La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Libere de la konoj

  • Author: J. Krishnamurti
  • Translator: Yves Bachimont
  • Kind: science
  • Availability: In stock
  • Price: €7.80
  • Year of publication: 1999
  • Format: libro kudre bindita
  • Description: Unu el la plej gravaj spiritaj instruistoj de la mondo unuafoje en Esperanto. Unika filozofio de unika filozofo, kies celo ne estis krei pliajn kaĝojn sed "igi la homojn absolute, senkondiĉe liberaj". Pensiga kaj vekanta libro en klara lingvaĵo pri kreskigo de konscio kaj liberiĝo de aŭtoritatoj internaj kaj eksteraj.
  • Specimen: Se vi volas kompreni la realon, vi devas plene priatenti ĝin, per via tuta energio. Tiu atento kaj tiu energio estas disperdataj, kiam vi kreas fikcian, idealan mondon. Do, ĉu vi povas tute forpeli la idealon? La homo, kiu vere seriozas, kun la urĝo eltrovi tion, kio estas la vero, kio estas amo, tute ne havas koncepton. Li vivas nur en tio, kio estas. (p. 43)
  • Pages: 96
  • Width: 145 mm
  • Height: 200 mm
  • Weight: 120 g
  • ISBN: 954-9637-04-2
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Homarana lerniganto

Yves Bachimont enverŝis tiom da percepta amo en la tradukon de ĉi tiu prelegaro de serioza, homarana lerniganto (neinstruema), kiu en kaj ekster sia devenlando Barato ĉiam insiste rifuzadis gurui! Tial, por bondeziri al la tradukinto kaj rekomendi la libron al vi, mi proponas ne erudician recenzon, sed nur mesaĝaĵon paralelan: tradukon de lumiga kanto de la same homarana Robindronath Tagor (1861-1941). Tagor mem, kiel pli malfrue ol li Jiddu [ĝiddu] Krishnamurti, fondis efektivan lernejon por vekaj, videmaj, aŭdemaj, ne librovermaj geknaboj.

„Se l' amon vi ne gracis al mia psiko, kial do tagiĝ-ĉiele tiom da muziko? Kial stel-girlandoj netaj, kial floroj lite pretaj, kial alflustradas suda vent' per mistifiko? Se l' amon vi ne gracis al mia psiko, kial bunte alridetas la ĉiel-peniko? Kia neceso do sen ĉes' la koron pelas, en frenez' perŝipe trafi l' maron, sen limkono aŭ naŭtiko?”

Probal Daŝgupto

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.