La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kia miksaĵo!

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Recenzo


112 apr 1988

La originaleco de tiu komedio, kies subtitolo estas: aŭ la neceseco de Esperanto, kuŝas en tio ke ĝi estas dulingve verkita, nome en esperanto kaj en iu etna lingvo.

Tiu etna lingvo estas unue la flandra, sed la libreto krome entenas germanan, anglan kaj francan versiojn.

Kial tiu nekutima dulingveco? Ducele: unue, teatre, krei komikefektojn per zorge ellaboritaj miskomprenoj, due, pedagogie kaj ankaŭ iom propagandcele, prezenti la teatraĵon al komencantoj, ludatan ankaŭ de komencantoj.

Ĉu temas pri eminenta ĉefverko? Tion ĝi certe ne pretendas. Ĝi estas nur plaĉa komedio kun la normalaj ingrediencoj de la ĝenro, am-intrigoj, taŭgaj quiproquoj, kaj ĉio bona je la fino. Tiukaze la "kviprokvo" estas dunivela: oni ne klare scias, kiu amas kiun, sed krome pro Petro, la blagema frato de la junulino, kiu tradukas mi amas vin per estas bela vetero en la nacian lingvon, la "miksaĵo" estas iom pli komplika.

Estas ja klasika komedio-procedo krei komikaĵon per volaj mistradukoj. Sed ĉi tie oni krome ludas per la fakto ke la spektanto principe komprenas la du sencojn, respektive la du lingvojn kaj tute klare komprenas, kial la rolanto estas erarigita.

La psikologio estas sensurpriza:

la grumblema patro, la timema enamiĝinto, la romantika junulino, la sopiranta ne plu juna fraŭlino, la idealisma "samideano".

Nun, praktika uzo de la teatraĵo: la flandralingvan tekston mi ne povas prijuĝi. Ĉar ĝi estas la originalo, ĝi supozeble estas ĝusta. Sed la franca estas iom... kurioza. Estas certe, ke se iu kursgvidanto emos kursfine surscenigi tiun teatraĵon li devos serioze revizii la franclingvan tekston! Neniu franclingvano (eĉ certe ne belgo) parolas tian francan lingvon.

Pri la angla kaj la germana mi ne kompetentas. Sed estas konsilinde, en la verkado de tia plurlingva teksto, nepre reviziigi ĝin far kompetenta kontrolanto en ĉiu uzota lingvo.

Kompetenta kontrolanto, t.e. ne nur iu kiu bone regas la koncernan lingvon, sed iu, kiu krome kutimas pri teatraj formoj de la lingvo. Lingvaĵo kiu tute taŭgas en romano, povas tute ne "trafi" en teatraĵo. La teatra lingvo multe pli proksimas al la parola, ĉiutaga, tamen ne estas ekzakte la parola lingvo. Tion oni devas senti.

Ĉiel, krom la ĉi-supraj rezervoj, ni havas ĉi tie komedion konsilindan por kursfina prezento antaŭ publiko, ni diru "esperantema". Ne por kulturfestivalo.

Georges Lagrange

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.