La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

EspeRom

  • Verkinto: Stefan Fisahn
  • Kontribuantoj: Tilman Meierfrankenfeld
  • Speco: Esperantaĵoj, komputado, kompakta disko, lernilo/vortaro/informilo
  • Haveblo: Elĉerpita
  • Formoj: kompakta disko ±€14.88
  • Priskribo: Komputila kompakta disko (KKD) farita pde Stefan Fisahn kiel diplomverko en la Universitato por Biblioteka kaj Informa Scienco de Stuttgart. Tilman Meierfrankenfeld el Münster kunlaboris kaj la eldonado estis financata de la Germana Esperanto-Asocio. Ĝi estas farita per HTML-tekniko kaj enhavas grandan kolektadon da Esperantaj informoj.

    La ĉefa parto de la KKD konsistas el 13 temoj:

    • La lingvo, kun ĝeneralaj informoj (manifesto de Prago, esenco kaj estonteco de la lingvo, ...).
    • Kursoj, kiel "Gerda malaperis".
    • Gramatiko (PMEG, ...)
    • Vortaroj (Komputika Leksikono, Roko kaj Popo, Terminoteko, ...)
    • Muziko, kun sonfragmentoj.
    • Radio (AERA, Ĉina radio, Pola Radio, Radio Vatikano, ...)
    • Organizaĵoj (UEA, SAT, TEJO, FEL, ...)
    • Eventoj, kun plena kalendaro de 1997.
    • Gazetoj (Eventoj, Monato, La Gazeto, ...)
    • Legaĵoj (Rakontoj por infanoj, La Ŝipisto kaj aliaj rakontoj,Fabeloj de la fratoj Grimm kaj de Andersen, ...)
    • Bibliotekoj/Libroservoj(Libroservo de FEL, Esperanto-Biblioteko Aalen, EBEA, ...)
    • La Biblio, vere la kompleta teksto en Esperanto!
    • Interreto (Flavaj Paĝoj, Adresaro de rete atingeblaj Esperantistoj, enkonduketo al IDP (IRC), ...)

    Plue oni trovas informon pri Esperanto (Kio estas Esperanto?) en 8 lingvoj kaj la Oftajn Demandojn pri Esperanto en la angla. La KKD ankaŭ enhavas arkivon kun bildoj, iloj, tiparoj kaj ludoj.

  • Eldonjaro: 1997
  • Recenzo:
    • Laŭ mi ĝi estas unu el la plej grandaj konsultiloj pri nia lingvo. Ĝi enhavas multege da informoj pri ĉiu aspekto de Esperanto, prezentataj per tre klara kaj bonega farita interfaco. Mi tamen bedaŭras ke la sonfragmentoj nur estas aŭdeblaj se oni havas 486-procezilon. Kial ne uzi pli konatan formaton por sono, kiel WAV aŭ MID aŭ muzikan kompaktan disko-formon? Tielmaniere ankaŭ malpli novaj komputiloj povus doni sonekzemplojn de la lingvo. (Peter Coppens)
    • De Sergio Pokrovskij: Paŝo en novajn mediojn
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Paŝo en novajn mediojn


1998. №2 (40)
esperanto-ondo.ru/R-esprom.htm

Nova realaĵo aperis en Esperantujo, kaj por ĝi mankas ĝenerale akceptita vorto. Imitante la nacilingvajn fuŝaĵojn, oni plej ofte diras “kompakt-disko”.

Fakte, en la komenca tempo estis proponita la termino “optika disko”. Sed oni kutimas preferi terminon unuvortan, eĉ je la kosto de embarasa kunpuŝiĝo de konsonantoj (ktd) kaj sensenca karakterizo per “kompakteco”; nu, la novaj diskoj DVD-ROM estas sepoble pli informodensaj (t.e. “kompaktaj”) ol ordinara CD-ROM.

Bonan solvon alportis la ĉina lingvo. Mi sekvos la proponon de Lee Sau Dan el Hongkongo, kaj uzos la vorton “lumdisko”. Tre sisteme: la memorportilo, funkcianta per magnetismo, estas magneta disko; la memorportilo, funkcianta per lasera lumradio, estas lumdisko. Pli mallonge (pli kompakte), pli bele kaj pli ĝuste ol la sklave imitanta fuŝaĵon “kompakt-disko”.

Ĉi tie temos pri komputila lumdisko EspeRom, estiĝinta kiel diploma laboro de Stefan Fisahn ĉe HBI-Stuttgart. Por fari la diskon li multe kunlaboris kun Tilman Meierfrankeld, sen kiu la disko restus silenta.

PLURMEDIO

Kion oni registras sur komputilaj lumdiskoj? Ĉi tie ni trovas alian novan realaĵon, por kiu necesas speciala vorto. La angla termino estas “multimedia”; mi esperantigas tion per “plurmedio”.

La senco de tiu termino konsiderinde evoluis dum la lasta jardeko, kaj tial estas ne tute preciza. Laŭ la nuna kompreno temas pri homa-komputila inter-agado per pluraj datumspecoj (t.e. en pluraj datummedioj): teksto, senmovaj aŭ moviĝantaj bildoj, sono ktp. Kutime plurmedio entenas elementojn de “hiperteksto” por faciligi “navigadon”, en kiu okazo oni parolas pri “hipermedio”.

Ideala aplikkampo por la plurmedio estas diversaj “elektronikaj” (t.e. komputilaj) enciklopedioj, lernokursoj, komputilaj ludoj.

Kaj ĉar plurmediajn dokumentojn oni plej ofte liveras sur lumdisko (sed ankaŭ per TTT), iuj uzas la terminojn “CD-ROM” kaj “multimedia” preskaŭ sinonime.

TEĤNIKAĴOJ

La lumdisko estas fabrikita laŭ ISO-9660. Pliparto da materialo estas en HTML (la markolingvo de TTT). Do, EspeRom uzeblas precipe sub Windows3.x, Windows95, MacOs kaj Unix.

Informoj pri EspeRom troveblas en TTT ĉe http://machno.hbi-stuttgart.de/~sf/esperom/.

En la vortoj de la farintoj,

“Estis tre grave por ni, ke EspeRom ne estu silenta kaj senmova. La plej multaj sondosieroj estas en mpeg3layer-formato, kiu ebligas fortan kunpremadon. Nur tiel ni povis enmeti plurajn horojn da sono (voĉlegitaj tekstoj kaj muziko) sur la diskon. Legiloj por HTML-teksto, sono kaj filmetoj estas aŭtomate kuninstalitaj. Ĉiuj legiloj estas destinitaj por funkciado sub Windows.

Mallonge: La disko estas optimigita por Windows 3.x kaj Windows-95, ni petas pardonon de ĉiuj Mac- kaj Unix-amikoj.”

Nu, por la materialoj, kiuj min pleje interesas, tute sufiĉus la platformo-nedependa HTML-prezento. La sonkarton mi havas nur en Uniksa komputilo, tial por aŭskulti la netradiciajn sondosierojn mi devis fosi en la Interreto, serĉante koncernan kromprogramon (plug-in).

Minimume necesa sistemkapablo


ĜENERALAJ RIMARKOJ PRI LA ENHAVO

Germana produkto

La diskon eldonis la Germana Esperanto-Asocio, kaj nemalmultaj materialoj estas destinitaj por germanlingvanoj. Tio precipe koncernas kelkajn lingvoinstruajn kursojn kaj informojn pri la germaniaj institucioj. Principe, tio estas komprenebla kaj normala, kvankam ŝajnas al mi, ke la germana lingvo estas uzata iom pli ol minimume necesas. Ekz-e la Gvida principaro de GEA estas en du lingvoj, la germana kaj Esperanto, sed por atingi la version en Esperanto necesas trapasi germanlingvajn ligojn.

Haltinta tempo

Kiel ordinara libro, muldita arĝentkolora lumdisko estas speco de konstanta memoro. Por aperigi lumdiskon en marto 1997, necesis finkompili la materialojn en januaro, kaj ĝuste tiun momenton por ĉiam fiksis EspeRom.

Ĉar du homoj dum unu jaro ne povus tute plenigi komputilan lumdiskon (ĉ. 680 Mbajt); multajn kontribuojn ili transprenis el pretaj TTT-paĝaroj, kelkajn aliajn ili mem HTML-igis el la rete haveblaj materialoj. Do, ili kvazaŭ fotis la nunan staton de la Interreto.

Inter tiaj pretaj pecoj estas mia Komputika Leksikono kaj Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren (tre grava verko, ne malpli plena ol la Plena Analiza Gramatiko, sed iom pli praktika). Tiaj pecoj plene aplikas la hipertekstajn eblojn de HTML.

Ekzemplon pri haste HTML-igita verko prezentas Biblio (vd sube).

Mirindas, kiom multe ŝanĝiĝis de tiu tempo. Aperis novaj, bone poluritaj tiparoj por la Latina-3a; Unikodaj solvoj iĝis disponeblaj sub Vindozo-32; la TTT-dokumentoj (kiel mia Leksikono kaj la Manlibro de B.Wennergren) konsiderinde evoluis, aperis novaj versioj de programaro (ekz-e Supersigno), kaj la kalendaro de Esperanto-aranĝoj por 1997 nun prezentas nur historian valoron.

Biblio

Unuafoje en Esperantujo EspeRom disponigas kompletan tekston de la kristana Biblio en Esperanto.

Zamenhof tradukis la Malnovan Testamenton el la hebrea originalo, kaj la juda kanono, oficialigita en Palestino fine de la 1a jc, estas malpli longa ol la pli frua Aleksandria kanono, el kiu kreskis la kristana Biblio. Cetere, dum Reformacio protestantoj pridubis kaj fine forĵetis la librojn, kiuj mankas en la Palestina kanono (en la romkatolika tradicio ili estas nomataj dua-kanonaj). La britaj Bibliaj Societoj havas principon eldoni nur “protestantajn” Bibliojn, sen la pecoj dua-kanonaj.

Kompreneble, por la esperantistoj la traduko de Zamenhof havas specialan filologian valoron, eĉ malgraŭ la fakto, ke temas pri tekstoj redaktitaj de la Biblia Komitato. Tamen sen la dua-kanonaj pecoj la Biblio ŝajnis al mi nekompleta.

Precipe tio koncernas la libron “Tobit”, same fabelan kiel “Ester”, sed malpli politika, multe pli ĝuinda kaj spiritoplena. Interalie, tie en v. 4:15 Zamenhof povis trovi la principon de hilelismo: “Kion vi malŝatas, al alia tion ne faru” proklamita je du jarcentoj antaŭ Jesuo kaj Hilel. Kaj oni ne forgesu la klasikajn pentraĵojn kiujn inspiris tiu libro.

El la “Antaŭparolo” mi eksciis, ke nun “prepariĝas eldono de la Londona Biblio inkluzive de tiuj dua-kanonaj libroj (“Baruĥ”, “Judit”, “Makabeoj”, “Siraĥ”, “Tobit” kaj aliaj)”.

La dua-kanonajn librojn tradukis el la greka Gerrit Berveling, nederlanda membro de la Akademio de Esperanto, redaktoro de la literatura revuo Fonto kaj protestanta pastro. Mi ankoraŭ ne trovis tempon atente ekzameni tiun tradukon, tamen du aferoj tuj min surprizis jam ĉe supraĵa foliumado: la balasta nominativa finaĵo greka en la nomo Tobias, france Tobie; tute natura esperantigo estus Tobio); kaj la stranga titolo “La saĝeco de Jesuo Siraĥ”, kvazaŭ “Siraĥ” estus familinomo. Fakte ĝi estas patronomo (“Jesuo, filo de Siraĥ”, kion G.Waringhien esperantigis “Siraĥido” — kp la francan Siracide).

La teĥnika prezento de Biblio sur EspeRom havas difektojn.

Jam la plej unua libro, “Genezo”, ial haltas meze de v. 5:28. La teksto entenas malnecesajn linifinilojn, kiuj probable estiĝis pro naiva HTML-igo de Askia dosiero. La supersignitajn literojn de Esperanto en iuj partoj misprezentas la signonomoj el la signaro Latina-1a; ekz-e AElig; anstataŭ Ĉ ktp. Kvankam tio ne malhelpas la surekranigon per la kunliverata EspeRoma foliumilo, tamen tio povas kaŭzi misprezenton se oni uzas pli laŭnorman foliumilon.

Sergio Pokrovskij

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.