La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Muzika leksikono

  • Verkinto: André Cherpillod
  • Speco: faka terminaro, lernilo/vortaro/informilo, muziko
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €4.50
  • Eldonjaro: 2013
  • Formo: libro glubindita
  • Priskribo: Muzika leksikono estas 60-paĝa verketo kun multe da enhavo. Ekzemple en la unua paĝo vi trovos la jenajn terminojn kun iliaj klarigo: A (|La sesa sono de la C-maĵora gamo), aĉakaturo, adaĝo, agordi, agordoforko, agordotubo, akompani, akordo, akordiono, akustiko, akuta, aldo, aldhobojo ... Por ĉiuj tiuj terminoj la libro kompreneble donas ampleksan klarigon kaj krome mallongan etimologian klarigon, ekzemple ke 'aĉakaturo' venas de la itala acciaccatura kaj ke tio estas ornamaĵo speciala por la klavarinstrumentoj. Do, por muzikŝatantoj aŭ personoj, kiuj regule verkas aŭ recenzas pri muziko tre taŭga helpilo.
  • Paĝoj: 60
  • Larĝo: 150 mm
  • Alto: 210 mm
  • Pezo: 89 g
  • ISBN: 978-2-36620-005-8
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Terminologia ĥaoso en alfabeta ordo


majo 2020

André Cherpillod estas konata en la Esperanto-movado kiel aŭtoro de multaj verkoj – tiom multaj, ke en Vikipedio ni trovos nur “elekton” de ili; tiom multaj, ke la ĉi-recenzata lib­ro mencias nur la “ĉefajn”; finfine ti­om multaj, ke la Katalogo de UEA bezo­nas naŭ paĝojn por montri ĉiujn rezul­tojn – temas ja pri 133 titoloj (inter ili an­kaŭ kelkaj memtradukoj). La plej­multo de la verkoj estas broŝurformaj libretoj pri diversaj temoj; kvankam Cherpillod laŭprofesie estis instruisto pri natursciencoj, li verkas plej ofte pri la lingvistikaj aspektoj de Esperanto, pri la etimologio, la lingva situacio en Francio, sed ankaŭ pri ĉirkaŭreligiaj temoj kaj finfine pri muziko. Al tiu las­ta kategorio apartenas lia Muzika lek­sikono, eldonita de li mem en 2013.

Por bone kompreni kio estas la libreto, necesas legi la mallongan en­kon­dukon. En ĝi la aŭtoro klare kon­statas kio estas la libro kaj kio ĝi ne es­tas – ĝi “ne celas havi, kaj certe ne ha­vas, universitatan nivelon (…) Mia celo estas esence doni muzikan terminaron. Do oni ne atendu kompletan klarigon por ĉiu termino”. Krome, Cherpillod prave rimarkas la mizeran staton de la muzika fakliteraturo en Esperanto: “Eble, profesiuloj povus fari pli bone, ol mi. Sed ne faras”. Tial efektive oni de­vas aprezi tiun ĉi laboron, eĉ se el la vidpunkto de fakulo ĝi ne estas per­fekta.

La verko enhavas la leksikonon mem, t.e. 522 kapvortojn, foje kun de­rivaĵoj, kaj vortareton francan-Espe­rantan, kiu tamen estas nura vor­to­lis­to, sen pliaj difinoj. Preskaŭ ĉiu ero de la ĉefa parto havas indikon pri la eti­mo kaj pri la fonto de la termino. El la indikitaj fontoj distingiĝas kelkaj kategorioj: ĝenerallingvaj aŭtoritatoj (Za­menhofaj vortoj, la Fundamento, Ofi­cialaj Aldonoj), unulingvaj vortaroj (PIV, Bildvortaro), dulingvaj vortaroj, kaj iom aparte: Muzika terminaro de M.C. Butler kaj F. Merrick kaj Vi­ki­pedio. Paradokse, eble ĝuste Vikipedio estas la plej bona fonto el ĉiuj mencii­taj, ĉar ĝi prezentas aŭtentan uzon de la terminoj, kaj ne nuran teorian aron de difinoj. Mi riskus la konstaton ke nuntempe Vikipedio enhavas la plej gran­dan korpuson de fakaj tekstoj en Esperanto pri muziko – eĉ se ĝi laŭ­nature estas heterogena kaj ne ĉiam fidinda laŭ lingvonivelo.

La plej granda problemo de la lek­sikono estas certe la foje dubinda taŭgeco de la difinoj; ili ofte estas tro larĝaj aŭ tro mallarĝaj. Ekzemple, unu el la unuaj terminoj en la leksikono estas “adaĝo”, difinita kiel “muzikaĵo, ki­es movo estas malrapida (50-60 tak­toj/mn[tiel!]).” – la difino estas donita laŭ PIV, kun kelkaj bedaŭrindaj ŝan­ĝoj (“peco” ŝanĝita al “muzikaĵo”, “ritmo” al “movo”, aldonita informo pri kvanto de taktoj en unu minuto, kvankam tia esprimo kontraŭdiras la difinon de “takto”), sed bedaŭrinde mankas la plej baza signifo de adaĝo, t.e. tipo de tem­po (el la itala Adagio). En ĝenerala vortaro tia distingo ne estas bezonata, sed en muzika terminaro ĝi ja estus utila.

La difinoj de kelkaj terminoj es­tas misaj aŭ eĉ tute malĝustaj. Ek­zem­plu ĉi tie la vorto “lido”, difinita de Cherpillod kiel “mallonga voĉa mu­zikaĵo por sola kantisto, kun pia­na aŭ orkestra akompanado” (efek­ti­ve, ĉi tio devus esti la difino de “kan­to”). Eĉ pli strange, la indikita fon­to de la termi­no estas PIV, kiu dif­inas ĝin jene: “Ger­mana popola liri­kaĵo aŭ kanzono”. En tiu ĉi kazo la aŭtoro memstare ŝanĝis la signifon de la termino kaj laŭ mi tio ne estis bona decido. Eĉ pli malbone, al la difino aldoniĝis ekzemplo, laŭ kies interpreto “lidojn” verkis F. Schubert, R. Wagner, H. Wolf kaj aliaj germanaj (nov)romantikismaj komponistoj – kio estas klare kontraŭa al la PIV-a signifo, eble eĉ simple misgvida.

En kelkaj kazoj difino prenita de iu ĝenerala vortaro estas ĝusta en la ĝenerala lingvaĵo, sed por la fakaj celoj ĝi estas iom manka. Ekzemple la di­fi­no de “harmonio”, devenanta rek­te el PIV, diras ke temas pri io “agrab­la por la orelo”. Klare, tio ne ĉiam apli­kiĝas, tiom pli ke la esprimo “ag­rabla” estas tro subjektiva por difi­ni tiel gravan fenomenon de la muziko kiel harmonio. Tamen, por havi tiajn diskutojn es­tas bone disponi iun ajn terminaran ba­zon kaj Muzika leksikono bone provizas nin per ĝi.

Kaj eble ĝuste tiel oni devus ri­gardi tiun verkon de Cherpillod ki­el grandegan laboron por kolekti mu­zikajn terminojn aperantajn en unu- kaj du-lingvaj vortaroj, kaj en pri­muzikaj tekstoj. Tiun laboron oni nepre devas aprezi, ĉar tia terminaro po­­vas brile servi kiel la elirpunkto por terminologiaj diskutoj kaj, finfine, por la espereble ekfloronta muzika fakli­teraturo en Esperanto.

Tobiasz Kubisiowski

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.