La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Esperanta antologio
Poemoj 1887-1981

  • Verkinto: Auld
  • Kontribuantoj: Redaktis: William Auld
  • Speco: antologio, baza literaturo, originala verko
  • Haveblo: Eble mendebla, Brokanta (listo)
  • Formoj: libro kudre bindita ±€9.54, Brokanta €5.00
  • Priskribo: Pli ol 850 poemoj originale verkitaj de 163 poetoj donas superrigardon pri la tuta poezia kulturo de Esperanto; kun postparolo de W. Auld kaj 36 paĝoj da biografiaj notoj.
  • Eldonjaro: 1984
  • ISBN: 9290170301
  • Notoj: Ilustrita Kromkovrilo. Jubilea Kolekto n-ro 1
  • Recenzo:
    • Esperanto-antologio: Poemoj 1887-1981: La parto de la poemaro, kiun mi legis (ĝis paĝo 96), estas tre bonkvalita. Ĝi ankaŭ enhavas iom da surprizoj, ĉar mi ne atendis, ekzemple, ke la poemoj de Edmond Privat estus tiel bonkvalitaj, tristaj kaj komplikaj; mi ja konis lin nur per "La vivo de Zamenhof." La granda plimulto el la poemoj estis ege malidealismaj, kio plaĉas al mi. Kompreneble enestas iom da subtila mizogineco, ege bedaŭrinda poemo pri romaoj (kiu alie teknike tre bonas), ktp., sed certe pli malmulte da tio ol oni atendus de la epoko. (Kontenta (Usono) - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2019)
    • De Gaston Waringhien: Esperanta Antologio
    • De N.T.R. Salvesen: Esperanta antologio
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Esperanta Antologio


4/3, paĝoj 93-99
retpaĝo

Kiam en 1903 Zamenhof decidis eldoni sian "Fundamentan Krestomation", por "servi al ĉiuj kiel modelo de esperantista stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj", li ne nur elektis specimenojn de korekta prozo el la jaroj 1889-1895, sed li represis kaj kompletigis (korektinte la kelkajn apartaĵojn de la unua kompilinto), la "Liron de la Esperantistoj", en kiu Grabowski, jam en la jaro 1893, kolektis la unuajn provojn de nia naskiĝanta poezio. Per tia farmaniero, la Majstro ne sole montris, kian gravecon li atribuas al la versa parolo, sed krome li certigis la konservadon de tiuj unuaj monumentoj de nia literaturo.

Bedaŭrinde, ekde tiu epoko, neniu simila kolekto estis entreprenita. Vilmos Bleier, kiu havis naturan flarsenton por la valoraj verkoj, intencis en 1938 eldoni "Novan Krestomation", kies unua volumo estis enhavonta originalajn prozaĵojn kaj versaĵojn, elektitajn kun la celo "ilustri nian literaturhistorion". Kalocsay mem estis la redaktonto. Oni scias, kio baldaŭ poste okazis.

Kaj nun STAFETO, kies gvidanto Régulo Pérez rivalas kun Bleier je entreprenemo kaj sento pri oportuneco, prezentas al ni La Esperantan Antologion, redaktitan de William Auld -- kaj per tiu faro li plenumas netakseblan servon al la tuta esperanta afero.

La libro estas impona: 648 paĝoj oktavaj (1), kun eltiraĵoj el 90 poetoj, kun principdeklara enkonduko, kun postaj bio-bibliografioj, glosaro kaj notaro: Historia dokumento, kiun oni de nun povos konsulti pri ĉio rilata kun la Esperanta poezio; admirinda bazo por la tiel dezirata Historio de nia literaturo; sed ankaŭ kaj precipe, trezoro de legado, kiun foliumos kaj parkeros ĉiuj veraj versamantoj.

La enkonduko levas kelkajn interesajn demandojn, la ĉefan pri la metodo. Oni povas koncepti ian antologion el tri vidpunktoj: tiu de la publiko, tiu de la verkistoj, kaj tiu de la kompilinto. Laŭ la unua, oni devus kolekti la pecojn, kiuj estas plej ŝatataj de la plej vasta legantaro: tio postulas enketon aŭ referendumon (oni ĵus faris tian pri la francaj poetoj pere de la radiofonio), kio ne estas facile efektivigebla, kaj supozigas larĝan konatecon de la koncernaj poemoj: en la okazo de Esperanto, kies plej elstaraj poemoj estas, el diversaj kaŭzoj, preskaŭ nekonataj eĉ de kleraj amatoroj, tio estis ne aplikebla. La dua metodo estas pli ofte uzata, kiam temas pri nuntempaj aŭtoroj: de ĉiu el ili oni petas, ke li mem elektu la citotajn pecojn, kaj tiele ĉiu estas atestaĵo de la taksado de sia verkinto mem. Sed ankaŭ en nia okazo, tiun procedon malhelpis la fakto, ke pluraj el la plej citindaj aŭtoroj malaperis, aŭ estis neatingeblaj. Retis do la lasta solvo, ke la kompilinto de la antologio elektu mem, kaj li aranĝu sian antologion kiel artverkon, laŭ siaj gustoj kaj idealoj.

La valoro de la rezulto dependas de la personeco de la elektinto: ni havis la ŝancon, ke la eldonisto turnis sin al W. Auld, kiu estas mem ne nur vera poeto, sed ankaŭ erudiciulo, dediĉinta dek jarojn de sia vivo al la elfosado de nekonataj poemoj kaj ellegado de nia plej malfacile atingebla literaturo. La plej delikata gusto kaj plej solida scio unuiĝis do por konstrui jenan senkomparan monumenton al la glorado de nia poezio, kaj en ĝi ankaŭ ne mankas la grava kontribuaĵo de la aŭtoro mem. Estas kurioza koincido, ke la fariĝo de tiu lastatempa antologio tute similas tiun de la unua en la mondliteraturo: kiam la greklingva Siriano Meleagros, komence de nia erao, volis diskonigi al internacia publiko la fierojn de la helena poezio, ankaŭ li konceptis tiun kolektadon kiel artan verkon, ankaŭ li mem intermetis siajn poemetojn, ankaŭ li ornamis la tuton per antaŭparolo, kvankam versa ĉifoje:

Muz', al kiu vi alportas jenan kanton fruktodiversan?
Aŭ ankoraŭ kiu plektis jenan kronon de poezi'?
Ĝin elfaris Meleagros; por Diokleo la glorfama
ĉi donacon memorindan kun amemo aranĝis li:
de Anytê anemonoj multaj, kaj de Mojrô abunde
da lilioj, kaj de Sapfô nur iomete, sed ja rozoj ...

La evoluon de nia poezio Auld dividas en tri partojn, kies limoj estas la du mondmilitoj; kaj ilin li etikedas "Primitiva Romantismo", "Polurita Romantismo" kaj "Metafiziko". Pri tiuj dividoj kaj ties nomoj, oni povus multe diskuti. Mi konsentas, ke la unua mondmilito signas decidigan etapon en nia movado, sed mi ne opinias, ke la dua faris tiel akran tranĉon: nenio vere distingas la postmilitajn numerojn de "Literatura Mondo" disde la antaŭmilitaj (sur la poezia kampo, kompreneble); kaj evidente, kiel li mem agnoskas en Postnoto, Auld estis influita de la etikedoj kutimaj en la brita literaturhistorio. Por Franco, la romantikismo estas skolo jam de longe formortinta, kiun sekvis la Parnasismo, la Simbolismo, la Novklasikismo, la Superrealismo ktp., kaj mi miras, vidante Kalocsay-on klasita inter la romantikistoj; aliflanke nenia "metafizika" skolo iam ekzistis sur la Eŭropa kontinento, kaj mi supozas, ke multaj Francoj, Italoj, Germanoj ktp. hezitos antaŭ tia titolo alkroĉita al Marjorie Boulton aŭ al P. Thorsen. Mi mem opinias, ke la dividoj konstateblaj en nia literatur-evoluo koncernas pliĝuste la formon, ol la temojn aŭ la inspiron. La unuan periodon efektive signis la prilaboradon unue de la lingvo mem (kiun multaj tiutempaj poetoj apenaŭ sciis: unu jaron antaŭ ol fariĝi la "Reĝino de la Floraj Ludoj" de Barcelono, la poetino Marie Hankel ankoraŭ konfuzis la verbojn "ŝajni" kaj "brili"! Vidu O.V. p. 562), due de la metriko, ritmo, rimoj ktp.: tio estis la elementa lernejo de nia poezio, kaj nur ĝi ebligis la floradon, kiu sekvis la unuan mondmiliton. Sed de tiam mi ne konstatas profundan ŝanĝon en la periodo, kiu iras de 1921 ĝis hodiaŭ: nuancojn de tono, jes -- sed tio simple kondukus nin al distingo de unu hungara skolo, kiun sekvis, kvankam sen la kutima interbatalado inter du sinsekvaj skoloj, la skota skolo. Mi absolute ne vidas, kiel "Spiro de l' pasio" estas pli metafizika, ol la "Ebria Ekvatoro", verkita jam en 1924: ĝi respegulas alian nacian kulturon, tute simple.

Pri la konsisto de la Antologio mem, mi jam diris, ke ĝi entenas pecojn de 90 poetoj; el la unua periodo, Auld elektis 23 reprezentantojn: 5 el la latinidaj lingvoj, 3 el la ĝermanaj, 15 el la slavaj. Por la dua periodo, li elektis 43 poetojn, el kiuj 8 el la latinidaj, 14 el la ĝermanaj, 9 el la slavaj, 8 el la finnougriaj kaj 4 el alifamiliaj lingvoj. La trian periodon okupas 24 poetoj: 4 el la latinidaj, 10 el la ĝermanaj, 8 el la slavaj, 1 el la finnougriaj. Entute tio signifas, ke, en tiuj unuaj 70 jaroj de nia literaturo, plej multaj poetoj estis slavlingvaj (32), post ili venis la ĝermanlingvanoj (27); la latinidaj estas nur 18, la hungaraj kaj iliaj kuzoj nur 9. Kompreneble, tio prezentas nur statistikon, kiu ne koncernas la respektivan gravecon de la poetoj kaj de iliaj verkoj (la du ĉefaj poeziocentroj estis evidente la hungara kaj la brita): ĝi iel informas pri la vera disvastiĝo kaj enradikiĝo de Esperanto en la diversaj lingvo-teritorioj.

Oni neniam kredus, se oni mem ne spertis pri ia analoga tasko, kiom da klopodoj, da traserĉoj, da korespondaĵoj, da vizitoj de bibliotekoj privataj aŭ societaj estas necesaj por kompili tian verkon. Kiom da belaj poemoj restis forgesitaj sur la flaviĝintaj paĝoj de malnova aŭ malmulte disvastiĝinta gazeto! Estas la eble ĉefa merito de tiu ĉi libro, ke ĝi atingebligas ilin al la granda publiko. Sed alia kaŭzo ankaŭ klarigas la relativan senkulturecon literaturan de la esperantistaro: la poemlibroj estis ofte publikigitaj en tre malgranda kvanto, aliaj estis viktimoj de milito aŭ politika purigado, aliaj estas neakireblaj de tuta parto de Eŭropo el financaj kaŭzoj ktp. Kaj tio estas la dua grava utileco de tiu ĉi kolekto, ke tiu, kiu ne povis legi la grandajn poeziajn verkojn, la "Prologo" de Miĥalski, la "Streĉita Kordo" de Kalocsay, la "Kvaropo" de Auld, Dinwoodie, Francis kaj Rossetti, la "Kontralte" de M. Boulton ktp. trovos ĉi tie, per kio kontentigi sian scivolemon, kaj satigi, almenaŭ provizore, sian soifon pri beleco.

La elekto de la cititaj poemoj spegulas la guston de la kompilinto, kaj oni povas ne samopinii kun li pri ĉiu punkto. El la poemoj de Zamenhof, ekzemple, la plej bona ŝajnas al mi "Al la fratoj", ĉar plej simpla en sia emocio kaj fervoro; de Kalocsay mi estus certe citinta la grandiozan "Homo", de Maŭra mi estus preferinta la "De Profundis", de R. Schwartz, la "Moderna Anĝeluso" -- kiujn preterlasis Auld; inverse, mi estus nenion konservinta de K. Vanselow, Miloŝ Lukaŝ, Ŝtefo Urban, Berci Darazs kaj precipe de G. Waringhien (kion diable mi venas fari en tiun galer ... ion?) Sed mi ja scias, ke pri gustoj oni disputi ne devas; kaj cetere mi pli volonte fidas la guston de Auld ol la mian, almenaŭ pri poeziaj aferoj. Ne ĉio povas plaĉi al ĉiu: sed fleksi sian personan guston sub la influo de fidinda spertulo estas ĝuste rimedo larĝigi kaj delikatigi ĝin. Kaj pri tiu ĉi Antologio, mi volas ripeti la tre saĝajn vortojn, kiujn Kalocsay skribis por la antaŭparolo de la ne aperinta "Nova Krestomatio", pri kiu mi ĉi-supre aludis: "Ne ĉiuj poemoj havas, kompreneble, egalan valoron en la libro. Nia literaturo estas juna, lingvo kvindekjara estas ankoraŭ infano. Sed eĉ se nia literaturo ne estas komparebla al la literaturo de la naciaj lingvoj, precipe al tiu de la grandaj, ĝi estas jam tamen trezoro, pri kiu ni ne devas honti, kaj en kiu jam troviĝas pecoj valoraj eĉ laŭ la plej severa konsidero." ("Lingvo-Libro", 1938).

La fina parto de la volumo ne estas la malplej valora, almenaŭ por la literaturhistorio: por ĉiu poeto, la kompilinto kaj la eldonisto kolektis ĉiujn haveblajn informojn, kiuj estas senkompare pli riĉaj kaj kompletaj ol tiuj en la "Enciklopedio"; krome notaro klarigas detale ĉiujn enigmajn punktojn, ĉiujn aludojn, lingv-apartaĵojn ktp. de la cititaj poemoj, tiel ke la plej neinicita leganto trovos en la legado nenian malhelpaĵon aŭ malklaraĵon. Fine, tre kompleta glosaro helpas al la facila komprenebleco kaj al la perfektigo de nia poezia vortaro. Kaj tiu ĉi lasta punkto estas io grava: sen la prilaborado de la poezia esprimilaro, sen la larĝa provizo da taŭgaj neologismoj, kiun tridek jaroj da penoj de diverslandaj poetoj havigis al iliaj posteuloj, la vojo de la granda poezio restus barita al Esperanto; pri tio min konvinkis mia sperto de vortaristo, de filologo kaj de redaktoro de revuo.

Jen do la grava verko, kiun malavare donacas al la esperantistaro la kunlaborado de Régulo Pérez kaj de William Auld. Grava, eĉ gravega: ĉar ne temas simple pri oportuna kolekto da poemoj. Tia ja ĝi estas; kaj mi estas certa, ke ĉiuj, kiuj amas la versojn, ĝin akiros kaj foliumados per diligenta fingro. Sed multaj, inter la esperantistoj, ne konas aŭ eĉ malfidas la poezion; al ili mi min turnas nun, por insisti pri la efektiva kaj profunda valoro de tiu ĉi verko. Ĝi estas la sola, kiu povas doni al ĉiu ian precizan ideon kaj ĝustan informon pri la malvolviĝo de nia poezio, tiu poezio, kiu konsistigis ĝis hodiaŭ (kiel ordinare ĉe la junaj popoloj) la ĉefan parton de nia literaturo. Sed eĉ pli grandan rolon ĝi devas ludi; kaj ĉi tie, mi volonte ŝirmas min sub la aŭtoritaton de la granda uson-angla poeto kaj eseisto, T.S. Eliot: "La ordinaraj homoj, li skribis en sia eseo pri Byron (en "On Poetry and Poets"), parolas la anglan lingvon, sed nur malmultaj en ĉiu generacio kapablas ĝin skribi; kaj ĝuste de tiu neintencita kunlaborado inter granda homamaso parolanta vivantan lingvon kaj tre malmulta grupo ĝin skribanta, dependas la kontinueco kaj konservado de unu lingvo". Kiel ankoraŭ pli vera estas tiu konstato, koncerne internacian lingvon! Tiu komunikiĝado inter la leganta (aŭ parolanta) parto kaj la verkanta parto de la esperantistaro estas io absolute necesa, por garantii unuflanke la ĝustecon, aliflanke la vivantecon de la lingvo. Verkistoj sen publiko estus ja senesperiga situacio; sed ankaŭ la malo (kaj tion tro ofte oni ignoras aŭ nescias, en la propagandaj medioj), samideanaro sen verkistoj, sen poetoj estus egala katastrofo, kiu rekte endanĝerigus la ekziston mem de Esperanto. Tion Zamenhof tuj de la komenco bone sentis, tion li ofte ripetis. Tion neniu el ni devas forgesi.

Jen kial mi ne hezitas aserti, ke la devo de ĉiu esperantista rondo, grupo aŭ klubo estas ja disponigi al siaj membroj, flanke de la klasika Fundamenta Krestomatio, jenan Esperantan Antologion, kiu rilatas al ĝi kiel la floroj al la semoj, kaj prezentas ne malhaveblan kaj ne anstataŭigeblan dokumentaron pri nia lingvo kaj literaturo. Aŭ, se oni estas surdaj al tiaj argumentoj, oni almenaŭ konsideru ĝin kiel potencan armilon de propagando; ĉar, kiel diras la tre rimarkinda "Prospekto" sur la internaj refaldoj de la kovrilo, "en Esperanto ni havas la grandiozan fenomenon de tutmonda literaturo demokrate kreita kaj kreata de verkistoj el ĉiu lando" ... kaj neniu "plu povos aserti, ke la Internacia Lingvo ne taŭgas por literaturaj celoj, aŭ ke ĝi ne kapablas esprimi la plej altajn pensojn de la homa menso!" Jen per kiaj municioj oni de nun bombardu la Blinkenbergojn!


Piednoto

(1) La ĉikanemuloj trovos nur 642 -- kaj tamen ili malpravos, ĉar kelkaj internaj titolpaĝoj ne estas numeritaj!

Gaston Waringhien

Esperanta antologio


n-ro 56, 1985
esperanto.net/literaturo/fo/esperantantologirec.html

N.T.R. Salvesen

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.