Yves Bachimont enverŝis tiom da percepta amo en la tradukon
de ĉi tiu prelegaro de serioza, homarana lerniganto
(neinstruema), kiu en kaj ekster sia devenlando Barato
ĉiam insiste rifuzadis gurui! Tial, por bondeziri al la
tradukinto kaj rekomendi la libron al vi, mi proponas ne
erudician recenzon, sed nur mesaĝaĵon paralelan: tradukon de
lumiga kanto de la same homarana Robindronath Tagor
(1861-1941). Tagor mem, kiel pli malfrue ol li Jiddu [ĝiddu]
Krishnamurti, fondis efektivan lernejon por vekaj, videmaj,
aŭdemaj, ne librovermaj geknaboj.
„Se l' amon vi ne gracis al mia psiko, kial do tagiĝ-ĉiele
tiom da muziko? Kial stel-girlandoj netaj, kial floroj lite
pretaj, kial alflustradas suda vent' per mistifiko? Se l'
amon vi ne gracis al mia psiko, kial bunte alridetas la
ĉiel-peniko? Kia neceso do sen ĉes' la koron pelas, en
frenez' perŝipe trafi l' maron, sen limkono aŭ naŭtiko?”