigestitaj miskomprenoj. Kvankam mi ne konas la landon, mi trovis detalojn erarajn, sed pli grave - en kelkaj tekstoj regas ia tono, kiu ne tre plaĉas al mi. Steele parolas pri malriĉeco, bruo, malpuro, bovinoj, kasta sistemo, sed iel ni neniam atingas sub la unuan turistan impreson. Stranga ŝajnas al mi la dufoja ripeto (p. 16, 18), ke en Barato oni ne punas bovinojn paŝantajn surstrate. Punas? Puno ja kutime estas reago al krimo, ĉu ne?
Troviĝas multaj Esperantaj vojaĝpriskriboj, precipe pri vizitoj al "samideanoj" diverslande. Kompare la tekstoj de Steele sendube superas multajn aliajn. Al la nivelo de Spomenka timec (en Geografio de miaj memoroj kaj Nesenditaj leteroj el Japanio) tamen restas longa distanco. Kie timec kreas literaturon el ĉiutagaĵoj, Steele emas fari banalaĵon el mondaj problemegoj. Evidente, mi preferas la unuan.
En Libe fraind Igor ni renkontas homojn en "balta landeto". La tono de tiu teksto ege malplaĉas al mi pro ĝia senkore supereca primokemo al la rolantoj.
Du eroj traktas la romanon Sensorteco de Imre Kertész. En unu Steele lanĉas la interpreton, ke laŭ Kertész "ankaŭ la judoj kulpas" (p. 64) pri la nazia genocido. Laŭ mi tio estas miskompreno. Respondeco pri propraj agoj kaj reagoj estas unu afero. Kolektiva kulpo pri tio, kion faris al oni aliaj jam estas tute alia. Sekvas letero al Kertész, kiu, kvankam mi konsentas kun la ĉefa opinio de Steele (pri la fieco de Bush), tamen ŝajnas al mi egocentra kaj maldelikata.
La noveleto Bonŝanco ŝajnas baziĝi sur la ideo, ke se oni verkas tekston pri rasisma sintenado kaj en ĝi interŝanĝas "blanka" kun "nigra", rezultas malrasisma teksto. Laŭ mi la afero ne estas tiel simpla.
La stilo kaj lingvaĵo de la verko estas bonaj. Nur escepte mi trovis makuletojn (grifo p. 23 = krifo, turnis p. 33 = turniĝis, senson p. 73 = sencon, divorci ŝin p. 90 = forlasi ŝin?, rezigni ŝin?, plonĝis p. 92 = enigis).
Trevor Steele ĝuas renomon kiel altnivela Esperanta verkisto. Espereble ĉi tiu verketo ne serioze difektos tiun reputacion, kvankam ĝi apenaŭ plifortigos ĝin.
Rigardu la diverskoloran mondon | 2005. №8-9 (130-131) |
Trevor Steele estas brila rakontisto, observema kaj kun bona humursento - do la priskriboj de travivaĵoj legeblas kun vera plezuro (Rio, mon amour, Libe fraind Igor). Lokanoj ofte imagas ĉiun eksterlandanon riĉulo kaj strebas profiti el tio, sed ja "nomadaj instruistoj de Esperanto ne ĉiam havas poŝojn plenajn je mono", do iam okazas senreviĝoj...
En la libro ĉeestas ankaŭ seriozaj rezonoj pri la vivo de Aŭstraliaj aborigenoj, pri Usona politiko tutmonde, pri miopa maldeziro de homoj ion ŝanĝi en siaj kutimoj eĉ se tiuj rekte gvidas al pereo (Business as usual). Oni povas konsenti aŭ ne, sed la mondkoncepto de Trevor Steele estas ĉiakaze ege interesa, ĉar li pensas mem (tiun kvaliton mi pleje aprobas!) kaj liberas de ĉiuj mensaj ŝablonoj kaj katenoj.
Interesa estas ankaŭ la rakonto pri la sperto eduki denaskan Esperanto-parolanton kaj la historio de apero de nova vorto en Esperanto (Ĉu tiel naskiĝas vortoj). Kaj la noveloj, kvankam la aŭtoro diras ke ili "estas la rezulto de mensaj ludoj en momentoj, kiam mi ne havas iun seriozan taskon en la vivo", traktas seriozajn problemojn. Finas la libron akra satiro Malbelartaj konkursoj? - jes, kompreneble, pri certa speco de Esperantopoetoj.
Plejparto de verkoj el Diverskolore jam estis publikigita en diversaj gazetoj. Certe, ili meritas vivi pli longe ol kutime vivas gazetnumero - do estas tre bone, ke Sezonoj kolektis kaj aperigis ĉion libroforme. Bonan legadon!
Kolore sed ne kohere |
Ene de malpli ol kvardek paĝoj oni multe lernas pri Hindujo: ekzemple pri kastoj, religioj, kaj la lingva situacio. Legeblas ankaŭ skizoj pri aliaj landoj, ankaŭ recenzoj kaj noveloj -- ĉiu en bona, natura Esperanto el la plumo de multe vojaĝinta, multe studinta homo, kiu neniam prelegas sed ĉiam inteligente prezentas.
Diverskolore | nov-dec 2005 |
La modesta aspekto de ĉi tiu libro ne trompu vin. En ĝi estas aro da eseoj kaj rakontoj trafaj, tre aktualaj, esprimantaj senmaskan komentarion pri nuntempaj eventoj pensigaj, ne ĉiam nepre prikonsentendaj, sed honestaj kaj konvinke prezentitaj.
Kelkaj artikoloj jam aperis en diversaj gazetoj, kelkiuj en ESK mem, aliaj aperis aliloke, aŭ estas por la legantaro tute novaj.
La unua parto titoliĝas "Koloroj de Hindio", kaj tre honeste, kaj malkaŝe, montras al ni tiun landon kia ĝi aktuale estas. La bildo estas multefaceta.
"Koloroj de aliaj landoj" estas la dua parto. En ĝi estas eseoj pri aŭstraliaj aborigenoj (unue aperigitaj en ESK en 1995), Litovio, Honkongo, Brazilo, nenomita balta lando (amuza epizodo sed ankaŭ serioza).
Parto tri "Recenze/reage" enhavas kelkajn tre gravajn eseojn, el kiuj mi subtreku "Business as usual" kaj la tuj sekvan "Estimata s-ro Kertesz", kiuj estas grave aktualaj kaj avertaj. Kvankam eble vi ne konsentos kun ĉiuj liaj vidpunktoj (tamen, mi mem, jes ja), ili estas profunde konsiderendaj. Same, sed aliteme, "Iluzioj kaj spontaneco".
"Koloroj de la infanaĝo", la kvara parto, vekos kelkajn memorojn en, verŝajne, preskaŭ ĉiuj legantoj.
Fine, parto kvin, "Noveloj", regalas nin per ne nur spritaj sed rimarkinde talentoplenaj fikciaĵoj.
Do, entute, bukedo da tre diversnaturaj verketoj (ofte nur du-tri-paĝaj), el kiuj kelkaj fariĝos sendube historiaj kuriozaĵoj, kaj aliaj restos eterne ĉe la pinto de nia literaturo.
Ĉu mi tro entuziasmas? Pri tio vi mem juĝu. Sed por fari tion, vi devos unue legi la libron!
Diverskolore | Majo 2018 |