La vivhistorio de Paul Berthelot, fondinto de la revuo
esperanto de UEA,
estis aventuroriĉa — li mortis relative
juna en Amazonio. Estas malmulte
konate, ke li estis anarkiisto kaj postlasis koncernan
testamenton, se
nomi ĝin tiel. Danke al Gilbert R.
Ledon ĝi aperis nun (ĉu denove?) en
Esperanto-versio sub la titolo
La
Evangelio de la Horo, la orginalo, bedaŭrinde, estas en la franca lingvo.
Bone, ke en la enkonduko oni klarigas la miskomprenojn rilate anarkion,
kiu ja ne celas al ĥaoso, sed al
mem-regado. Pro la eventoj ĝuste
ankaŭ en orienta Eŭropo jen do vere
aktuala temo. Rekomendinda estas la
verketo, cetere, ankaŭ el literatura
vidpunkto. Jen kaj jen ĝenas francismoj (aŭ portugalismoj?) en la cetere
bona traduko.