En 1986, André Cherpillod eldonis
malgrandan leksikonon de la akada
(asirobabilona) lingvo. En ĝi li citis, en
la originala skribo, parencajn vortojn
en la lingvoj plej najbaraj al la akada,
ĉar, kiel li klarigis, li „volis montri ke
per komputero oni povas tajpi ion ajn,
kaj ne nur la 26 literojn de la usona
alfabeto”. Li mem tajpis la tutan
leksikonon per mikrokomputilo. Laŭ
la kompilinto, „la kreado de la necesaj
alfabetoj, punkton post punkto, estas
iom longa, sed simpla, eĉ amuza
laboro ...” Nun, per ĉi tiu nova, kaj pli
ambicia vortaro, li plifortigas sian
tezon pri la kompostkapableco de
modernaj tekstprilaboraj programoj. Fakte, la libro donas la etimon, ne nur
de mil vortoj, sed de 1250 — refoje
kun abundaj ekzemploj kaj parencaj
vortoj troveblaj en aliaj lingvoj.
Kvankam la verko ne estas granda
(nur proksimume 120 paĝoj), ĝi certe
prezentas longan kaj penigan
laboron. El la granda nombro da
originalaj radikoj kaj komparaĵoj, la
plimulto aperas, kaj en latinlitera
transskribo, kaj en la alfabeto aŭ
ideograma skribo de la koncerna
lingvo. Eĉ pli mirinde kaj admirinde,
kiam iu citata lingvo havas pli ol unu
skribsistemon, aŭ antaŭe uzis alian
ortografion, la aŭtoro ankaŭ inkludas
tiujn alternativajn formojn. Do,
ekzemploj el la malaja estas presitaj
en latinlitera kaj en araba skriboj;
indoneziaj vortoj, kaj en la aktuala
ortografio, kaj en la frua .nederlanda’,
ĉe la keltaj lingvoj, gaelaj vortoj estas
presitaj latinlitere, kaj ankaŭ en la
irlanda alfabeto. Sed la plej granda
tipografia heroaĵo okazas ĉe la japanlingvaj ekzemploj, kiujn la kompilinto
reproduktas en hiragana, katagana,
ideograma kaj latina skriboj. De la
starpunkto de kaligrafia arto, la kompostado de iuj ,ekzotaj’ skriboj estas
klara kaj bela (ekzemple, la hebrea kaj
la ĉina); aliaj estas iom malpli
sukcesaj. La komposteraroj kiujn mi
rekonis1, estas malmultaj, kaj tute ne
malpliigas la valoron de la libro. Sed
la opinio de recenzanto, kiu scias neniujn ekstereŭropajn lingvojn (krom la
nociojn de universitata hebrea), ne
havas aŭtoritaton.
1. Ekzemple sur p.110, sub kapvorto
,ulemo’, ullamh devus esti oiiamh
(saĝulo), kaj estas gaela, ne skota.
Ullamh signifas .preta’. Tamen, eble ĉi
tio estas nura ĉikanaĵo de tipa
.fridpisulo’ (vidu la rimarkigojn de
Cherpillod en la antaŭparolo.)
Finfine, kiuj aĉetos ĉi tiun libron?
Sendube, tiaj nefakuloj, kiuj ofte
scivole demandas sin pri la etimo de
la misteraj kaj ofte romantikaj vortoj,
kiujn ni uzas, ne nur en Esperanto,
sed en preskaŭ ĉiuj modernaj lingvoj
parolataj de la homaro. Tiuj certe
trovos ĝin fascina konsulta libro. Plie,
espereble la legantoj restos konvinkitaj, ke ni vere estas unu interdependa homaro, kies komuna
heredaĵo estas pli grava ol niaj
diferencoj.