La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Debato pri la "Praga Skolo"

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Praga skolo

La libreto traktas epizodon (1980-90) en la ĉiama batalo pri neologismoj. Klare do, ke ĝi ne solvas la problemon. Ĝi volas ĉefe respondi al la demando, ĉu arto konsistas en novaj vortoj, aŭ en nova maniero uzi la vortojn? Krom tekstoj de la du debatantoj aperas kontribuoj de dek aliaj aŭtoroj, plejparte represoj el Literatura Foiro. Laŭ Mayer, la etmenseco de la neologisma disputo montriĝas en la paraleleco de pruda sinteno (pri Kalocsay, Piĉ) kaj kontraŭneologismaj reagoj. La broŝuro donas bonan bildon pri la temo. Tamen, por ilustro, ĝusta kompreno kaj justa juĝo, la ĝenerala publiko devus disponi ankaŭ pri la baza artikolo de Rumler: eseo pri diversaj stiloj. La intervenoj atentigas pri la neprava troigo de la praganoj, pri la danĝero de malmodera ŝveliĝo de la vortprovizo. La temo estas tikla. La debato apenaŭ ne inklinas al polemiko: sublinie sidas emocioj. Jes: la praga skolo tro draste provas evoluigi la literaturan lingvon. Prava konstato: nuraj sinonimoj estas ofte superfluaj; belaj kaj utilaj por unu, sed ne por aliaj. Sed ignori la mankojn ankaŭ ne donos solvon. Ĝin devos liveri la esperantologoj, lingvistoj; se ne. verkistoj pro bezono daŭre resurtabligos la problemon de novismoj kaj hapaksoj. Ankoraŭ mankas normaro ~or la enkonduko de neologismoj, diras Golden. Tiutema eseo aperis en „Centjara Esperanto": de Kock, Principoj por la takso de neologismoj.
La 12 aŭtoroj parolas i.a. pri skemismaj kaj naturismaj tendencoj, latinidismo kaj eŭropismo, la Ido-krizo, la neologo Kalocsay, la lltisa skolo, la ĥaosa strategio de Rumler, la fina venko (utopio) kaj raŭmismo (reala Esperanto-civito).
Aparte interesaj estas la kontribuoj de Piron (kio distingas Esperanton de etnolingvoj?) kaj Dumain (la neceso de urĝaj semantikaj studoj). Bona konkluda artikolo de Silfer (Piĉ ne apartenas al la praga skolo!). Tamen ni agnosku, ke ankaŭ la piĉa lingvaĵo estas bona Esperanto: lingvo estas multfaceta, pluraspekta, diversforma.

Christian Declerck

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.