|
|
|
FEL, ĉiam io nova! |
|
|
|
|
Kobo
- Verkinto: Ernest Claes
- Tradukinto: Cor Bruins
- Originala lingvo: nederlanda
- Speco: romano, FEL
- Haveblo: En stoko, Brokanta
- Prezo: €24.00, 2 Brokanta €4.60
- Eldonjaro: 1999
- Formo: libro kudre bindita
- Priskribo: Ernest Claes estas unu el la granduloj el la flandra literaturo, konata pro siaj
priskriboj de la kamparana vivo. Li precipe famiĝis per sia verko La blankharulo
(De witte), kiu jam cent fojojn estas represita en same multe da lingvoj. Liaj rakontoj
estas perletoj de observadpovo, juveloj de fajna ironia humuro.
La preskaŭ aŭtobiografia Kobo rakontas la tristan vivon de knabo, kiu kreskas en medio,
kie la malriĉeco kaj la peza laboro igis la homojn sensentemaj kaj senamaj, tiel ke la
knaba animo ne estas komprenata. Por eskapi tian vivon li eniras la monaĥejon kaj fariĝas
frato Jakobo. Claes klopodas mildigi la mizeron per rido aŭ spritaĵo. Tiun dualecon de
la psiko oni retrovas en la multaj tipe priskribitaj vilaĝanoj kun iliaj talentoj kaj
malvirtoj, per gajaj kaj malgajaj anekdotoj, inspiritaj de la amo al la homoj kaj ilia fido
en la dia providenco. Tradukinto Cor Bruins sukcesis per Esperanto redoni la ĝustan
etoson kaj la belaj desegnaĵoj de Jozefo Cantré ilustras la vivon je la komenco de la 20a
jarcento. - Specimeno:
Kaj Veluro, la foino, rampas el sub sia lignostako, timeta, etendas
la snufilon supren, snufas en la direkto al la kokinejo super la kaprinstalo kaj subite
suriras rapide la kverkon por rigardi al la luno. Li vidas malsupre Voron, la melon,
ŝteliri tra la herbejo al sia kavo, kie kuŝas liaj kvar blindaj idoj, pepantaj
pro malsato. Li aŭdas super si du sciurojn, kiuj timas pro lia ĉeesto kaj singarde
forŝoviĝas ĝis la ekstrema fino de branĉo, kie melo ne povas riski sin.
Profunde en la arbaro kuŝas du kapreoloj unu apud la alia en la densaj interkreskantaj
arbedoj. Ili serioze rigardas kun grandaj okuloj en la nokton kaj la bruna bronza haŭto
kelkfoje iom tremas.
Kaj talpoj kaj ratoj kaj musoj nun eliras por la noktaj marodoj, malsataj kaj timemaj,
meze de la minacaj danĝeroj, kiuj insidas ilin de post la arbustoj kaj de el la
fosaĵoj. De tempo al tempo ie ploras maldika ĝempepo, nur unu momenton, kiel
mortstertoro... Kiu akre aŭskultas, kiel la bestoj de la nokto, tiu povas aŭdi
la krakadon de maldikaj ostoj inter la dentoj de unu el la sangavida mustelgenro. La pli
malfortaj tiam timeme sin kaŝas kun batanta koro. La pli fortaj dum momento etendas la
pintan faŭkon supren kaj flaras kaj tremigas siajn lipharojn. Kelkfoje tie sub arbedo
siblas kaj blovas pro terura batalo je vivo kaj morto. Kelkfoje la pepado havas alian
signifon la batalo por la vira posedo.
Miloj da malgrandaj sonoj plenigas la nokton por tiuj, kiuj povas aŭdi tion; en
arbaroj kaj herbejoj, laŭ kanaloj kaj heĝoj, ĉar nun vekiĝas en
ĉiuj estuloj la varmegaj vivimpulsoj, la malsato kaj la kopulbezono, la sovaĝa
volupta deziro, kiun tiu rufa luno, tie supre verŝas en ilian sangon.
(Kobo, p. 52-53)
- Paĝoj: 232
- Larĝo: 140 mm
- Alto: 208 mm
- Pezo: 285 g
- ISBN: 90 71205 64 9
- Recenzo:
- Pritakso: Aldoni mian pritakson
|
|
Jen traduko de klasikaĵo de la flandra literaturo,
Kobeke, verkita en 1933 de Ernest Claes, laŭdire la plej
aŭtobiografia el liaj verkoj. Komence, ĝi pentras lirike kaj
detalo-riĉe la familion, cirkonstancojn, naskiĝon kaj
infanaĝon de Kobo Persuso. Tio okazas en ebena arbara parto
de Flandrio; abundas priskriboj de la naturo, vetero,
vegetaĵoj kaj bestoj. Kelkloke, la verkinto enigas vin eĉ en
la cerbon de la farmbestoj; estas ĉarma sceno, en kiu la
bestoj debatas siajn relativajn meritojn, ĝuste kvazaŭ
petolaj infanoj. Abundas onomatopeaj krioj de plej diversaj
bestoj kaj birdoj. Naturaĵoj alprenas fojfoje simbolajn
signifojn pinarboj kvazaŭ sentineloj kaj prijuĝantoj de
preterpasantoj, merlo kiel simbolo de infantempa amo inter
Kobo kaj Linjo. La homojn la romano prezentas per lakonaj,
kamparanecaj dialogoj kaj abundo da popolaj kaj poste
religiaj kantoj.
La verkon konsistigas mallongaj ĉapitretoj, aranĝitaj en dek
sekcioj. Ofte la ĉapitret-fermaj frazoj okul-frapas.
Ekzemple, priinfanaj pensoj (p. 39) pro la eksbebiĝo de Kobo:
„Ili ricevas mamon, ili ricevas botelon, ili ricevas unu
denton kaj la unuan pantalonon. Ili havas 5 aŭ 6 jarojn antaŭ
ol oni scias tion.”
La rakontado estas en la tria persono eĉ di-okula foje,
tamen, kiam ĉapitreto prezentas ĉefe skizon de unu rolanto,
la stilo transformiĝas al ties karaktero, impresante kvazaŭ
en la unua persono, sen esti formale tia.
La juneco disvolviĝas en malriĉa, kampara superstiĉe religia
kunteksto. Tio gvidas Kobon kandidatiĝi kiel frato en
abatejo. Tiuparte, la kviete humura ironio de Claes subtile
sed tre efike primokas la kontraŭdirojn de la monaĥa vivo.
Post sperto de tri vizioj, Kobo komprenas, ke li ne eltenos
la klostran vivon kaj forlasas ĝin, plunaive, por semi bonon
en la mondon. Tio kondukas lin tra kelkaj katastrofoj, ĝis
tuŝo de la tiutempa urba vivo. Nur fine de la libro, en brile
ne-superfluon-dira konkluda ĉapitreto li revenas al siaj
radikoj.
Laŭ la normoj de nuntempa prozo, oni emus je iom malpli da
priskriboj, precipe en la unua parto tamen, bone skizitan
fonon oni bezonas por kompreni kaj ĝui la ceteron. La traduko
estas flua kaj bona. Ĉiuj nomoj havas esperantigitajn
formojn, ĝenerale tio bone efikas, sed en scenoj de komuna
festado, kie necesas mencii en unu alineo trionon de la tuta
vilaĝanaro, la artefariteco iom travidiĝas. La libro estas
teknike laŭdinda, sen preseraroj; dudeko da specif-stilaj
lini-artaj bildoj ornamas ĝin. Jen valora aldono al la
kolekto da literaturaĵoj el la malpli grandaj lingvoj de nia
mondo.