Maersk, Bang & Otufson, Danfoss,
Carlsberg ... Jen kelkaj nomoj de danaj
entreprenoj kiuj estas konataj tutmonde. Jam antaŭ 50 jaroj Helge
Anderson analizis, kiu kontrolas la ekonomion de Danio. Nun Lennart Weber
refaris la analizon kaj konstatis ke malmulte ŝanĝiĝis. Kvankam preskaŭ ĉiuj
danoj posedas akciojn de tiuj entreprenoj (ĉu rekte, ĉu pere de pensiofondusoj), la potenco restas ĉe cento
da personoj kiuj kune kontrolas plejparton de la ekonomia vivo. La 46paĝa
broŝuro listigas la ĉefajn entreprenojn
kaj potenculojn. Pri la plej elstaraj ĝi
ankaŭ enhavas detalajn informojn.
Grafike la broŝuro aspektas bela,
bedaŭrinde la lingvaĵo estas malpli
bona. Tamen ĝi restas interesa por
persono kiu deziras kompari la okcidenteŭropan kaj la (disfalantan)
orienteŭropan ekonomian sistemon:
kvankam teorie en ambaŭ la popolo
posedas la entreprenojn, nur eta
grupo decidas.