La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La fermita konko
Novelaro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Reveno al literaturo


2002
monato.be/2002/007682.html -

La nomo de Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Miĥalkov) en 1980aj – komence de 1990aj jaroj fariĝis vaste konata inter la ŝatantoj de la esperantlingva originala literaturo, kiam li eldonis romanerojn, novelarojn, dramojn kaj priliteraturajn eseojn. Liaj verkoj estis facilstilaj, sed nemalofte kun interesaj, atentokaptaj ideoj. Sed meze de 1990aj neniu nova libro lia aperis, kaj oni povis supozi, ke li plene forlasis verkadon. Tamen antaŭ nelonge en periodaĵoj denove ekaperis rakontoj de Modest, en la jaro 2000 estis eldonita libreto de eseoj, kaj jen – malgranda libro kun rikolto de noveloj (parte verkitaj antaŭ dek jaroj, parte novaj).

La modeste (konvene al la nomo de la aŭtoro!) eldonita libro enhavas 18 novelojn, kiuj temas, same kiel antaŭe, pri simplaj vivoj kaj travivaĵoj de ordinaraj homoj. Jen ni renkontas spurojn de malagrabla pasinteco kune kun iama soldato, jen perfidon de malnova amikino fare de ŝia iama samklasanino, jen denuncon de la edzino pri la edzo, jen sentojn de patrino, kiu timas, ke ŝia adoptita filino iam eksciu pri sia ne laŭsanga filineco, jen historion de kaŝema bona knabino, kiu ja perlaboris monon krime. Aliaj rakontoj pli similas malnovajn parabolojn (La kaso, En la taksio). Tre elokvente estas rakontita historio el la periodo, kiam oni penis perforte asimili la bulgarajn turkojn (Vetiha).

La temoj estas tre diversaj. Same kiel antaŭe, parto de la noveloj estas emfazite sennaciecaj (kiel, cetere, la aŭtora pseŭdonimo), la eventoj povas okazi en iu ajn lando, kaj nur en parto el ili Modest evidente rakontas pri Bulgario, la vera loĝlando de la aŭtoro – aparte tiam, kiam temas pri iuj mornaj pasintaj eventoj. (Indas noti, ke, tamen, oni povus foje vidi pure bulgarajn trajtetojn en la „sennaciecaj” rakontoj – ekzemple, surmuraj nekrologoj en La perfido).

Jam antaŭe Julian Modest aplikis kiel artan rimedon iom da mistiko. Tiu metodo ĉeestas ankaŭ en tiu ĉi libro. Tamen, diference de la antaŭaj libroj, ĉi tie estas motivo de iom bigota kristana mistikismo (La ikono), kio pensigas, ĉu la aŭtoro vere fariĝis pia ortodoksulo, ĉu tio estas nura hazardo.

Ĝenerale, la karaktero de la verkoj dum la lastaj dek jaroj ne ŝanĝiĝis – ni rekonas la konatan stilon de Modest, kiu ne malpliboniĝis, sed, bedaŭrinde, ankaŭ ne evoluis – ĉiu rakonto sidus surloke en la antaŭaj novelaroj. Sed ja verkisto devas evolui de libro al libro – aŭ ĉu la paŭzo en la kreado ne stimulis tion? Ĉiuokaze, ni ĝoju, ke la iam ŝatata verkisto al ni revenis, kaj ni deziru al li verki novajn, ĉiam pli profundajn novelojn kaj romanojn.

Nikolao Gudskov

Kion kaŝas la konko?


n-ro 197 / junio 2002
esperanto.net/literaturo/lf/konkrec.html

La nova novelaro de Julian Modest konsistas el 18 tekstoj, kiujn li verkis inter 1991 kaj 2001.

En Bulgario, la hejmlando de Modest, okazis - kiel konate - en tiu periodo multaj kaj dramecaj ŝanĝoj. La noveloj en tiu kolekto ofte temas pri la vivo kaj la detruiga premo sur la menson dum la totalitarisma regimo, pri la liberigo de la mensoj post la forigo de antaŭaj doktrinoj, sed ni ankaŭ spertas, ke politika ŝanĝo ne subite povas ŝanĝi la homojn..

La protagonistoj en tiu novelaro ofte havas sekretojn, ion kaŝitan, kion ili ne aŭdacas komuniki al la cetera mondo. Kiel fermitaj konkoj ili baras la internan vivon kontraŭ la ekstera. Sekve la protagonistoj de Modest estas solecaj. Konsekvence la noveloj ofte temas pri la interna vivo. Estas multe da detale observitaj animoj. Kun granda simpatio Modest priskribas la internan vivon de siaj protagonistoj.

La sekreta urbo tute temas pri tiu oficiala sekretemo kaj vivo okazanta en kompleta kaŝeco. En Mia filo la patrino akceptas, ke estas pli bone, ne malkaŝi sin al eble perdita filo. En La peko de Ros Ros timas, ke okazos malkaŝo de propra sekreto. En La perfido oĉjo Marten pereas post kiam li ekscias, ke lia edzino spionis lin. Kaj tiel plu.

Nur malofte ni vidas rekte en la internon de tiuj iel kompatindaj personoj, kiel ekzemple en La kaverno:

Ĉu nia vivo ne estas grandega obskura kaverno, en kiu ni pasas jen malrapide, palpe aŭ rampe, jen falante, jen starante? Ĉu ne konstante ni estas en mallumo kaj ni nur konjektas tion, kio estas ĉirkaŭ ni, antaŭ ni, post ni. (p. 53)

Plej sukcesa estas Modest kiam li tiamaniere sobre observas kaj senpretende rakontas.

Tio okazis dum la terura jaro, kiam la bulgara registaro decidis ŝanĝi la nomojn de la turkoj, kiuj loĝas en Bulgario. Mi ne scias, kies estis tiu ĉi ideo, sed dum mallonga tempo ĉiuj turkoj devis havi bulgarajn nomojn. (p. 26)

Filo mia, nun ŝajnas al mi, ke nekonataj uloj kun la razitaj kapoj kaj orelringoj svingis la ferajn ĉenojn ne vin frapi, sed min. (p. 55)

Rakontoj, kiuj tiel komenciĝas, apenau povas finiĝi en plena feliĉo.

Foje Modest tamen klopodas forlasi tiun vojon. Liaj komparoj kaj evidente poetece intencitaj bildoj ofte estas banalaj, ja foje eĉ embarasaj:

Nur la sola penso kiel varmigita kudrilo traboris miajn tempiojn... (p. 25)

El viaj okuloj radias fajreroj. (p. 58)

Profunde en sia brusto ia ondo ĝue sin varmigis. (p. 43) Nur liaj nigraj okuloj pli kaj

pli grandiĝis, kvazaii mute li demandus "kial " kaj kiel du malhelajn ĉerizojn rosigis larmoj ilin. (p.5)

Ĝi estas kiĉa adjektivito, kiun mi preferus renkonti nur en operetoj.

Tre trafaj tamen estas la noveloj sen tiaj klopodoj, ekzemple la preskaŭ kafkeska novelo La stranga sento, kie Modest sukcese transdonas al la leganto la frenezan miksaĵon inter persekutmanio kaj stalinisma surrealismo, kiu ŝajne estis tipa por orienteŭropaj socioj antaŭ la leviĝo de la fera kurteno. Alia ekzemplo estas La delfeneto, kie Aleks freneziĝas en la hida ĥaoso de la burokratio.

Aliaj noveloj estas malpli sukcesaj kaj pli leĝeraj aŭ fragmentaj. Mi ne scias, kial mi legu pri la iama kapitano en Malaperis io. En tiun rakonton li plektas - iel nenecese - esperanton kaj la supraĵan etoson de esperantistaj kluboj kaj klikoj: Ho, kiom da amikoj esperantistoj mi havas... (p. 7). La kaptilo kaj La ikono pritraktas aktualajn temojn kaj aliajn facetojn de la bulgara vivo. Ili montras, ke Modest povas ludi per pluraj kordoj.

Maria staris ĉe la kradfenestro en la ĉelo, rigardante senmove la ĉielon, kiu iom post iom malheliĝis. Ŝi ne sciis kiom da horoj ŝi jam staris ĉi tie, ĉe la kradoj, kiuj apartiĝis sin de la ekstera libera mondo. (p. 15)

En tiu "fermita konko" estas kelkaj perloj - ĉiu laŭ sia plaĉo. La libro ankaŭ bonege taŭgas por studgrupoj

Wolfgang Kirschstein

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.