La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Hirthara Petro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Mirinda libro

Inter la klasikaĵoj de l’ porinfana literaturo sendube la germana Struwwelpeter [ŝtruvelpeter] tenas gravan lokon. Ĝi estas tradukita al multegaj lingvoj, ankaŭ Esperanto-eldono aperis jam antaŭ longa tempo. Sed nun Rudolf Fischer [Fiŝer], kiu antaŭ kelkaj jaroj jam nove tradukis la libron Maks kaj Morits, liveris tute novan, pli fidelan version de Hirthara Petro.
La nova eldono meritas nurajn laŭdojn, laŭ ĉiuj aspektoj. Flua lingvo adaptita tre bone al la stilo de l’ originalo; mirinde bela grafika aranĝo kaj bonega preso, ankaŭ de la koloraj bildoj; interesaj aldonoj kaj klarigoj pri la aŭtoro kaj estiĝo de la libro, pri la tempo ktp. Kaj krome ĉiuj tekstoj aperas duan fojon paralele en germana lingvo kaj Esperanto. Superflue diri, ke ankaŭ la fortika kolora kovrilo apartenas al la perfekteco de ĉi tiu noveldono. Kaj fine ne malpli mirinda estas la prezo: ne pli ol 12,80 germanajn markojn kostas ĉi tiu juvelo! Kiu ne tuj aĉetas (antaŭ elĉerpiĝo, supozeble baldaŭa), tiu mem kulpas.

Stefan Maul

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.