|
Muzika leksikono
|
|
Terminologia ĥaoso en alfabeta ordo | majo 2020 |
André Cherpillod estas konata en la Esperanto-movado kiel aŭtoro de multaj verkoj – tiom multaj, ke en Vikipedio ni trovos nur “elekton” de ili; tiom multaj, ke la ĉi-recenzata libro mencias nur la “ĉefajn”; finfine tiom multaj, ke la Katalogo de UEA bezonas naŭ paĝojn por montri ĉiujn rezultojn – temas ja pri 133 titoloj (inter ili ankaŭ kelkaj memtradukoj). La plejmulto de la verkoj estas broŝurformaj libretoj pri diversaj temoj; kvankam Cherpillod laŭprofesie estis instruisto pri natursciencoj, li verkas plej ofte pri la lingvistikaj aspektoj de Esperanto, pri la etimologio, la lingva situacio en Francio, sed ankaŭ pri ĉirkaŭreligiaj temoj kaj finfine pri muziko. Al tiu lasta kategorio apartenas lia Muzika leksikono, eldonita de li mem en 2013.
Por bone kompreni kio estas la libreto, necesas legi la mallongan enkondukon. En ĝi la aŭtoro klare konstatas kio estas la libro kaj kio ĝi ne estas – ĝi “ne celas havi, kaj certe ne havas, universitatan nivelon (…) Mia celo estas esence doni muzikan terminaron. Do oni ne atendu kompletan klarigon por ĉiu termino”. Krome, Cherpillod prave rimarkas la mizeran staton de la muzika fakliteraturo en Esperanto: “Eble, profesiuloj povus fari pli bone, ol mi. Sed ne faras”. Tial efektive oni devas aprezi tiun ĉi laboron, eĉ se el la vidpunkto de fakulo ĝi ne estas perfekta.
La verko enhavas la leksikonon mem, t.e. 522 kapvortojn, foje kun derivaĵoj, kaj vortareton francan-Esperantan, kiu tamen estas nura vortolisto, sen pliaj difinoj. Preskaŭ ĉiu ero de la ĉefa parto havas indikon pri la etimo kaj pri la fonto de la termino. El la indikitaj fontoj distingiĝas kelkaj kategorioj: ĝenerallingvaj aŭtoritatoj (Zamenhofaj vortoj, la Fundamento, Oficialaj Aldonoj), unulingvaj vortaroj (PIV, Bildvortaro), dulingvaj vortaroj, kaj iom aparte: Muzika terminaro de M.C. Butler kaj F. Merrick kaj Vikipedio. Paradokse, eble ĝuste Vikipedio estas la plej bona fonto el ĉiuj menciitaj, ĉar ĝi prezentas aŭtentan uzon de la terminoj, kaj ne nuran teorian aron de difinoj. Mi riskus la konstaton ke nuntempe Vikipedio enhavas la plej grandan korpuson de fakaj tekstoj en Esperanto pri muziko – eĉ se ĝi laŭnature estas heterogena kaj ne ĉiam fidinda laŭ lingvonivelo.
La plej granda problemo de la leksikono estas certe la foje dubinda taŭgeco de la difinoj; ili ofte estas tro larĝaj aŭ tro mallarĝaj. Ekzemple, unu el la unuaj terminoj en la leksikono estas “adaĝo”, difinita kiel “muzikaĵo, kies movo estas malrapida (50-60 taktoj/mn[tiel!]).” – la difino estas donita laŭ PIV, kun kelkaj bedaŭrindaj ŝanĝoj (“peco” ŝanĝita al “muzikaĵo”, “ritmo” al “movo”, aldonita informo pri kvanto de taktoj en unu minuto, kvankam tia esprimo kontraŭdiras la difinon de “takto”), sed bedaŭrinde mankas la plej baza signifo de adaĝo, t.e. tipo de tempo (el la itala Adagio). En ĝenerala vortaro tia distingo ne estas bezonata, sed en muzika terminaro ĝi ja estus utila.
La difinoj de kelkaj terminoj estas misaj aŭ eĉ tute malĝustaj. Ekzemplu ĉi tie la vorto “lido”, difinita de Cherpillod kiel “mallonga voĉa muzikaĵo por sola kantisto, kun piana aŭ orkestra akompanado” (efektive, ĉi tio devus esti la difino de “kanto”). Eĉ pli strange, la indikita fonto de la termino estas PIV, kiu difinas ĝin jene: “Germana popola lirikaĵo aŭ kanzono”. En tiu ĉi kazo la aŭtoro memstare ŝanĝis la signifon de la termino kaj laŭ mi tio ne estis bona decido. Eĉ pli malbone, al la difino aldoniĝis ekzemplo, laŭ kies interpreto “lidojn” verkis F. Schubert, R. Wagner, H. Wolf kaj aliaj germanaj (nov)romantikismaj komponistoj – kio estas klare kontraŭa al la PIV-a signifo, eble eĉ simple misgvida.
En kelkaj kazoj difino prenita de iu ĝenerala vortaro estas ĝusta en la ĝenerala lingvaĵo, sed por la fakaj celoj ĝi estas iom manka. Ekzemple la difino de “harmonio”, devenanta rekte el PIV, diras ke temas pri io “agrabla por la orelo”. Klare, tio ne ĉiam aplikiĝas, tiom pli ke la esprimo “agrabla” estas tro subjektiva por difini tiel gravan fenomenon de la muziko kiel harmonio. Tamen, por havi tiajn diskutojn estas bone disponi iun ajn terminaran bazon kaj Muzika leksikono bone provizas nin per ĝi.
Kaj eble ĝuste tiel oni devus rigardi tiun verkon de Cherpillod kiel grandegan laboron por kolekti muzikajn terminojn aperantajn en unu- kaj du-lingvaj vortaroj, kaj en primuzikaj tekstoj. Tiun laboron oni nepre devas aprezi, ĉar tia terminaro povas brile servi kiel la elirpunkto por terminologiaj diskutoj kaj, finfine, por la espereble ekfloronta muzika fakliteraturo en Esperanto.