La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Lerni e-legante
ŝtupoj al pli vasta vortprovizo

  • Verkinto: Petro Desmet'
  • Kontribuinto: Yves Nevelsteen, Marie-Anne Jouanique
  • Speco: lernilo/vortaro/informilo, originala verko, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €20.00
  • Eldonjaro: 2021
  • Formo: libro glubindita
  • Priskribo: Kiamaniere lingvolernanto povas plivastigi sian vorttrezoron? Per legado de libroj! Tamen, tro malfacilaj romanoj povas malkuraĝigi la legadon, tro facilaj ne lernigas multajn novajn vortojn. Tial ĉi, kreiĝis "Lerni e-legante": legolibro kiu abunde alportas novajn vortojn laŭ natura maniero, en kunteksto, kun subteno de multaj ilustraĵoj por helpi la komprenon.
  • Paĝoj: 172
  • Larĝo: 180 mm
  • Alto: 254 mm
  • Pezo: 470 g
  • ISBN: 978-9077-06674-4
  • Notoj: Kolore ilustrita
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Lernu e-legante, ne ege lante!

Lernu e-legante, ne ege lante!

Nova riĉe ilustrita eldono kun 175 paĝoj de Flandra Esperanto-Ligo Lerni e-legante. Ŝtupoj al pli riĉa vortprovizo sub la redakto de Petro Desmet' estas bibliofilaĵo, kiu devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto. Jes, en la manoj, ne simple sur la librobreto. Mia konsilo estas: legu, relegu, faru ekzercojn, respondu demandojn kaj ofte revenu al tiu libro. Tiamaniere vi lernos multajn novajn vortojn kaj firmigos kaj profundigos vian vortoscion. Supreniri la altan ŝtuparon de la lingva scio per antaŭstrukturitaj paŝoj sub la gvido de Petro Desmet' estas akrobataĵo. La libro estas tiel vortoriĉa, ke ĝia tro rapida legado povus kapdolorigi ne nur komencanton. Tamen atenta leganto kapablos trairi la lernovojon kun unu el siaj du manoj en la poŝo.

Promeni en la riĉa mondo, kaj tipe esperanta mondo, kune kun la aŭtoro estas ĝuinda kaj rekomendinda agado, same kiel antaŭaj Promenoj en Edeno.

Kun 36 ĉapitroj, laŭ plej diversaj temoj, kun entute pli ol 1400 utilaj vortoj, la libro celas vastigi kaj riĉigi la vortotrezoron de progresantoj. Ideala leganto de la libro devus havi bazajn konojn pri la gramatiko de Esperanto kaj scipovi uzi PIV-on, al kiu la aŭtoro ofte referencas.

Ĉe la fino de ĉiu ĉapitro aperas aldonaj informoj: taskoj kaj ekzercoj. La taskoj sugestas liberan elsaltadon el la kursaj tekstoj kaj instigas al seriozaj konversacioj, se oni uzas la libron en grupo. La lernantoj mem devas serĉi rilatojn inter temoj kaj konceptoj kaj trovi manieron enmemorigi la riĉan vorttrezoron.

Kunteksta priskribo

La libro indikas la plej bonan manieron de lernado de vortoj: en kunteksto. La aŭtoro bonege konscias, ke izolita scio estas tre malfacile memorebla. La struktura prezento de vortoj en kunteksto laŭteme ebligas asociadon kaj sekve pli facilan lernadon kaj enmemorigadon de i.a. homaj korpopartoj, vestaĵoj, bestetoj aŭ informoj pri biciklo.

En ĉiu elementa lernolibro aperas vortoj rilataj al homa korpo, sed ĉiam nur en limigita kvanto, kaj plej ofte nur por la ĉefaj partoj. Estas tamen utile kaj fojfoje necese koni ankaŭ malpli gravajn korpajn partojn kaj partetojn. Eĉ se oni ne ofte uzas tiajn vortojn, oni facile trovos ilin en la koncerna ĉapitro. „Tenaro” rilatas al mano, „instepo” al piedo ... se vi ne scias, pri kio temas, tiam sciu, ke la libro instruos vin!

Arto de kunmetado

La libro prezentas senlimajn eblojn de kunmetado de simplaj radikoj. Tiel, ekzemple, ĉirkaŭ la radiko „tub” la libro liveras, tute dissemitaj, dudek kunmetaĵojn: ekde tubformaj floroj ĝis klasika aertubo, kaj ekde parenca bicikla framtubo ĝis la en PIV tre neglektita tub(et)o: „pakaĵo el mola metalo aŭ plasto, kiu eligas sian enhavon per delikata fingropremo”, kiu uziĝas por pomadotubeto, farbotubeto kaj ankaŭ por ŝucirpremtubeto. Ĉe tiu lasta estas ankaŭ klare menciite, ke plej ofte ne necesas tiom longigi la nomon, sed ke, en taŭga kunteksto eĉ la simpla vorto „ciro” (apud ŝuciro, ŝucirtubeto ktp) estas taŭga, klare komprenebla kaj uzata. Eĉ aperas, kiel tubo, la tentubo de polvosuĉilo. Malgraŭ la ofta uzado de nia polvosuĉilo, malfacilas tuj havi la vorton pretan por ĉiuj partoj.

Tiu riĉeco de kunmetaĵoj estas komprenebla, ĉar ĝi venas el la plumo de aŭtoro, kiu jam de pli ol okdek jaroj uzas la lingvon kiel familian.

La scienca mondo

La libro ne limigas sin al ĉiutagaĵoj, sed montras klare, ke ankaŭ scienco kaj tekniko povas esprimiĝi en ĝi, eĉ en relative etaj detaletoj. Legu la ĉapitron pri kokinoj kaj la, laŭ ofte uzata difino en krucvortenigmoj, produkto de la kokino. (Ne tro cerbumu: ovo!). La aŭtoro ne hezitas averti, ke ne necesas honti, se oni ne detale komprenas sciencajn difinojn kaj priskribojn, ĉar tio eblas nur, se oni serioze studis la koncernan fakon.

Lokado en instrua serio

La libro mencias ankaŭ la antaŭulojn, de antaŭ ĝuste cent jaroj (Dietterle), de antaŭ kvindeko da jaroj (Němec) kaj montras la vojon al la plej gravaj konsultverkoj. Tiel ĝi ĉiam indikas, ĉu en PIV troviĝas bildoj, kiuj liveras aldonajn vortojn, kaj ankaŭ, ĉe kiu vorto oni rigardu en PIV, ĉar, ekzemple, la bildo pri la sanga sistemo de la homo en PIV estas trovebla ĉe la vorto „cirkuli” (sangocirkulado), kaj ĉe tiu PIV-a bildo troviĝas multaj nomoj de partetoj de tiu sangosistemo. Ne ĉiuj tiuj vortoj aperas en la libro.

Ĉiuj, kiuj strebas akiron de pli profunda kono de Esperanto kaj volas uzi la lingvon pli flue kaj elokvente, trovos en tiu ĉi libro sufiĉe da materialo por altnivela, varivorta kaj eleganta esprimado.

Petro Desmet': Lerni e-legante. Ŝtupoj al pli vasta vortprovizo. Eld. FEL, Antverpeno, 2021. 172 paĝoj, glubindita. ISBN 978-9077-06674-4.

Jolanta van Holstein

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.