La libreto traktas epizodon (1980-90) en la ĉiama batalo pri neologismoj. Klare do, ke ĝi ne solvas la
problemon. Ĝi volas ĉefe respondi al
la demando, ĉu arto konsistas en novaj vortoj, aŭ en nova maniero uzi la
vortojn? Krom tekstoj de la du debatantoj aperas kontribuoj de dek aliaj
aŭtoroj, plejparte represoj el
Literatura Foiro. Laŭ Mayer, la etmenseco
de la neologisma disputo montriĝas
en la paraleleco de pruda sinteno (pri
Kalocsay, Piĉ) kaj kontraŭneologismaj reagoj.
La broŝuro donas bonan bildon pri la
temo. Tamen, por ilustro, ĝusta kompreno kaj justa juĝo, la ĝenerala
publiko devus disponi ankaŭ pri la
baza artikolo de Rumler: eseo pri diversaj stiloj. La intervenoj atentigas
pri la neprava troigo de la praganoj,
pri la danĝero de malmodera ŝveliĝo
de la vortprovizo. La temo estas tikla. La debato apenaŭ ne inklinas al
polemiko: sublinie sidas emocioj. Jes:
la praga skolo tro draste provas evoluigi la literaturan lingvon. Prava
konstato: nuraj sinonimoj estas ofte
superfluaj; belaj kaj utilaj por unu,
sed ne por aliaj. Sed ignori la mankojn ankaŭ ne donos solvon. Ĝin devos liveri la esperantologoj, lingvistoj; se ne. verkistoj pro bezono
daŭre resurtabligos la problemon de
novismoj kaj hapaksoj. Ankoraŭ mankas normaro ~or la enkonduko de
neologismoj, diras Golden. Tiutema
eseo aperis en „Centjara Esperanto":
de Kock, Principoj por la takso de
neologismoj.
La 12 aŭtoroj parolas i.a. pri skemismaj kaj naturismaj tendencoj, latinidismo kaj eŭropismo, la Ido-krizo, la
neologo Kalocsay, la lltisa skolo, la
ĥaosa strategio de Rumler, la fina
venko (utopio) kaj raŭmismo (reala
Esperanto-civito).
Aparte interesaj estas la kontribuoj
de Piron (kio distingas Esperanton
de etnolingvoj?) kaj Dumain (la neceso de urĝaj semantikaj studoj). Bona
konkluda artikolo de Silfer (Piĉ ne
apartenas al la praga skolo!). Tamen ni agnosku, ke ankaŭ la piĉa
lingvaĵo estas bona Esperanto: lingvo
estas multfaceta, pluraspekta, diversforma.