La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La evangelio de la horo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Denove aktuala

La vivhistorio de Paul Berthelot, fondinto de la revuo esperanto de UEA, estis aventuroriĉa — li mortis relative juna en Amazonio. Estas malmulte konate, ke li estis anarkiisto kaj postlasis koncernan testamenton, se nomi ĝin tiel. Danke al Gilbert R. Ledon ĝi aperis nun (ĉu denove?) en Esperanto-versio sub la titolo La Evangelio de la Horo, la orginalo, bedaŭrinde, estas en la franca lingvo. Bone, ke en la enkonduko oni klarigas la miskomprenojn rilate anarkion, kiu ja ne celas al ĥaoso, sed al mem-regado. Pro la eventoj ĝuste ankaŭ en orienta Eŭropo jen do vere aktuala temo. Rekomendinda estas la verketo, cetere, ankaŭ el literatura vidpunkto. Jen kaj jen ĝenas francismoj (aŭ portugalismoj?) en la cetere bona traduko.

Stefan Maul

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.