|
La fratoj Leonkoro
|
|
La fratoj Leonkoro | Marto 2014 |
Mi legis libron LA FRATOJ LEONKORO. Vere, bela libro de konata autorino. Ĝi estis verkita por geinfanoj, eble estas parte infane naiva, simpla, kun herooj nigro-blankaj, sed tamen libro kun animo, libro de kiun mi rakontos al mia nepo tra kelkajn jarojn.
Herooj de libro estas du fratoj: Ĝonatano, pli maljuna, bela kiu aspektas kiel princo el fabelo, kaj lia malsana, pli juna frateto Karlo de kiu frato nomiĝas Biskoto. En libro ekzistas, apud nia planedo, en la lando malantaŭ steloj alian mondon, ekzistas du valoj: Ĉerizo-valo kaj Dornrozo valo. Ekzistas ankaŭ bela rivero, altaj montaroj, ekzistas diktatoro Tengo, perfidulo Joso, militistoj kaj homoj kiuj ŝatas liberecon. Ekzistas ankaŭ malliberejo, malhela Katlo-kaverno, grandan akvofalo kaj multaj homoj, amikoj kaj malamikoj. Fratoj de Leonkoro, kompreneble, estas kuraĝaj, rapidaj, lertaj, ili venkis monstron, liberigos Dornrozan valon.
Do, ĉi tio estas libro pri herooj kaj monstroj, pri bono kaj malbono, pri beleco de libero kaj libero de beleco. Tio estas fabelo en kiu ĉio estas povebla. Tiu la lasta libro de Astrid Lindgren estas ankaŭ tre bone tradukita en Esperanto. Tradukantino travivis ĝin kiel sian rakonto-fabelon. Ni aldonos, super la traduko kunlaboris mia iama konato el fervojo, Joachim Giessner. Libron tre bone ilustris Ilon Wikland. Se mi estas bone informita, ĉi tio estis UEA libro de jaro por infanoj.
Mi travivis apartan agordon - mi rete kontaktis kun tradukistino, ankaŭ sumoo-luktistino. Mi bedaŭras ke libro frue estis tradukita en serba, ĉar mi deziris traduki ĝin el Esperanto.
Dank al Dio ke ekzistas tiaj belaj libroj kaj tiaj bonaj esperantaj tradukistoj. Ankaŭ, ke ekzistas sumoo-legado, tiu bona ideo pri Esperanto-legado.