La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kaj staros tre alte...

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Jeŝ la Mesio


4
esperanto.net/literaturo/ba/startrealtrec.html

La heroo kaj ĉefa rolulo de Kaj staros tre alte…estas Jeŝu bar Josef, pli konata sub la nomo Jesuo. Ne nur lia nomo havas nekutiman formon; ĉi tiu Jesuo neniel similas tiujn, kiujn oni renkontas en aliaj rekreoj de lia vivo. Li estas sentema kaj serioza, tamen normala homo. Nur unu apartaĵon li havas: ekde la infaneco li vidas ĉirkaŭ la homoj kolorojn (kiujn li poste lernas nomi “aŭreolo”), kiuj ebligas al li taksi ilian sanstaton kaj legi ilian karakteron. Post trejnado ĉe saĝulo, li lernas kiel ŝanĝi tiujn kolorojn por fari ŝajne miraklajn kuracojn.

Estante normala junulo, li havas normalan familion: patron Josef, patrinon Mirjam, kaj dekon da pli junaj gefratoj. (Lia preferata frato, Ŝimeon, nomas lin familiare Jeŝ.) La elstara personeco en tiu familio estas la respektata kaj bonkora patro; ne estas strange, ke Jeŝu serioze demandas sin, ĉu lia patro povus esti la atendata Mesio. Konstraste kun li, la patrino restas relative ombra figuro.

Kiel leganto, oni deziras identiĝi kun la ĉefa rolulo, kaj ĉar Jeŝu estas ne sanktulo, sed ordinara homo, estas facile tion fari. Oni sekvas liajn vojaĝojn kaj studojn, unue ĉe la saĝulo David ben Joab, poste kiel monaĥo en la religia komunumo Kumran. Tie, la leganto spertas kun li la nesekurecon de novulo dum la unuaj tagoj. Estas eĉ ioma dubo, ĉu li sufiĉe bone konas la hebrean por esti akceptita – do ĉi tiu ne estas la Filo de Dio, sed ordinara junulo, kiu esperas eniri la komunumon, sed timas, ne senbaze, esti rifuzata.

Kiel iu ajn viro, Jeŝu havas bezonojn kaj dezirojn, kiujn li foje malfacile subpremas. Lia amo al Mirjam el Magdala daŭros ĝis lia morto, kaj ofte li sentas la tenton rifuzi sian altan destinon por ĝui familian vivon kun ŝi. Ŝia rolo inter liaj sekvantoj estas konvinke pentrita; malpli kredebla mi trovas la rakonton pri ŝiaj fruaj jaroj. En socio, en kiu knabinoj estis edzinigitaj eĉ dekdujaraj, estas eksterordinare, ke ŝia patro permesas al ŝi resti fraŭlina je dek ok jaroj; la fakto, ke li lasas la junan paron malkaŝe kunpromeni tra la stratoj de la vilaĝo, estas simple fantazia. Pli aĝa, ŝi mem estas preta defii la konvenciojn kaj ignori la suspektemajn rigardojn de “langosvingaj najbaroj”. Homoj povas permesi al si moki la konvenciojn nur en socio, en kiu tiuj konvencioj ĉiuokaze estas ŝanĝiĝantaj; sed en la Magdala de la 1a jarcento, la konvencioj estas ankoraŭ tiel firmegaj, ke junulinoj portas eĉ du vualojn, se ili devas aperi ekster sia domo.

Nur malrapide kaj malvolonte Jeŝu komencas suspekti, ke li mem povus esti la Mesio: tre malvolonte, ĉar li scias, ke alpreno de tiu rolo kunportos suferadon kaj morton. Lia evoluo de studema junulo ĝis respektata rabeno estas laŭgrada kaj konvinka. Komence la homoj emas malfavore kompari lin kun lia antaŭulo Joĥanan la Baptisto, sed iom post iom li akiras memfidon kaj aŭtoritaton. En tiu punkto la intrigo facile povus lami, ĉar finfine ja temas pri rakonto, kiun ni ĉiuj jam aŭdis. Kaj tamen la verkisto rezervas por ni plurajn neatenditajn evoluojn, tiel ke eĉ tiu bone konata intrigo enhavas novajn, surprizajn elementojn. La rezulto estas originala, sed ĝi samtempe akordiĝas kun la versio donita en la Biblio por krei koheran tuton.

Necesas klarigi, ke laŭ la enkonduko ĉi tiu libro estas traduko de longe perdita manuskripto verkita de Claudius Aurelius Maro, oficiro de la Roma armeo, kiu verkis la biografion de Jeŝu surbaze de multaj intervjuoj kun homoj, kiuj persone konis lin. Tiu ideo en si mem estas bona, sed ĝia traktado bedaŭrinde estas ne tute sukcesa. Aurelius malofte donas impreson esti vera Romano; pli ofte li rakontas per la aŭtoritata tono de ĉioscia (moderna) verkisto. Apendico, konsistanta el interŝanĝo de leteroj inter li kaj lia patro, nenion aldonas al la rakonto, kaj nur diluas la etoson kreitan de la efektive tre ŝoka kulmino.

Kontraste kun multaj lastatempaj verkoj, ĉi tiu libro estis verkita en lingvo, kiun mi rekonas kiel Esperanton. Laŭ mi la verkinto prefere estus evitinta vortojn prenitajn rekte el la angla lingvo kiajn pinka* kaj ŝedo**, sed bonŝance ili ne estis tiel multenombraj, ke ili detruus mian legoplezuron. Kelkfoje, sed ne sufiĉe ofte laŭ mia gusto, li uzas la rimedojn de Esperanto mem por krei pli originalajn formojn: trenvoĉi, lia ĉua vizaĝo, langosvinga.

Jen libro malbanala, kiu disvolvas laŭ nova kaj tute neatendita direkto rakonton malnovan kaj konatan. Precipe la priskribo de la lastaj tagoj de Jeŝu longe restas en la menso.

Notoj

* pinka: rozkolora

** ŝedo: kruda ekstera ŝirmejo; pli detale (laŭ la difino en PIV kaj NPIV): kruda ŝirmejo por brutoj, kamparaj uzaĵoj ks, konsistanta el tegmento subtenata de fostoj, ordinare sen flankmuroj.

Anna Löwenstein

Kaj staros tre alte


Novembro 2016
esperanto-sumoo.pl/recenzonov2016.html
En ĉi tiu romano Trevor Steele priskribas la vivon de Jesuo. Iu romiana oficistio estas la rakontisto. Li aŭdis pri Jesuo kaj intervjuis kelkajn, kiuj lin konis dum ties vivo. Multaj konataj nomoj, kiujn ni konas el la biblio preterpasas en la rakonto. La aŭtoro profune pristudis la evangeliojn, sed supozeble ankaŭ spektis la filmon "Jesus Christ Superstar"; tion mi supozas pro la sceno kun Herodas Antipas.
Kompreneble la rakonto ne estas la sama kiel la biblia rakonto. Rimarkeble estas, ke ankaŭ en ĉi tiu libro la disĉiplo Judas ludas gravan rolon, aliel ol tiu, kiun ni kutime konas el la biblio. Ankaŭ Maria de Magdala ludas gravan rolon - kiel virino, kiun Jesuo amas - kaj reciproke. Ŝi ankaŭ ĉi tie estas nomata Putino - tre ofte memstaraj virinoj, kiuj havas sufiĉe da mono, estas en viraj okuloj putinoj - nenio ŝanĝiĝis do!
La rakontisto, iu Claudius Aurelius Maro, finas la libron per leteroj, kiujn li sendas al sia patro, fama filozofo el Romo. Bedaŭrinde la skribaĵoj perdiĝis, sed feliĉe iu trovis ilin en la jaro 2001 en iama preĝejo en Romo.
Tre brila romano laŭ mi, kaj certe rekomendinda. Ankaŭ tiuj, kiuj ankoraŭ ne tre longe legas la lingvon, povos ĝin legi, ĉar la stilo de Steele ĉiam estas tre klara. Nur la longeco povus ilin malhelpi legi ĝin - ĉirkaŭ 300 paĝojn ĝi enhavas.

Katinjo

Romano sendube bele skribita


esperanto.net/literaturo/uea/startrealtrec.html
Ĉiujare aperas pri Jesuo pluraj libroj, inter si tre malsamaj. Kaj staros tre alte... Romano – kompreneble fikcie – pretendas esti biografio pri Jesuo verkita de romiano, kaj elterigita en la jaro 2001. La verkisto volas prezenti tion, „kio vere okazis dum lia vivo“ ĉar la „tradiciaj informfontoj“ estas „verkitaj jardekojn post la evento“. Simile al aliaj romanoj el nia tempo oni – fikcie – indikas ke la ekleziestroj ne volis ke la biografio aperu.
Oni kompreneble povus konsideri la libron kiel tute elpensitan romanon kaj tiel recenzi ĝin. Ĉar la libro temas pri historia persono, leganto tamen devas alfronti la demandon ĉu la libro estas verkita kiel fikcia romano aŭ kun pretendo pri historie korekta priskribo. La vorto „Romano“, kiu aperas ne sur la kovrilo, sed sub la titolo sur p. 3, estas grava por la kompreno de la libro.
Kia do estas la celo de la romano? La verkinto forigas el la vivo de Jesuo la kristanan interpreton ke Jesuo estas filo de Dio, sanigis malsanulojn per forto de Dio ktp. La libro tamen ne estas pure materiisma, ĉar la verkinto enkondukas pensojn el la moderna novaĝisma religia movado: ekz. Jesuo vidas diverskolorajn aŭrojn ĉirkaŭ homoj, pro ili ekscias pri ilia sanstato kaj pri iliaj pensoj kaj interpretas tiujn kolorojn por sanigi (p. 51-67, 80, 83, 84, 102, 115). Jesuo pensas pri renaskiĝo (p. 38) kaj diras al homo ke „Dio estas en vi“ (p. 87). Tio estas pensoj tute fremdaj al farisea judaismo, la movado en kiu Jesuo agis.
En la tre libera rerakonto pri la vivo de Jesuo – nomita Jeŝu – oni tamen rimarkas ke la verkinto respektas Jesuon, kiu vekis fortan fascinon ĉe la aŭtoro. Nur tia fascino cetere povas igi homon verki dikan romanon, meditante pri evangeliaj rakontoj kaj psalmaraj psalmoj. El la meditado elkreskis juna juda knabo Jeŝu, kun pluraj fratoj kaj fratinoj, kiu daŭre meditas pri Dio kaj Mesio, kaj kiu ne povas ne rimarki la aŭrojn ĉirkaŭ la homoj, klare komprenante iliajn problemojn.
La ĉapitro „Vivo de monaĥo“ estas la plej interesa parto de la libro, eble ĉar ĝi multon rakontas ĝuste pri tiu tempo de la vivo de Jesuo pri kiu silentas la Biblio, inter liaj 12-a kaj 30-a jaroj. Pro bibliaj rakontoj pri lia tentado en la dezerto oni supozis ke Jesuo havis rilaton al la dezerta grupo de esenoj en Kumran. Tiun temon Steele lerte disvolvas.
Kaj staros tre alte... sendube estas bele skribita verko. La stilo estas simpla. Tial la legado fluas rapide, krom en kelkaj iom longaj monologoj. Lingvajn erarojn mi ne trovis. La homoj estas priskribitaj kiel veraj vivaj homoj kun realismaj homaj problemoj. Tamen, nur tiu, kiu neniam antaŭe aŭdis pri Jesuo, povas ĝui la libron kiel nuran romanon. Mi ne povis legi ĝin ne la tutan tempon komparante ĝin kun la Biblio.
Pro tio mi ege sopiras legi la trian volumon de La fotoalbumo de la sama aŭtoro. Ĝin mi povas legi sen Biblia fono.

Leif Nordenstorm

Kaj staros tre alte... de Trevor Steele


/ julio 2018
esperanto.net/literaturo/sumo/startrealtrec.html -

Kiu estas la plej elstara persono iam ajn vivinta en nia mondo?

Eble ĉi tiu demando estas vana, pro la multeco de kriterioj kaj personaj sentoj, kiujn ĝi implicas. Certe ne ekzistas unuanimeco, ĉi-rilate.

Sed malmultaj homoj malkonsentus, sendepende de siaj religiaj, nereligiaj aŭ eĉ kontraŭreligiaj opinioj, ke Jesuo el Nazareto staras inter la unuaj. Pasis du mil jaroj post lia morto kaj la homoj plu pensas pri li, diskutas pri liaj ideoj kaj admiras liajn agojn. Lia vivo estis tiel eksterordinara, ke ĝis nun ĝi emocias kaj instigas. Oni faras filmojn kaj librojn pri li, unuj post aliaj. Oni celebras lian (supozatan) naskiĝdaton kun granda (parte komerca) festo. Jes, Jesuo estas granda famulo. Li estas tiel altira personeco, ke nia eminenta Esperantoaŭtoro Trevor Steele decidis reverki lian biografion, ĉi-foje en la formo de fikcia romano. En la serio "Originala Literaturo", Esperantomuzeo en Vieno publikigis en 2005 tiun veran perlon en nia lingvo.

Por konstrui la bonegan libron Kaj staros tre alte..., Steele imagis, ke manuskripto estis trovita antaŭ ne longe, en Romo. Ĝin verkis romia oficiro, tuj post la morto de Jeshu bar Josef, surbaze de intervjuoj kun samtempuloj. Temas do pri aŭdaca projekto: historiaj okazaĵoj miksiĝas kun fikciaj pecoj por formi fascinan vivrakonton. Jeshu estas montrata kiel relative "normala" homo (eble oni devus diri "paranormala homo"), kun tute homaj sentoj kaj profunde ama koro. La rakonto fluas ekde lia infanaĵo kaj sonas mirinde natura. Oni legas la libron kvazaŭ ĝi estus filmo. La enhavo transdonas edifajn ideojn, sen troa sentimentaleco kaj sen sektecaj influoj, tiel ke ĝi sonas akceptebla al ĉia leganto, kiu ajn estas lia (ne)religia sinteno. Oni povas resumi: libro tute ekumena, ĉar ĝi okupiĝas pri pura humanismo de granda homfiguro.

Ne necesas laŭdi la lingvon kaj la romanteknikon de Trevor Steele. Li jam firmiĝis inter niaj plej grandaj modernaj aŭtoroj. Mi tamen ne povas prisilenti lian obsedon pri konstanta uzado de la participa formo"-intus", kiu laŭ mia gusto foje pezigas kelkajn frazojn. Vidu unu ekzemplon sur paĝo 70: "Estintus ŝoko al Johhanan, se Jeshu marshintus tian distancon dum la sankta tago kaj ne partoprenintus en la sinagoga ceremonio." Ĉu efektive necesas tiaj vortkonstruoj?

Tamen, tiu detaleto tute ne makulas la verkon. Ĝi estas mirinde agrabla, pensiga, facile legebla kaj psikologie konvinka. Absolute rekomendinda libro!

Posovo (Brazilo)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.