La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Duope

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kajto flugas plu


2014/06, p. 26

Kajto debutis en Esperantujo ĉirkaŭ 1989, kiam aperis ĝia unua disko; mi unuafoje aŭdis la grupon en koncerto en decembro 1990. Sekvis ankoraŭ kvar KD-oj de la kvaropo, ĝis Lokomotivo, rulu nun! en 2004. Jen do la sesa disko de Kajto, sed, kiel oni eble divenus per la titolo „Duope”, temas ne plu pri kvaropo, sed duopo. Havante kaj ŝatante ĉiujn antaŭajn diskojn, mi scivolis, ĉu multo ŝanĝiĝis pro la duoniĝo.

La nova disko malfermiĝas per La fiŝkaptisto kaj Estrino Trin, kiuj plej pensigis min pri la disko Masko el 1999. Sekvas alistila Ne permesas Panjo, melodie ne tre interesa, nek originala, sed tre vigla kaj danciga; mi povas imagi ĝin kiel sukcesan kanton en koncertoj, speciale se oni povus iel envicigi kelkajn el la muzikiloj nomitaj en la kanto kaj laŭvice prezentitaj en la registraĵo: banĝo, zimbalono, gitaro, violono, mandolino ktp.

Estu vi mem estas kanono, kiel antaŭaj kanonoj de Kajto, sed kun la diferenco, ke ĝi estas plurlingva, ankaŭ nederlanda kaj frisa. Mi estas Rozo estas tradukaĵo, kaj Rave kun vi estas originalaĵo, laŭ la tekstobroŝuro, sed ambaŭ belaj kantoj, en kiuj la vira kaj virina voĉoj bonege kunludas duope. Sekvas Kara Amato de mi, laŭsone pli lul- ol am-kanto, Surbordigitaj, kun eble la plej interesa teksto el la kantoj en ĉi tiu kolekto, kaj La Lageto de mia Vivo, kun eble la plej interesa melodio.

Iom lulkante sonas ankaŭ La Blanka Lumturo, kiun sekvas ĝia senvorta varianto, La Valseto de la blanka Lumturo, kaj Lonicero. Finfine diru mi, kun sia 12-vorta teksto, funkcias kiel enkonduko al la lasta kaj plej longa ero, La „Mi amas vin”-Kanto, kies teksto ampleksas nur la tri vortojn cititajn en la titolo, sed en dek ok lingvoj kaj bele aranĝitajn por la du voĉoj de la Kajto-duopo.

Ĉu multo ŝanĝiĝis pro la duoniĝo? Fakte ne: ĝi estas facile rekonebla kiel la sama Kajto, kun la samaj fortoj kaj malfortoj. Inter la fortoj mi certe kalkulus la muzikajn aranĝojn kaj interpretojn, kaj inter la malfortoj la tekstojn, kiuj, laŭ mi, ne atingas la saman nivelon – sed eble mi estas iom tro postulema en tiu rilato; eble mi konfesu, ke lastatempe mi malofte aŭskultas la muzikajn registraĵojn, kiujn mi posedas, preferante ŝalti la radion por malkovri ion, kion mi ne jam aŭdis, aŭ, en maloftaj okazoj, sidiĝi ĉe la piano por pli funde esplori la detalojn de iu klasikaĵo. Bona kanto por mi estas kanto, kiu restas en mia memoro, tiel ke mi povas reaŭdigi ĝin en mia kapo, kaj tial la Kajto-kantoj, kiujn mi plej ŝatas, estas la muzikigitaj poemoj Orangutango, La soldato kiu marŝas kaj Rabista dormo.

Tamen, tamen, kiam mi aŭdigas al mi diskon de Kajto, kaj ĉi tiu nova disko estas nenia escepto, mi ĉiam surpriziĝas, kiel pli bone ĝi sonas reale ol laŭ mia memoro. Verŝajne oni kulpigu pri tio la interpretan magion de Nanne kaj Ankie, kiuj kapablas fari eĉ el teksto ne tre ekscita kaj melodio simpla kaj tradicia muzikaĵon vere atentokaptan. Ŝajne mi emas forgesi, ĝis la reaŭskulto, kiel trafaj estas la akompanoj kaj la instrumentaj partoj inter la strofoj.

Mi esperas, do, ke ĉi tiu disko bone vendiĝos, kaj ke venos eĉ pliaj diskoj de Kajto. Mi esperas ankaŭ, ke iam mi refoje spertos Kajton en koncerto.

Edmund Grimley Evans

Duona Kajto ankoraŭ bone flugas


februaro 2013
Nanne Kalma estas heroo de la frisa lingvokomunumo, ĉar li verkas novajn kantojn en tiu malgranda lingvo kaj revivigas multajn tradiciajn kantojn (aparte maristajn). Dum jardekoj Nanne kantas en la frisa, la nederlanda, la angla kaj en Esperanto. Liaj melodioj ĉiam spegulas la guston de popolmuziko: nome ili facile kanteblas kaj memorindas.
Nanne Kalma estas heroo de la internacia lingvo Esperanto, ĉar li verkas novajn kantojn kaj kreas multajn brilajn melodiojn por jam verkitaj poemoj. La unua KD de Kajto estis unu el la unuaj KD-oj en Esperanto. Kiu povus forgesi la brilan kantaron Eŭropa trilogio (en la KD Tohuvabohuo)? Kiom da esperantistoj jam konas kaj kantas kanonojn verkitajn de Nanne?
Ankaŭ la kantoj de tiu ĉi freŝa Kajto-KD estas alloge kanteblaj. La melodioj plejparte estas simple ĉarmaj; do ili vokas al kunkantado. Dum multaj koncertoj de Kajto la aŭskultantaro invitiĝas kunkanti; kaj hejme por posedantoj de tiu ĉi KD, kiu povos kontraŭstari kunkantadon?
Kompreneble multaj esperantistoj scias ke Kajto estis kvaropo dum ĉirkaŭ du jardekoj kaj nun la grupo aperas kiel duopo. Temas pri du padoj muzikaj kaj la devoj de la du duonoj sekvi sian propran vojon. Memevidente ekzistis du celoj inter la kvaropo: la originala grupo konsistis el du dancigemuloj kaj du aŭskultigemuloj.
La alia duono de la antaŭa kvaropo kiu nomiĝis “Kajto” daŭre ludas dancigan muzikon kiel “Kapriolo” (vidu recenzon de ĝia unua KD en Esperanto 12/2010). La kombinaĵo de tiu ĉi Kajto-disko kun la Kapriolo-disko donus impreson de la evoluo de la origina kvaropo.
Kompreneble tiu ĉi freŝa Kajto-albumo memstare sukcesas por tiuj kiuj amas belajn kanzonojn. La belegaj voĉoj de Nanne kaj Ankie kiel ĉiam kreas kortuŝajn harmoniojn. Ankie brile interpretas ĉiujn tekstojn, aparte la amkantojn— oni aŭdas ŝian grandaniman rideton kiu plenplenigas ĉiun silabon. Nanne bone komprenas ke la klara voĉo de Ankie tre bone prezentas liajn melodiojn kaj tekstojn. Li aldonas kantatajn harmoniojn kaj aranĝas la aliajn akompanajn instrumentojn. Ne ĉiuj kantoj estas Parnasaj: Ne permesas Panjo estas simple amuza afero sen ajna poeta celo. Kelkaj kantoj estas nekredeble optimismaj kaj ĝojoplenaj. Sendube la tekstoj de Rave kun vi kaj La lageto de mia vivo povos helpi iun ajn kiu flirtas kun deprimo. Aŭdante tiujn kantojn (kaj aliajn) oni aŭdas Amon. Kompreneble amo invitas florojn (kaj reciproke); rozo kaj lonicero estas la temoj de du belaj kanzonoj. Kaj danke al la mirakloj de postmoderna sonstudio ni povas aŭskulti Ankie kaj Nanne kantantajn multvoĉe kun si mem, eĉ multlingve!
Kvankam la plejparto de la kantoj estas pure esperantlingvaj, la plej kortuŝaj aldonas aliajn lingvojn. Estu vi mem kantiĝas kelkfoje en Esperanto antaŭ ol la frazo aperas en la nederlanda kaj poste en la frisa; la kombinaĵo de la tri lingvoj estas ege profunda. Plaĉus al mi aŭdi la saman kanton kun dekoj da lingvoj kiel la fama Kajto-kanto Ne kliniĝu el la fenestro. Feliĉege la fina kanto en tiu ĉi KD enhavas nekredeble multe da lingvoj. La ege simpla teksto Mi amas vin aŭdiĝas en dek ok lingvoj. Kia finaĵo de amo-plena albumo!

Miko Sloper

Iom pala daŭrigo


2013, №2 (220).
Kajto

La muzika bando Kajto certe ne bezonas longan prezenton. La popolstilaj akustikaj muzikaĵoj kaj kantoj de tiu nederlanda kolektivo de multaj jaroj ĝuas merititan atenton de la verda popolo. Bedaŭrinde, de kelka tempo la grupo ne plu ekzistas kiel tuto, sed per ĉi disko du ĝiaj motoroj, Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer, daŭrigas la tradicion jam longe konatan al la esperantistaj muzikemuloj.

La ĝenerala sono de Kajto en tiu ĉi albumo preskaŭ ne ŝanĝiĝis: la muzikoj uzas simplajn melodiojn, harmoniojn kaj akustikajn muzik-aranĝojn. Tre karakteriza estas ankaŭ la riĉa plurvoĉa kantado. La muziko sonas jen gaje, jen melankolie lirike; enestas unu tute senvorta valseto. La tekstoj estas plejparte simplaj lingve kaj enhave. Tamen malantaŭ tiu simpleco foje riveliĝas jen kortuŝa am-liriko, jen ĉiutaga filozofio, prezentata leĝere kaj nedokte (kiel, ekzemple, en ĉarma trilingva kanono kun mallonga mesaĝo “Aliuloj jam sufiĉas, vi estu vi mem”). Iuj kantoj sonas tute popolstile; enestas ankaŭ ĉarma viglaritma amuzaĵo “Skifla muziko”. La plenumo estas tre bona kaj kun tre klara elparolo.

Rezultas do tipe “kajteca” albumo de simplaj kantoj, eventuale aparte taŭgaj por komencantoj. Tamen senteblas, ke ĉi albumo rezultis iom pli “simpla” ol la antaŭaj: la malnovaj diskoj de Kajto, laŭ mi, prezentis iom pli grandan seriozecon rilate al la tekstoj kaj iom pli grandan ellaboritecon rilate al la muziko.

Bedaŭrinde, ankaŭ la kutimaj mankoj restis preskaŭ la samaj: la tekstoj enhavas kelkajn malglataĵojn (ekzemple: “plej boneble” anstataŭ la simpla “plej bone”, “geamikojn ŝi havas ne” anstataŭ “ŝi ne havas geamikojn” k. a.) kaj eĉ perditan akuzativon. La lasta muzikaĵo anstataŭ kroni la diskon prezentas longegan multlingvan kaĉon: oni penis ĉenkanti la frazon “Mi amas vin” en preskaŭ 20 diversaj lingvoj (inter tiuj almenaŭ la rusa prononco estis aĉega), el kio rezultis nur tedega miaŭado. La tekstolibreto krom prezenti la tekstojn kaj ties mallongajn resumojn en multaj lingvoj enhavas kuriozaĵon: la Esperantaj priskriboj uzas strangegan ortografion (ekz., oni skribas “ĝ” kiel “dzj”, “ĥ” kiel “x” ktp.), dum la tekstoj mem enhavas normalajn literojn. Ĉu vere tiel malfacilis uzi la ĉapelojn?

Malgraŭ la entute bona impreso pri la disko, mi ne povas eviti la konkludon, ke fone de la antaŭaj diskoj de Kajto tiu ĉi aspektas pala kaj iom haste preparita. Al ĝi tute ne malhelpus iom pli zorga elekto de la materialo. Ĉiuokaze, la Kajto-tradicio daŭre restas atentinda fenomeno en nia muzika kulturo, kaj mi kuraĝe rekomendas la diskon al ĉiuj, kiuj ŝatas tiun tradicion.

Paŭlo Moĵajev

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.