La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La kanto de l' korvo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ekzemplo konvena al ĉiuj gustoj


21, 2014

Restu for de poetoj kaj domaĝu la vivon. Tiu ĉi admono ofte aperas en Ĉina Esperanta Forumo (verdareto.com/forumo/cina). Ne nur tie poezievituloj opinias ke nuntempaj “poetoj” ĉiam plume semas gali­ma­ tion kaj la fetoro venenas ne nur la versistojn mem sed ankaŭ legantojn. Laŭ la plendantoj, “poetoj” detruas nian lingvon per sia lingvo – plena de neologismoj kaj esprimoj ne vaste konataj.
    Kiel atakata versisto mi ne aŭdacas uzi neologismojn ekster NPIV (2005), tamen iafoje pro subkonscio uzis vortojn kiuj troviĝas en Vortaro Esperanto-Ĉina (1990) sed ne en NPIV. Verŝajne Nicola Ruggiero sentis la danĝeron enkonduki neologismojn. En lia poemaro La kanto de l’ korvo sin trovas nur kelkaj glosindaj kaj prinotindaj vortoj kaj preskaŭ ili ĉiuj estis uzitaj de aliaj verkistoj.
    Sed tamen mi tre ŝatas esprimojn ne vaste konatajn, ne ŝablone uzatajn, kompreneble se ili ne estas kontraŭgramatikaj. Ekzemple la esprimoj en la jenaj versoj:

...
mi fikse vidis vian dian belon
kaj viajn du okulojn el cinam’; pro
la okulpar’ mi trafis la ĉielon
malhelan, kiun skribis vi per jambo,
trokeo, hajko. Mi plenumis ŝtelon,
irante pli proksimen nur per amblo.
Mi ŝtelis vian timon per la lipoj,
ĝin igis mia per karesoj manaj
de ambaŭ. Kisis mi vian malĝojon,
...

Tiu ĉi peco devenas de la unua poemo de la poemaro. Vidante tiujn ver­ sojn, iuj poezifobiuloj certe pensus ke la verkinto Nicola Ruggiero estas frenezulo: ŝteli timon, kisi malĝojon... tute ne eblas! Jes ja, almenaŭ unu mia amiko tiel pensus. Iufoje mi babilis en esperantista grupo kreita per tujmesaĝilo QQ kaj dume mi tajpis: “Karaj, ne malŝparu vian inkon!” Li senprokraste rimarkigis: “Inko? Estimata ‘poeto’, ĉi-momente ni tajpas vortojn per komputilo aŭ la ora telefono iPhone 5S!” Ho, tiam mi ekkonsciis ke mi faris eraregon. Antaŭ li mi devas ne uzi poeziecajn esprimojn kiuj ne kongruas kun la vera realo. Se li legus la esprimon“du okuloj el cinam’”, cunamo oka­ zus en lia koro. Nepre li verkus eseon eble titolitan Versistoj per­ verse renversas nian lingvon. Ne! Li neniam, neniel uzus la titolon, ĉar en ĝi troviĝas tiom da versoj. Krome, ‘perverse’ estas konfuza fi­ vort­aĉo! Tion li sendube rimarkus. Ofte mi sonĝas ke mi donacis al la amiko la libron Figuroj retorikaj en beletro Esperanta kaj ke ĝin leginte, li facile komprenis la esprimon “la tuta urbo bolas”. Ve, ĉiufoje kiam mi vekiĝas, mi trovas ke la bita vendado de Mondial ne validas en Ĉinio.
    Kaj da hermetikeco, kiu fortim­ igas multajn legantojn kaj depresi­ igis poezion, mi trovis neniom tra la poemaro. Estas atentinde, ke eldonistoj, legantoj kaj recenzantoj havas siajn proprajn vidpunktojn. Laŭ mi (probable mi antaŭjuĝas aŭ ne havas imagipovon), al iuj poemoj de Nicola Ruggiero eĉ male mankas iom da imagigo. Ekzemple:

Fantazii

Mi ŝatas fantazii kiam vi ne
respondas telefone: ĉu vi lavas
telerojn, vestojn aŭ poluras verkojn,
eseas pri romanoj, teatraĵoj,
aŭ simple tualetas, eble nuda?

Evidente, la poeto mem imagis kaj fantaziis. Legante la poemon, mi imagis nenion. Pro la kultura diferenco? Ŝajnas al mi, ke la poemo, kompare kun la unua k.a., estas nenio alia ol proze priskribi oftan okazaĵon tro realan. Kompreneble kontraŭ mi troviĝas multaj poetoj kaj legantoj kiuj ŝatas ekzemple hajkojn, kiuj konsistas sole el unutona voĉo aŭ blanka-nigra bildo. Se bildo unutona miksiĝus kun voĉo blanka-nigra! Tion preferas mi sed ne ĉiuj aliaj. Bone, ĉar ne ĉiuj havas la saman guston.
    Recenzistoj diras, ke ĉe poetoj la percepta konado estas pli multa ol la racia. Poetoj estas pli malraciaj ol ordinaruloj sed ili penas esti raciaj. Tiu ĉi kolizio suferigas poetojn. La du konadoj rezultigas du stilojn: realan prezenton kaj superrealan ellaboradon. Se poetoj faras poemojn tro prozecaj kaj tro realaj, legantoj plendas ke la poemoj estas palaj kaj sensalaj, do nelegindaj. Se poetoj faras poemojn tre poeziecaj kaj superrealaj, legantoj plendas ke la poemoj estas florstilaj kaj trospicitaj, do nelegendaj. Kie estas la kompromisa projekto?
    Ĉu Nicola Ruggiero provus kaj trovus la projekton kiu kontentigus ĉiajn legantojn? En la poemaro iuj pecoj plaĉos al prozecamantoj, kvankam tiaj estas tro malmultaj, kaj iuj pecoj plaĉos al poeziecamantoj, feliĉe tiaj estas tre multaj.
    En tiaj versoj vortoj kaj bildoj apudestas simbioze-kolizie, oksimore... Jorge Camacho komentis en la postparolo.
    Per metroj kaj parolfiguroj harmonia kunfando de bildoj kaj sentoj igas verkaĵojn poemoj, ne prozaĵoj. Ĉi-flanke Nicola Ruggiero montriĝas forta. Jen la ekzemplo:

En via Skotlando

II

Korvetoj pepas sur la trotuaroj,
en tiu ĉi Dolaro grizenuba,
survoje vin, kaj ili malaperas
sed voĉas plu sur arboj ombrodonaj.
Apud trafike brua strat’: padeto,
maldekstre l’ verdo herba kaj floretoj
kaj la unuaj ŝtonoj mortvualaj
de karmemoraj, tre amataj homoj.
Kaj vi, la sepa en ĉi kompanio,
jen simpla ŝton’ kaj tamen la plej alta,
avertas min pri viaj nom’ kaj datoj,
kaj antaŭ vi velkintaj plantoj brunaj
inter jen flav- jen verdarbustoj povraj;
mankegas floroj kaj kandeloj varmaj.
Nuda virino, via Muz’, kaj stelo
kaj l’ vortoj “GRANDA” kaj “ESPERANTISTO”.
...

Kiujn informojn la supraj versoj proponas al ni legantoj? En ili ni legas riĉajn bildojn, voĉojn kaj kvietecon, sed Nicola Ruggiero ne ŝablone verŝis larmojn kaj kriojn, tamen tiujn ni povas senti kore kaj okule. La bildoj kaj voĉoj fluas tra spacoj kaj tempoj. La sceno trenas niajn pensojn ambli. Ni volas kisi la malĝojon de la poeto.
    Esploristoj akuzas poetojn ke ili parolas nur kun sia animo, ne kun la reala mondo. Reage al tia akuzo Nicola Ruggiero verkis poemojn pri la indiferenta mondo. Ni legu:

Ĉiutage aperas defioj lacigaj,
tamen ne ĉiujn ni solvos, ne ĉiujn ni venkos
kaj bone tiel, ĉar perdoj instruas forton
se alten kaj ankaŭ leĝere vi portos la pensojn.
Ni povas multon, ne ĉion: jen niaj limoj,
jen niaj kapabloj. Rezistu, kara, rezistu.

(citita el Al Paulo Silas, plu laŭ ritmo de William Auld (2))

La poeto estas kuraĝa ke li per-verse admonas junulojn ne esti indi­fe­ rentaj kontraŭ la mondo.
    Ĉu poetoj povus savi la kaosan mondon per siaj poemoj? Tion mi mem dubas. Tamen tion legantoj kredas, ĉu? Kial esploristoj volas ke poetoj portu tian respondecon? Se ĉiuj poetoj parolus ne kun sia animo, sed nur kun la reala mondo, ĉu poezio prosperus kiel popularaj kantoj? Ĉu ĉiu populara kanto temus nur pri la reala mondo? Kiu povus respondi tiujn ĉuojn? Fakte, ankaŭ ne ĉiuj akceptas poemojn pri politikoj, militoj, revolucioj, sociaj medioj... Vere, nun poezio estas depresia. Kiel fari? Necesas detruemaj konstruistoj! Ne utilas flankaj rigardantoj kiuj apre­ zas nur kantojn kia estas la monde plej fama naskiĝtaga gratulaĵo Happy Birthday to You.
    Mi esperas ke multaj praktikantoj pri poezio ŝtelos la kuraĝon kaj persiston de Nicola Ruggiero. Kaj kredeblas ke nemalmultaj legantoj cis kaj trans la Granda Muro ne rifuzas la belan venenon de tiu ĉi poemaro.
    Interese, se ni povas ĉasi la kreskajn spurojn kaj la persistan efikon de poetoj. Kia feliĉo! Post kiam mi finlegis la poemaron La kanto de l’ korvo, tuj alvenis la unua poemaro de Nicola Ruggiero Taglibro de nenifaranto, kiu aperis en la jaro 2008 – tiam Nicola Ruggiero estis nur 22jaraĝa.
    Legante la junan poemaron, mi sentis pasion formiki tra mia tuta korpo. Ho, tantaligaj amo kaj amoro!

Vi...
Vi estas guto
el pluvo kiu
neniam falos.

(citita el la prozpoemo nokte de la unua poemaro)

La juna poeto kaŭzas resonancon ĉe legantoj per siaj penseroj. Ni ĉiuj havis propran junecon. La juneco estas la verda, kio plenas de amoj kaj amor-avidoj. Tiuj temoj neeviteble svarmas en la unua poemaro.
    De 2008 al 2014, kiam la dua poemaro naskiĝis, Nicola Ruggiero maturiĝis kaj en la lingvo kaj en la pensoj. Sed la amo kaj la pasio restas ĉe li. Tamen en la profundeco kaj la vasteco ili fariĝis pli delikataj kaj raciaj. Nun li ne plu ripete krias “mi amas vin”, nek agas kiel “knabo ploras knanjon sub kaŝtano nuda”. En la lasta poemaro ni klare vidas ke la poeto turnis sian amon de ĉefe al la knanjo al geamikoj, pioniroj, montoj, maroj, la socio, la homaro...
    La turno portas al ni esperon. Nicola Ruggiero estas unu el la kon­ struistoj, kiuj kuraĝas detrui la poezian tradicion, suĉante la sukon de la tradicio.

Mao Zifu

De nenifaro al troimpeto

Preninte en la manojn La kanto de l’ korvo ĉi-foje mi faris eraron; mi ĉiam rigardas unue la enhavon librofine, kaj, allogite de ĝia titolo “Fari el haveno hejmon”, mi legis antaŭe la postparolon kaj mi trafis al ero de Jorge Camacho. Je la fino de lia dupaĝa peco mi estis konstruinta al mi jam ideon de la poemaro; sed ĉar la poeton Nicola Ruggiero mi konas persone (ne fizike, sed intelekte) pro oftaj kontaktoj, mi kun avido transiris al la poeziaĵoj, por konstati ĉu mi estos trafita de la samaj sentoj. Alifonte, mi estis allogita de la supozata diferenco kun lia unua poemaro, Taglibro de nenifaranto, kiun la recenzo de Mao Zifu en Beletra Almanako asertas. Mi volis mem esplori, kaj eventuale konsenti (aŭ mal-).

Diferenco ja, kun la unua poemaro, kiu aperis en 2008. En tiu forte sentiĝis klasikeco: la alkajaj strofoj memorigis pri la liceaj studoj, lia La lasta eĥis el Catullus, la parolado inter Titir kaj Manolo ŝajnis rekonduki al la bukolika Vergilio, kaj ankoraŭ Vergilion (sed ankaŭ Tibulon) oni sentas en pri la morto de Dafni. Mi supozis, esperis, pri daŭrigo sur la sama pado per ĉi dua poemaro.

Male, mi trovis tute alian poeton. Ja certe, kiam junaj, la paso de ses jaroj egalas al tempoj geologiaj, kaj ne surprize ke io ŝanĝiĝis; sed ĉu ŝanĝiĝis la esenco, la kerno de la poeto? Povas ŝanĝiĝi la amatino (tiu ja, nature), la rezidejo, la kutimoj, sed ĉu la koro? Mi perplekse, preskaŭ timeme komencis la legadon ekde la unua paĝo. Jam la kovrilo min suspektigis: en la unua poemaro silentis nigra kato senmova: ĝi apenaŭ turnis la kapon siluete, por ne tro malafable vidigi al ni nur sian dorson: leĝeraj kurtenoj alterasis, la suno eniris tra larĝa aperturo okupanta pli ol duonon de la kovrilo. Ekstere, plantovazo, kiu per sia surpavima ombro reliefigis la nevidatan eksterkadran sunon. La kovrilo de la dua poemaro estas - kiel diri? - agresa. Korvo, konstruita per ŝtofopecoj preskaŭ ĉiuj nigraj, kontraŭ blanka fono (grize profiliĝas foraj montoj, aŭ valoj?), kun beko larĝe malfermita: ĉu ĝi kantas? Ĝi aspektas pli krie ol kante. La subaj piedoj kaj vosto estas tranĉitaj, sed ili videblas supre, kvazaŭ la kombino de la du partoj enfermas la titolon inter krifoj kaj beko. Ĉu mi aŭdacu enen?

Ho, tamen; la koro ne ŝanĝiĝis: ankoraŭ lin protektas la klasika Muzo, ankoraŭ de ŝi li petas inspiron en Odiseo. Ankoraŭ la bildoj estas imagriĉaj: li ŝtelas la timojn de la amatino per la lipoj, li kisas la malĝojon, tigro eniras lian mornon, li enŝovas monerojn en la poŝojn de l’ malnokta nokto… ho, jes ja, mi lin rekonas kiel vortopentriston, kiel prefiksoĵongliston: ordinarulo dirus al la amatino “neniam sen vi”, sed kiel pli cerbostreĉa, tamen pli esprimiva “maliam malkun vi”.

Eble tro banalas verdikti, ke Ruggiero trempiĝis en la koncizismon de Ragnarsson, tial ke li nun establiĝis en Islando; tro banalas subŝovi, ke per vizito al la tombo de Auld en Dollar, li alproprigis al si la homan filozofion de la granda skoto, iama prezidanto de la esperanta PEN. Li ĉerpis el ambaŭ, sendube, sed li ilin laŭiris, penetris, travivis. La auldan Vi estas maro, kiun mi navigas Ruggiero alrespondas per Mi estos vento / sur via maro. Ruggiero ĉerpis vere el la esperanta tradicio: ne mankas inspiro el Kurzens kaj Miĥalski, ne mankas iom da vida poezio, kie la literoj de “granda demandsigno” dismetiĝas en formo de… granda demandsigno. Sed la italan subfonon li ne forgesis: ĉu estas troo vidi la Triumfon de Bakho kaj Ariadno de Laŭrenco Medici (1) en la festa impeto de Ruggiero Festu, ebriiĝu, laŭtu, inspiriĝu, / ĉielarku, amu, juvelu, navigu? En Leĝere li sendas la poemeton al sia amatino (la akrostiko sugestas: Paŭlinjo): ĉu ne rememoro de la “dolĉa nova stilo“ de la itala mezepoko?

Amo al la korpo: Mi iĝos esplorema Gulivero / sur via korpo pala kiel neĝo. Konfeso pri kutimoj: fumado, kafumado, tamen rezigneblaj: Mi ĉesos fumi / se vi iĝos / mia malvirto / la matenojn / post la kafumado. Amo al la malnokta nokto, konstanta sento pri sensoplena mistero: Ĉar noktoj apartenis nur al ni / ĉar ili apartenas al amantoj. Amo al la islanda naturo, al ĝia monto Esja, al la lando kiu lin brakumas gaste, sed sen forgeso pri italaj lokoj; versoj liberaj, sed alterne perfektaj rimitaj regulformaj strofoj.

Je la fino de la lego, mi konfesas, ke mi trafis aliajn sentojn ol Camacho aŭ Mao; tio signifas, ke la poemaro de Ruggiero ludas per multaj kordoj, kaj ĉiu leganto estas agordita sur propra.

Nicola Ruggiero versas ankaŭ en la itala, pasintjare aperis poemaro Il canto delle rane (La kanto de la ranoj); ne temas pri simplaj tradukoj el esperanto aŭ inverse (tamen kelkaj jes, kiel la bildoj pri vintro); kelkaj imagoj samas, kiel la enmeto de moneroj en la poŝojn de la nokto. Kaj valora estas lia kunlaboro en la italigo de La infana raso.

Iam Kalocsay versis (en Arĝenta duopo, represita en Izolo) ke li preparas la lingvon por “genio post mi venonta”; nu, pluraj ŝatus akapari al si tiun ‘kvalifikon’, kaj iuj kritikistoj, eble kelkfoje tro entuziasmaj, ŝatis atribui ĝin al sia favorato. Nu, kun Nicola Ruggiero ni havas kroman kandidaton.

________________________________
(1) Vidu en Itala Antologio, Coedes, 1987.

Carlo Minnaja

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.