La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Komputada baza terminaro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Laŭdinda laboro

Tiu ĉi terminaro estas kvarlingva: Esperanta, angla, germana kaj franca. Nur 369 vortojn aŭ esprimojn ĝi entenas, ordigitajn laŭ la Esperanto-alfabeto (44p.) kun tri nacilingvaj indeksoj (8p.). En tiu fako klare vidiĝas la manko de aŭtoritato por rekomendi la uzon de novaj terminoj, ĉiam daŭras la milito pri „komputilo”, „komputero” (PIV), kaj „komputoro”, kaj pri „donitajo”, „dateno” kaj „datumo”, sed ĉiu komprenas ilin. Plie, certe estus pli utile verki fakajn artikolojn por kreskigi la teknikan literaturon en Esperanto ol perdi valoran tempon en tiuj senfruktaj kvereloj. Por binary ambaŭ „binara" (46) kaj „duuma” (317) estas uzataj. Tial necesus uzi ankaŭ „decimala” apud „dekuma”, „oktala” apud „okuma”, „heksadecimala” apud „deksesuma”. Mi preferus plivastigi la signifon de „um”, por havi nur unu vorton kiel en la naciaj lingvoj. La termino 20 „alineo" ne estas komprenebla, tradukoj file (angle) kaj enregistrement (france) estas konfuzaj; ŝajnas ke temas pri rikordo en alia vortaro hungara ĉar data file en 87 ricevas kiel tradukon „datenaro". „Nerekta aparato” pensigas pri kliniĝanta aparato, ne pri „off-line device”. Mi preferus „aŭtonoma" aŭ „senliga” (sed eble kunligita). Al „datena vico” por array mi preferus „tabelo”. Al «kompara kvalitprovo” por benchmark mi preferus „kapablotesto”. Nekomprenebla estas la uzo de „-ilo", „-atoro” kaj „-oro”: emulatoro, asemblilo, desegnilo, generatoro, kompililo, koncentratoro, konigilo, konvertilo, ligatoro, lineadaptilo, memorilo, ŝirmilo, multipleksoro, postirilo, regilo, simulatoro, truilo, legilo, duobligita. Mia prefero iras al „-ilo”, kiam ĝi ankoraŭ ne ricevis alian precizan difinon. Ankaŭ „staplada komputado” por mi ne klare signifas batch processing. Sed ĉiam estas pli facile kritiki ol mem fari. Tamen jen la unua vera terminaro pri tiu fako, ĉar ĝi estas la unua, kiu entenas la difinojn en Esperanto de ĉiuj terminoj. Jen laboro laŭdinda.

Christian Bertin

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.