|
La kanto de l' korvo
|
|
Ekzemplo konvena al ĉiuj gustoj | 21, 2014 |
Restu for de poetoj kaj domaĝu la vivon. Tiu ĉi admono ofte aperas
en Ĉina Esperanta Forumo (verdareto.com
Kiel atakata versisto mi ne aŭdacas uzi neologismojn ekster
NPIV (2005), tamen iafoje pro subkonscio uzis vortojn kiuj troviĝas
en Vortaro Esperanto-Ĉina (1990) sed ne en NPIV. Verŝajne Nicola
Ruggiero sentis la danĝeron enkonduki neologismojn. En lia poemaro
La kanto de l’ korvo sin trovas nur kelkaj glosindaj kaj prinotindaj vortoj
kaj preskaŭ ili ĉiuj estis uzitaj de aliaj verkistoj.
Sed tamen mi tre ŝatas esprimojn ne vaste konatajn, ne ŝablone
uzatajn, kompreneble se ili ne estas kontraŭgramatikaj. Ekzemple la
esprimoj en la jenaj versoj:
...
mi fikse vidis vian dian belon
kaj viajn du okulojn el cinam’; pro
la okulpar’ mi trafis la ĉielon
malhelan, kiun skribis vi per jambo,
trokeo, hajko. Mi plenumis ŝtelon,
irante pli proksimen nur per amblo.
Mi ŝtelis vian timon per la lipoj,
ĝin igis mia per karesoj manaj
de ambaŭ. Kisis mi vian malĝojon,
...
Tiu ĉi peco devenas de la unua poemo de la poemaro. Vidante tiujn ver
sojn, iuj poezifobiuloj certe pensus ke la verkinto Nicola Ruggiero estas
frenezulo: ŝteli timon, kisi malĝojon... tute ne eblas! Jes ja, almenaŭ
unu mia amiko tiel pensus. Iufoje mi babilis en esperantista grupo
kreita per tujmesaĝilo QQ kaj dume mi tajpis: “Karaj, ne malŝparu vian
inkon!” Li senprokraste rimarkigis: “Inko? Estimata ‘poeto’, ĉi-momente
ni tajpas vortojn per komputilo aŭ la ora telefono iPhone 5S!” Ho, tiam
mi ekkonsciis ke mi faris eraregon. Antaŭ li mi devas ne uzi poeziecajn
esprimojn kiuj ne kongruas kun la vera realo. Se li legus la esprimon“du okuloj el cinam’”, cunamo oka
zus en lia koro. Nepre li verkus
eseon eble titolitan Versistoj per
verse renversas nian lingvon. Ne!
Li neniam, neniel uzus la titolon,
ĉar en ĝi troviĝas tiom da versoj.
Krome, ‘perverse’ estas konfuza fi
vortaĉo! Tion li sendube rimarkus.
Ofte mi sonĝas ke mi donacis al la
amiko la libron Figuroj retorikaj en
beletro Esperanta kaj ke ĝin leginte,
li facile komprenis la esprimon “la
tuta urbo bolas”. Ve, ĉiufoje kiam mi
vekiĝas, mi trovas ke la bita vendado
de Mondial ne validas en Ĉinio.
Kaj da hermetikeco, kiu fortim
igas multajn legantojn kaj depresi
igis poezion, mi trovis neniom tra
la poemaro. Estas atentinde, ke
eldonistoj, legantoj kaj recenzantoj
havas siajn proprajn vidpunktojn. Laŭ mi (probable mi antaŭjuĝas aŭ
ne havas imagipovon), al iuj poemoj de Nicola Ruggiero eĉ male mankas
iom da imagigo. Ekzemple:
Fantazii
Mi ŝatas fantazii kiam vi ne
respondas telefone: ĉu vi lavas
telerojn, vestojn aŭ poluras verkojn,
eseas pri romanoj, teatraĵoj,
aŭ simple tualetas, eble nuda?
Evidente, la poeto mem imagis kaj fantaziis. Legante la poemon, mi imagis
nenion. Pro la kultura diferenco? Ŝajnas al mi, ke la poemo, kompare kun
la unua k.a., estas nenio alia ol proze priskribi oftan okazaĵon tro realan.
Kompreneble kontraŭ mi troviĝas multaj poetoj kaj legantoj kiuj ŝatas
ekzemple hajkojn, kiuj konsistas sole el unutona voĉo aŭ blanka-nigra
bildo. Se bildo unutona miksiĝus kun voĉo blanka-nigra! Tion preferas
mi sed ne ĉiuj aliaj. Bone, ĉar ne ĉiuj havas la saman guston.
Recenzistoj diras, ke ĉe poetoj la percepta konado estas pli multa ol
la racia. Poetoj estas pli malraciaj ol ordinaruloj sed ili penas esti raciaj.
Tiu ĉi kolizio suferigas poetojn. La du konadoj rezultigas du stilojn:
realan prezenton kaj superrealan ellaboradon. Se poetoj faras poemojn
tro prozecaj kaj tro realaj, legantoj plendas ke la poemoj estas palaj
kaj sensalaj, do nelegindaj. Se poetoj faras poemojn tre poeziecaj kaj
superrealaj, legantoj plendas ke la poemoj estas florstilaj kaj trospicitaj,
do nelegendaj. Kie estas la kompromisa projekto?
Ĉu Nicola Ruggiero provus kaj trovus la projekton kiu kontentigus
ĉiajn legantojn? En la poemaro iuj pecoj plaĉos al prozecamantoj,
kvankam tiaj estas tro malmultaj, kaj iuj pecoj plaĉos al poeziecamantoj,
feliĉe tiaj estas tre multaj.
En tiaj versoj vortoj kaj bildoj apudestas simbioze-kolizie, oksimore...
Jorge Camacho komentis en la postparolo.
Per metroj kaj parolfiguroj harmonia kunfando de bildoj kaj sentoj
igas verkaĵojn poemoj, ne prozaĵoj. Ĉi-flanke Nicola Ruggiero montriĝas
forta. Jen la ekzemplo:
En via Skotlando
II
Korvetoj pepas sur la trotuaroj,
en tiu ĉi Dolaro grizenuba,
survoje vin, kaj ili malaperas
sed voĉas plu sur arboj ombrodonaj.
Apud trafike brua strat’: padeto,
maldekstre l’ verdo herba kaj floretoj
kaj la unuaj ŝtonoj mortvualaj
de karmemoraj, tre amataj homoj.
Kaj vi, la sepa en ĉi kompanio,
jen simpla ŝton’ kaj tamen la plej alta,
avertas min pri viaj nom’ kaj datoj,
kaj antaŭ vi velkintaj plantoj brunaj
inter jen flav- jen verdarbustoj povraj;
mankegas floroj kaj kandeloj varmaj.
Nuda virino, via Muz’, kaj stelo
kaj l’ vortoj “GRANDA” kaj “ESPERANTISTO”.
...
Ĉiutage aperas defioj lacigaj,
tamen ne ĉiujn ni solvos, ne ĉiujn ni venkos
kaj bone tiel, ĉar perdoj instruas forton
se alten kaj ankaŭ leĝere vi portos la pensojn.
Ni povas multon, ne ĉion: jen niaj limoj,
jen niaj kapabloj. Rezistu, kara, rezistu.
(citita el Al Paulo Silas, plu laŭ ritmo de William Auld (2))
La poeto estas kuraĝa ke li per-verse admonas junulojn ne esti indife
rentaj kontraŭ la mondo.
Ĉu poetoj povus savi la kaosan mondon per siaj poemoj? Tion mi
mem dubas. Tamen tion legantoj kredas, ĉu? Kial esploristoj volas ke
poetoj portu tian respondecon? Se ĉiuj poetoj parolus ne kun sia animo,
sed nur kun la reala mondo, ĉu poezio prosperus kiel popularaj kantoj?
Ĉu ĉiu populara kanto temus nur pri la reala mondo? Kiu povus respondi
tiujn ĉuojn? Fakte, ankaŭ ne ĉiuj akceptas poemojn pri politikoj, militoj,
revolucioj, sociaj medioj... Vere, nun poezio estas depresia. Kiel fari?
Necesas detruemaj konstruistoj! Ne utilas flankaj rigardantoj kiuj apre
zas nur kantojn kia estas la monde plej fama naskiĝtaga gratulaĵo Happy
Birthday to You.
Mi esperas ke multaj praktikantoj pri poezio ŝtelos la kuraĝon kaj
persiston de Nicola Ruggiero. Kaj kredeblas ke nemalmultaj legantoj cis
kaj trans la Granda Muro ne rifuzas la belan venenon de tiu ĉi poemaro.
Interese, se ni povas ĉasi la kreskajn spurojn kaj la persistan efikon
de poetoj. Kia feliĉo! Post kiam mi finlegis la poemaron La kanto de
l’ korvo, tuj alvenis la unua poemaro de Nicola Ruggiero Taglibro de
nenifaranto, kiu aperis en la jaro 2008 – tiam Nicola Ruggiero estis nur
22jaraĝa.
Legante la junan poemaron, mi sentis pasion formiki tra mia tuta
korpo. Ho, tantaligaj amo kaj amoro!
Vi...
Vi estas guto
el pluvo kiu
neniam falos.
(citita el la prozpoemo nokte de la unua poemaro)
La juna poeto kaŭzas resonancon ĉe legantoj per siaj penseroj. Ni ĉiuj
havis propran junecon. La juneco estas la verda, kio plenas de amoj kaj
amor-avidoj. Tiuj temoj neeviteble svarmas en la unua poemaro.
De 2008 al 2014, kiam la dua poemaro naskiĝis, Nicola Ruggiero
maturiĝis kaj en la lingvo kaj en la pensoj. Sed la amo kaj la pasio restas
ĉe li. Tamen en la profundeco kaj la vasteco ili fariĝis pli delikataj kaj
raciaj. Nun li ne plu ripete krias “mi amas vin”, nek agas kiel “knabo
ploras knanjon sub kaŝtano nuda”. En la lasta poemaro ni klare vidas
ke la poeto turnis sian amon de ĉefe al la knanjo al geamikoj, pioniroj,
montoj, maroj, la socio, la homaro...
La turno portas al ni esperon. Nicola Ruggiero estas unu el la kon
struistoj, kiuj kuraĝas detrui la poezian tradicion, suĉante la sukon de
la tradicio.
De nenifaro al troimpeto |