La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Maigret kaj la maljuna damo

  • Verkinto: Georges Simenon
  • Tradukinto: Daniel Luez
  • Originala lingvo: franca
  • Speco: romano
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €13.95
  • Priskribo: Komisaro Maigret en ĉi tiu romano forlasas Parizon kaj veturas al provinco por esplori la kazon de servistino Roza, kiu supozeble estis venenita anstataŭ la maljuna Valentena Besson. En la etoso de marborda feriado, la pariza policisto sukcesas iom post iom penetri en familiajn sekretojn kaj ... Sed legu mem la libron.
  • Specimeno:
    Sed eĉ dum ili proksimiĝis al la domo, aŭdiĝis neniu voĉo. Ĉiuj ĉambroj estis lumigitaj, ankaŭ tiuj de la unua etaĝo. Estis Teo Besson, tre kvieta, kiu malfermis la pordon, kaj la komisaro stupore rigardis lin.
    -- Kiu estas vundita?
    Liaj naztruoj tremetis. Li rekonis en la salono la odoron de malvarmiĝinta pulvo. Sur la tableto, kie ankoraŭ estis disaj kartoj, estis granda armea revolvero.
    Li pasis al la gastĉambro, kie li aŭdis iun moviĝi, preskaŭ faligis Valentenan, kies manoj estis plenaj de sangaj tolaĵoj kaj kiu rigardis lin kvazaŭ somnambulino.
    Sur la lito iam okupita de Arlet, kuŝis iu viro kun nuda torso. Li ankoraŭ surhavis sian pantalonon, siajn ŝuojn. La dorso de doktoro Jolly, klinita super li, kaŝis lian vizaĝon, sed la dika blua ŝtofo de la pantalono jam informis Maigret-on.
    -- Mortinta? -- li demandis.
    La doktoro ektremis, turnis sin, rerektiĝis kvazaŭ kun malpeziĝo.
    -- Mi faris, kion mi povis, -- li suspiris.
  • Paĝoj: 128
  • Larĝo: 140 mm
  • Alto: 200 mm
  • Eldonjaro: 2002
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Pli da kadavroj


2004
monato.be/2004/008023.html -

La unua tradukita romano de Maigret aperis en 1999. Nun sekvis dua de la samaj eldonejo kaj tradukinto. La antaŭa okazis tute en Parizo, kiel multaj el la rakontoj, ĉar tie, en la Quai des Orfèvres, Maigret kaj lia teamo havas sian oficejon. La plimulto de famaj fikciaj detektivoj estas memdungitaj privataj detektivoj – aŭ eĉ inspiritaj amatoroj. Maigret, male, estas ŝtat-oficisto. Sed por ĉi tiu aventuro, Maigret forlasas sian oficejon kaj siajn kutimajn helpantojn kaj vagas provincen al la norda normanda marbordo, ne tute malproksime de la samideane konata Bulonjo-ĉe-Maro.

Socia statuso kaj bonstateco estas centraj temoj. Ni havas familion, kiu el unu bonŝanca apoteka eltrovaĵo amasigis (kaj poste disipis) riĉecon. Vidvina damo el tiu novriĉa tavolo dungis servistinon el familio de fiŝistoj por prizorgi ŝin en maljunaĝo. La du fakte havis similan socian devenon, unu sukcesis forlasi ĝin, la alia ne. La aventuro komenciĝas, kiam mortas la servistino, ŝajne trinkinta de medikamento celita por la damo – sed kun aldonita arseniko. La intrigo komplikiĝas, ĉar la damo edziniĝis dufoje, kun infanoj el ambaŭ geedziĝoj – kaj diversaj malakordoj inter ili. Maigret ja ne estas tia kolektisto de fremdaj haroj en peltoj aŭ mezuristo de piedspuroj. Li per persista demandado kaj analizo de karaktero, de homaj rilatoj kaj motivigoj, faras siajn hipotezojn kaj konkludojn.

Superfluas diri, ke dua kadavro aldoniĝas. Kaj ke Simenon gvidas nin tra diversaj eblaj motivoj – ĵaluzo, venĝo, timo, volemo – neniu el kiu precize konvenas al la fina realo. Li krome ilustras kiel por krimo povas kunkulpi iu alia ol la fizika farinto. La meza parto de la libro konsistas ĉefe el dialogado – tre natura, ne multvorta – sed estas komplike sekvi kun preskaŭ tuta manko de indiko, kiu el la roluloj plenumas la eldirojn, eĉ tra tuta paĝo. Sed la romano restas paĝturniga, kaj la lastaj tridek pelas vin antaŭen kun admirinda rapideco ĝis neantaŭvidebla konkludo. Kaj tamen oni konfesas: „Nu, jes, tiu nedivenita murdo-motivo estas tute kongrua kun la karaktero fajne pentrita de la pekinto.” Kiu ŝatas la ĝenron, tiu certe aprezos ĉi tiun tradukon. Sed neniu admiros la bindaĵon, kiun mi ne povas priskribi alie, krom „malsufiĉe fortika”.

Stefan MacGill

Trafaj bildoj


angelfire.com/ok/stenjo/rec/maigretdamrec.html
Antaŭ kelkaj jaroj Sezonoj eldonis Maigret hezitas, kaj jen do la dua esperantigo de ĉi Pariza komisaro legata kaj ŝatata tra la mondo. Ankaŭ ĉi-foje oni elektis unu el liaj plej memorindaj kazoj. En Maigret kaj la maljuna damo li devas forlasi la ĉefurbajn stratojn por enketi pri murdo en Normandia banurbeto, murdo kiu ŝajne mistrafis sian celiton. Kiel ĉiam ĉe Simenon, la emfazo troviĝas ĉe la karaktero de la diversaj personoj, kiujn li prezentas tre lerte, per iliaj agoj kaj diroj, trankvile perceptataj de komisaro Maigret. Ni renkontas familion iam riĉan, kies anoj nun disiĝis ne nur geografie, sed ŝajne ankaŭ spirite, laŭ vivostilo kaj karakteroj. Ni trovas ankaŭ, kiel ofte ĉe ĉi tiu aŭtoro, trafajn bildojn pri la rilatoj inter homoj el malsamaj sociaj klasoj. Malestimo, suspektemo, eĉ malamo sperteblas el iliaj paroloj kaj kondutoj. Simenon ne multe rakontas aŭ klarigas al ni, li simple invitas nin sur la scenejon, en la policenketon, li lasas nin vidi, aŭdi, flari kaj gustumi. Lia maniero prezenti scenojn kaj eventojn estas ŝparema kaj efika, senbalasta. La homoj ŝajnas realaj, same kiel la medioj. Legante ĉi verkon, mi vere ekhavas imagon pri la dormema, iom ekstersezona turisma loko ĉe la maro. Mi vidas la vesperan lumon, aŭdas nebulsirenon kaj ondojn kontraŭ la bordo, flaras salan marodoron kaj eĉ gustumas kalvadoson kaj cidron de ĉi provinco. Eĉ la revaj memoroj de Maigret pri iamaj ferioj ŝajne penetras en miajn proprajn imagojn. Estas interese, ke Simenon verkis pri ĉi Normandia marbordo vivante ĉe la Pacifika bordo de Kalifornio.

En Maigret kaj la maljuna damo oni trovas grajneton da pli tradicia krimromano el la speco tipa de anglaj verkistoj ol kiom kutimas ĉe Simenon. La enketo ne antaŭeniras iom post iom, sed solviĝas iom abrupte ĉe la fino. Finĉapitre eĉ kolektiĝas la komisaro kaj liaj ĉefaj suspektatoj en salono, kvazaŭ ĉe A. Christie aŭ D. Sayers, por ke li malkaŝu al ili - kaj al ni - kion li deduktis.

Ankaŭ la lingvaĵo de Simenon estas efika kaj senbalasta. Mankas en ĝi longaj, komplikaj frazoj, mankas altliteratura vortostoko. Ĉi franca lingvaĵo plejparte sukcese transiĝis en fluan, elastan Esperanton per la laboro de Daniel Luez. Kaj la rakontaj partoj, kaj la ampleksaj dialogoj plej ofte legiĝas facile kaj senĝene. Tamen oni jen kaj jen rimarkas troan influon de la franca originalo. Foje temas pri la vortelekto: "Ĉu vi kredas, ke ŝi ĉiam estas minacata?" (p. 63, = plu, ankoraŭ, france toujours). Aŭ "ludis per dika ruĝa globo" (p. 74, = granda ruĝa pilko, france un gros ballon rouge). Ni trovas francan uzon de tiu (= ĉi tiu) kaj francan trouzadon de la (ekzemple sur paĝo 61 naŭfoje en tri linioj). Alifoje temas pri frazkonstruo: "Sed mi nenion faris, mi!" (p. 122) laŭvorte sekvas la francan duobligon de je - moi, dum en Esperanto oni normale emfazas alimaniere. Ĝuste la uzo de francaj lingvaj rimedoj en Esperanta formo kelkfoje iom ĝenas. La francan distingon de vous - tu Luez tradukas per vi - ci, kvankam li postparole konfesas, ke tio ne normalas inter Esperanto-parolantoj. Oni demandas sin, ĉu li tradukante el la germana lingvo enkondukus ankaŭ pluralan ci por traduki ihr!

Necesas tamen substreki, ke preskaŭ ĉiu frazo de ĉi verko tamen flue kaj glate legiĝas kaj bone transdonas al ni la etoson de la originalo. Legante ĝin ni ĝuas ekscitan distraĵon kaj samtempe ricevas trafajn bildojn pri homaj karakteroj, interrilatoj kaj kondutoj.

Sten Johansson

Ferii kun Maigret


2003, №6 (104)
esperanto-ondo.ru/R-megre2.htm

La centa reveno de la naskiĝtago de Georges Simenon montris, ke ne plu endas polemiki kontraŭ tiel nomata nesufiĉa aŭ eble tute mankanta literatura kvalito en la verkoj de tiu senkompareble diligenta verkisto. Iam recenzistoj tro forte “skurĝis” lin kaj finfine Simenon eĉ rezignis pri verkado. Sendube li povis vivteni sin el la tantiemoj de sia plurcentavoluma verkado.

Jes ja, Simenon verkis krimnovelojn, sed liaj “duraj romanoj” apenaŭ estas konataj, nek aliaj “seriozaj” verkoj. Mi esperas, ke mi iam povos legi ankaŭ tiujn siaspece elstarajn verkojn en la internacia lingvo.

La plej konata kreaĵo de Simenon estas komisaro Maigret. Ni nun havas la plezuron refoje konatiĝi kun li, veturi kune al la marbordo. Tie okazis — neniel surprizo — murdo. La maljuna damo de la titolo suspektas, ke la murdisto misis kaj origine celis ŝin. Maigret nur tre malofte forlasas Parizon, tro bone li konas tiun medion. Sed ankaŭ en Normandio helpis la neniam fiaskinta intuicio, kiu helpas ankaŭ ĉi-foje malkovri ĉiujn vualitajn sekretojn. Maigret ne havas superan erudicion, nek “grizajn ĉelojn”, sed li povas meti sin en la lokon de la krimulo. Maigret ja venis el tre modestaj kondiĉoj, kion ni lernis en la Memoraĵoj de Maigret (de 1960 — ankoraŭ ne en Esperanto). Eble pro tio Maigret ja simpatias kun la krimfarinto.

Simenon havas la kapablon bildigi per kelkaj malmultaj vortoj tutan vilaĝon. Legu mem:

Oni indikis al li, malproksime de la kajo, vagonojn sen lokomotivo, malnovmodelajn vagonojn je kies verdo oni jam ne kutimis, kun, malantaŭ la vitroj, kelkaj senmovaj vojaĝantoj, kiuj ŝajne atendis ekde la antaŭa tago. Ne aspektis serioze. Tio similis al ludilo, al infana desegnaĵo.

Unu familio — parizanoj, kompreneble! — kuris anhelante, Dio scias kial, transpaŝis la relojn, pelis sin al la senlokomotiva trajno, kaj la tri infanoj portis retojn por salikokoj.

Tiu fragmento montras ankaŭ mian precipan kritikon de la traduko. Daniel Luez modelas siajn esperantajn frazojn foje tro fidele al la franca sintakso. Por mi tiuj frazoj aspektas balbute.

Luez enkondukas aliajn trukojn por redoni adekvate la francan ĉiutagan lingvon. Meti artikolon antaŭ la nomo de personoj , kion francoj “ĉefe en la kamparo” faras, aspektas ne tro ĝena, sed mi dubas, ĉu vere necesis revigligi “ci”, kies uzado laŭ Luez en tradukoj el la franca “povas esti tre grava”. Mi tamen ne komprenas, kial tiom urĝas la ci-ado en tiu romano.

Estas kelkaj kuriozaj formoj. Mi ne scias, kio estas speciale “rompeblaj mebloj” (pĝ. 15). Kaj ĉu vere estas tio notenda: “La biero ne bongustis, kaj Maigret konservis ĝin en la stomako dum noktoparto”.

Esperantistoj povas debati senĉese kaj senrezulte pri la esperantigo de nomoj. Ĝenerale Luez tradukis nur kelkajn nomojn, kio estas tre saĝa maniero. Sed ne plaĉis al mi, ke jen li skribas Rouen (ekz-e p. 25) kaj jen Rueno (ekz-e pĝ. 50) — supozeble estas la sama loko. — La proksimuma prononco de kelkaj gravaj nomoj troviĝas en apendica listo.

Recenzanto ja devas fari tiajn rimarkojn por pruvi, ke li vere legis la librojn kaj ne nur kopias kelkajn ĝeneralaĵojn de interreto.

Simenon ne skribis la grandan epokfaran romanon, ĉar li verkis tro haste. Majstroverkaj romanoj neniu povas elŝuti dum nur kelkaj semajnoj. André Gide iam ricevis la demandon: “Kion oni devas legi de Simenon?” kaj li respondis: “Ĉion”. Saĝa respondo, ĉar preskaŭ ĉiuj romanoj de Simenon ŝajne havas la samajn kvalitojn.

Kiel Augustinus Aurelius mi ŝatus diri “prenu kaj legu” — vi havos agrablan restadon kun komisaro Maigret en Normandio.

Wolfgang Kirschstein (Danlando)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.