La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Mil ekzotaj vortoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Fascina konsulta libro

En 1986, André Cherpillod eldonis malgrandan leksikonon de la akada (asirobabilona) lingvo. En ĝi li citis, en la originala skribo, parencajn vortojn en la lingvoj plej najbaraj al la akada, ĉar, kiel li klarigis, li „volis montri ke per komputero oni povas tajpi ion ajn, kaj ne nur la 26 literojn de la usona alfabeto”. Li mem tajpis la tutan leksikonon per mikrokomputilo. Laŭ la kompilinto, „la kreado de la necesaj alfabetoj, punkton post punkto, estas iom longa, sed simpla, eĉ amuza laboro ...” Nun, per ĉi tiu nova, kaj pli ambicia vortaro, li plifortigas sian tezon pri la kompostkapableco de modernaj tekstprilaboraj programoj. Fakte, la libro donas la etimon, ne nur de mil vortoj, sed de 1250 — refoje kun abundaj ekzemploj kaj parencaj vortoj troveblaj en aliaj lingvoj. Kvankam la verko ne estas granda (nur proksimume 120 paĝoj), ĝi certe prezentas longan kaj penigan laboron. El la granda nombro da originalaj radikoj kaj komparaĵoj, la plimulto aperas, kaj en latinlitera transskribo, kaj en la alfabeto aŭ ideograma skribo de la koncerna lingvo. Eĉ pli mirinde kaj admirinde, kiam iu citata lingvo havas pli ol unu skribsistemon, aŭ antaŭe uzis alian ortografion, la aŭtoro ankaŭ inkludas tiujn alternativajn formojn. Do, ekzemploj el la malaja estas presitaj en latinlitera kaj en araba skriboj; indoneziaj vortoj, kaj en la aktuala ortografio, kaj en la frua .nederlanda’, ĉe la keltaj lingvoj, gaelaj vortoj estas presitaj latinlitere, kaj ankaŭ en la irlanda alfabeto. Sed la plej granda tipografia heroaĵo okazas ĉe la japanlingvaj ekzemploj, kiujn la kompilinto reproduktas en hiragana, katagana, ideograma kaj latina skriboj. De la starpunkto de kaligrafia arto, la kompostado de iuj ,ekzotaj’ skriboj estas klara kaj bela (ekzemple, la hebrea kaj la ĉina); aliaj estas iom malpli sukcesaj. La komposteraroj kiujn mi rekonis1, estas malmultaj, kaj tute ne malpliigas la valoron de la libro. Sed la opinio de recenzanto, kiu scias neniujn ekstereŭropajn lingvojn (krom la nociojn de universitata hebrea), ne havas aŭtoritaton. 1. Ekzemple sur p.110, sub kapvorto ,ulemo’, ullamh devus esti oiiamh (saĝulo), kaj estas gaela, ne skota. Ullamh signifas .preta’. Tamen, eble ĉi tio estas nura ĉikanaĵo de tipa .fridpisulo’ (vidu la rimarkigojn de Cherpillod en la antaŭparolo.) Finfine, kiuj aĉetos ĉi tiun libron? Sendube, tiaj nefakuloj, kiuj ofte scivole demandas sin pri la etimo de la misteraj kaj ofte romantikaj vortoj, kiujn ni uzas, ne nur en Esperanto, sed en preskaŭ ĉiuj modernaj lingvoj parolataj de la homaro. Tiuj certe trovos ĝin fascina konsulta libro. Plie, espereble la legantoj restos konvinkitaj, ke ni vere estas unu interdependa homaro, kies komuna heredaĵo estas pli grava ol niaj diferencoj.

Garbhan MacAoidh

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.