La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Duonvoĉe... tutkore

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Pardonindas ĉio...


februaro 2012
Li alvenis pasintaŭguste al Linjano, por la Itala Esperanto-Kongreso. En la lasta tago, kelkajn horojn antaŭ la Internacia koncerto. Al ĝiaj organizantoj (ankaŭ mi estis inter ili) li venis tuj kun postulo enprogramigi ok liajn kantojn.
Vere, tio estis granda problemo, ĉar la trihora programo de la koncerto estis jam preta. Do ektemis komence pri du kantoj; poste, vidinte, ke li venis de malproksime per propra aŭto kun ĉio bezonata – amplifilo, laŭtparoliloj, mikrofonoj ktp, – ni enprogramigis kvar. Kio okazis poste? Li furoris! Bonege registrita muzikaranĝo de tutmonde konataj melodioj, dolĉa voĉo, afabla sinteno – jen estis la kaŭzoj de tiu furoro kaj, post la fino de la antaŭplanita programo, li tamen prezentis pliajn kvar kantojn al la ravita publiko. Pri kio li kantis, mi tute ne memorfiksis, kaj ja tio tute ne estis grava…
Nun mi tenas en la manoj lian diskon. Tre alloga kovrilpaĝa foto – tre simpatia viro, versimile miaaĝa, kun sincera rideto. Bela gitaro kaj ne malpli belaj floroj apude. Tre sincera enkonduka teksto de la aŭtoro, komenciĝanta ial per la frazo “Mi ne estas kantisto”. Finfine ja mi devas diri, ke lia nomo estas Manŭel (tiel li prezentas sin) aŭ Emanuele Rovere (tiel li subskribas siajn tekstojn), ke la disko havas la titolon Duonvoĉe… tutkore kaj ke la koverto, krom la diskon mem, enhavas ankaŭ plaĉaspektan tekstolibreton. Preninte ĝin en la manojn kaj eniginte la diskon en diskilon mi reaŭskultas dek kantojn, el kiuj ok jam estas aŭditaj antaŭ jaro. “Bela muziko!” – venas en la ĉambron mia edzino. “Ie mi jam aŭdis… Kiu kantas, do?” “Mia konato!” – mi respondas fiere, kaj per tiuj multsignifaj vortoj mi povintus fini mian recenzon. Tamen mi diru suplemente, ke
– post la unua aŭskultado postulema aŭdinto, verŝajne, konkludos, ke ĉio ĉi estas tipe karaokea kantado. Ĉar, fone de la egallaŭta muzika aranĝo, la voĉo sonas diverslaŭte en diversaj kantoj. Laŭ mi tio pardonindas, ĉar post la prezentitaj dek kantoj sekvas registraĵo de la samaj dek muzikaj bazoj sen la voĉo. Manŭel vastanime donacas tion al ĉiu kantemulo kaj en la enkonduka teksto eĉ proponas, ke “kelkaj valoraj gejunuloj” kantu liajn tekstojn;
– post la dua aŭskultado la sama aŭdinto trovos, ke estas iom tro da basaj sonoj en la muzikaranĝo. Ankaŭ tio pardonindas, lezante, eble, la orelojn nur de maljunulo, kiu mi estas. Laŭ mia scio, gejunuloj ĉe aŭtostirado eĉ ŝatas, ke la muziko frapu la orelojn;
– post la tria aŭskultado kun la libreto enmane (eĉ sen tiu, ĉar la elparolo de Manŭel estas tute klara, kaj ĉiu vorto facile distingebla) la aŭdinto ekmeditas pri la tekstoj. Ho, jes, la tekstoj estas reviziitaj de fidindaj lingvuloj, Nicola Minnaja kaj Rikardo Cash, do lingve apenaŭ riproĉindaj. Sed mi ne kuraĝus nomi ilin “esperantigoj”, ĉar por ĉiu kanto Manŭel kreis propran tekston kaj mi vidas ke, almenaŭ rilate al la kantoj, kiujn mi konas nacilingve, li iris tute for de la originalaj lirikoj. Tiel La knabo de strato Gluk de Celentano iĝis kontraŭpoluada protesto: “… Se oni ne ĉesos malpurigi la teron, ĉielon kaj maron, kia estos la fino, kiun ni faros… ni faros?” La famega Revenu al Sorento akiris la titolon Rezignu: “Viaj kisoj min fajrigas, dezir’ mia freneziĝas, kaj mi scias, ke vi same sentas fajron en la kor’…”. La ne malpli fama O sole mio estas Nun aŭ neniam: “Nun aŭ neniam ĉirkaŭbraku min, donu viajn kisojn, ĉar mi amas vin…” Kaj tiel plu. Be, ankaŭ tion mi emas pardoni, ĉar en la junaĝo ankaŭ mi uzis kelkajn konatajn melodiojn por miaj propraj tekstoj. Venas tamen al mi insida penso, ke Manŭel estas aŭ granda lertulo, trovinta personan aliron al la fameguloj, kiel Salvatore Adamo, Paul McCartney, Stevie Wonder k.a., aŭ granda kuraĝulo, kiu aŭdacas eldoni iliajn melodiojn senpermese.
– Ĉu vi diros ion pri banaleco de la tekstoj? Verŝajne, estas tio, sed ja tute sincera. Kaj pro tiu sincereco mi la kvaran, la kvinan kaj eĉ la dekan fojon aŭdigos la diskon en mia aŭto – al ĉiuj novaj pasaĝer(in)oj. Sendube, ili ricevos plezuron de la aŭskultado. La saman, kiun ricevis mi, aŭdante Manŭel kanti surpodie.

Mikaelo Bronŝtejn

Ja vere tutkore kaj eĉ belvoĉe!


2011. №10 (204)
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-manuel.htm

Duonvoĉe ... tutkoreLa aŭtoro de tiu ĉi ĉarma albumo, italo Emanuele Rovere, laŭ lia propra priskribo, prezentita en la enkonduko, estas amatora muzikisto, kiu de sia junaĝo ŝategis muzikon kaj eĉ ludis en “bonkvalitaj amatoraj grupoj”.

Tuj senteblas, ke la aŭtoro ne nur ŝatas muzikon, sed ankaŭ havas bonan guston pri belaj melodioj. Kaj malgraŭ ĉiuj aŭtoraj sinpravigoj (de la speco “mia nuna voĉo estas nur pala ombro de la iama”) lia kantmaniero estas sufiĉe interesa, iom diskreta, sed tamen dolĉe intima kaj vere tutkora. La rezulto de tiu miksaĵo de popularaj kaj vere belaj melodioj, prezentitaj de sincera voĉo kun ĉarma Esperanto-prononco estas ja ege bona!

La albumon konsistigas la Esperantaj tradukoj (plenumitaj de la aŭtoro mem) de diversaj popularaj ital- kaj (foje) angla-lingvaj kantoj, inter kiuj troveblas veraj internaciaj ŝlagroj. La itala (aŭ napola, se paroli mallarĝasence pri kelkaj el la muzik-pecoj) muzika tradicio ja estas tutmonde agnoskita kaj ŝatata; kelkajn el la prezentitaj kantoj mi ŝatas eĉ en la rusaj tradukoj kaj plenumoj.

Ĉiuj kantoj estas leĝeraj, helaj kaj melodiaj; la muzik-aranĝoj eble sonas iom simple (ĉar parte sintezilecaj), tamen sufiĉe akorde kaj ege harmonie kun la voĉo de la kantisto. Tekste plej ofte en ili temas pri la amo, sed foje ili tuŝas ankaŭ la sociajn demandojn, kiel en la kanto de Adriano Celentano kaj Mariano Detto “La knabo de strato Gluck”. Inter la aliaj famegaj kantoj mi nepre menciu “Nun aŭ neniam” (kiu estas iom libera adapto de la mondfama kanto de Giovanni Capurro kaj Eduardo di Capua “Ho sole mio”), “Ŝin mi amas” adapto de la kanto de The Beatles “And I Love Her”) kaj la kanton de Stevie Wonder “I Just Called to Say I Love You” (la titolo de la adapto – “Vokis mi nun por diri, ke mi amas vin”). Ankaŭ la kanto “Rezignu” (iom libera adapto de la mondfama “Torna a Surriento” verkita de la fratoj De Curtis) tre agrable kaj eĉ kortuŝe impresis min.

La elekto de la muzika materialo estas do tute senriproĉa kaj eĉ laŭdinda; eĉ por mia 30-jarula orelo la nostalgiaj sonoj de la popularaj kantoj de la 20a jarcento sonas ege plaĉe. La muzika prezento kaj la voĉo de la kantisto, kiel jam dirite, estas eble iom diskretaj, sed tute harmoniaj kaj agrablaj.

Koncerne la tradukojn, ili ĉiuj estas relative simplaj kaj klaraj lingve, kvankam foje eĉ tro liberaj rilate al la enhavo (kelkajn tradukojn mi komparis laŭ miaj povoj kun la originalaj kaj alilingvaj tekstoj – la konkludo estas, ke indas paroli pli verŝajne pri la Esperanto-adaptoj, ne pri la tradukoj); foje la tekstoj trouzas adasismojn kaj simplegajn rimojn (ekzemple: “mi – vi” aŭ “min – sin”), ankaŭ la ritmo estas multloke “tre loza”, tamen – feliĉe! – la tradukinto sukcesis eviti misakcentojn kaj perditajn akuzativojn.

La diskon akompanas tekstolibreto (kun kelkaj mistajpoj kaj iom stranga maniero transskribi la proprajn nomojn – ankaŭ la nomon de la kantisto, kiu estas prezentita kiel “Manŭel”). Kiel apartaj muzikaj trakoj (ne kiel mp3-dosieroj) estas prezentitaj ankaŭ la karaokeaj versioj de ĉiuj kantoj. Fine mi diru, ke la prononco de la kantisto estas mirinde klara, kio plifirmigas la ĝenerale bonan impreson pri la albumo.

Resume do dirindas, ke la albumo malgraŭ la iom simpla prezento kaj senartifika aspekto nepre meritas la atenton de tiuj, kiuj ŝatas belajn kantojn aŭ eĉ simple bonan muzikon – la elekto kaj la plenumo de la melodiaj kaj sinceraj kantoj neniun lasos senemocia.

Paŭlo Moĵajev

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.