Tiu ĉi terminaro estas kvarlingva:
Esperanta, angla, germana kaj franca.
Nur 369 vortojn aŭ esprimojn ĝi entenas, ordigitajn laŭ la Esperanto-alfabeto (44p.) kun tri nacilingvaj indeksoj
(8p.). En tiu fako klare vidiĝas la
manko de aŭtoritato por rekomendi la
uzon de novaj terminoj, ĉiam daŭras la
milito pri „komputilo”, „komputero”
(PIV), kaj „komputoro”, kaj pri „donitajo”, „dateno” kaj „datumo”, sed ĉiu
komprenas ilin. Plie, certe estus pli
utile verki fakajn artikolojn por kreskigi la teknikan literaturon en Esperanto ol
perdi valoran tempon en tiuj senfruktaj
kvereloj. Por binary ambaŭ „binara"
(46) kaj „duuma” (317) estas uzataj.
Tial necesus uzi ankaŭ „decimala”
apud „dekuma”, „oktala” apud
„okuma”, „heksadecimala” apud
„deksesuma”. Mi preferus plivastigi la
signifon de „um”, por havi nur unu
vorton kiel en la naciaj lingvoj.
La termino 20 „alineo" ne estas komprenebla, tradukoj
file (angle) kaj
enregistrement (france) estas konfuzaj;
ŝajnas ke temas pri rikordo en alia
vortaro hungara ĉar data file en 87
ricevas kiel tradukon „datenaro".
„Nerekta aparato” pensigas pri kliniĝanta aparato, ne pri „off-line device”. Mi preferus „aŭtonoma" aŭ „senliga”
(sed eble kunligita). Al „datena vico”
por array mi preferus „tabelo”. Al
«kompara kvalitprovo” por benchmark
mi preferus „kapablotesto”.
Nekomprenebla estas la uzo de „-ilo", „-atoro” kaj „-oro”: emulatoro, asemblilo, desegnilo, generatoro, kompililo,
koncentratoro, konigilo, konvertilo,
ligatoro, lineadaptilo, memorilo, ŝirmilo, multipleksoro, postirilo, regilo,
simulatoro, truilo, legilo, duobligita.
Mia prefero iras al „-ilo”, kiam ĝi ankoraŭ ne ricevis alian precizan difinon.
Ankaŭ „staplada komputado” por mi
ne klare signifas
batch processing.
Sed ĉiam estas pli facile kritiki ol mem
fari. Tamen jen la unua vera terminaro
pri tiu fako, ĉar ĝi estas la unua, kiu
entenas la difinojn en Esperanto de
ĉiuj terminoj. Jen laboro laŭdinda.