|
Odoj & aliaj poemoj
|
|
Nuntempo en antikva vesto | 2012/02, p. 24 |
Se la nomo „odo” povas, diverstempe, diverslingve, diverskulture, diversaŭtore signifi versaĵon ne alimaniere karakterizitan, sub tiu nomo Gerrit Berveling trenas nin al tute klasika formo, tiu plejofte uzata de Horacio: kvarversaj strofoj el du sammetrikaj versoj, konsistantaj el du jamboj, poste anapesto, poste ankoraŭ jambo; la tria verso konsistas el kvar jamboj plus lasta mallonga silabo, kaj la lasta verso el du daktiloj kaj du spondeoj. Leganto, kiu jam je ĉi tiuj unuaj recenzaj linioj sentas sin ekster sia medio pro troa klasikeco, kaj por kiu la nomoj de la piedoj (mezuroj de la antikvaj versoj) aspektas nekonataj, tamen same povas sin lasi al la melodio de la ritmo: la verko de Berveling estas konceptita por amantoj de tiu mirinda fluktuo de sonoj kaj de akcentoj, de tiu muziko kiu, populara en la helena kaj latina tempoj, tamen ankoraŭ nun havas, kaj ja prave, siajn amantojn.
Rimojn ĉe Berveling la leganto ne trovos (rimo en la latinaj versoj aperas nur dum la mezepoko), sed iaspecan anstataŭon prezentas la vira finiĝo de la unuaj du versoj: „amik' – asert'”, „subtenis li – regopov'”, „primitive ke – provizas per”, tiel ke la voĉo, la impeto, la atendo de la versofino havas saman kontentigan plenumiĝon. Kiu renkontis Horacion en siaj knabaj studoj, tuj revokos al sia menso ties odon pri monto Soracte [sorakte] apud Romo, blanka pro la neĝo, kaj la frostiĝintaj riveroj ...
Vere originala estas la vesto per ĉi tiu klasika ritmo de tute nuntempaj konsideroj: la Bush-a agreso al Irako, la ekzekuto de Sadam, la hipokriteco de UN, la mensogoj de la usonaj politikistoj kaj generaloj, la esperoj pri moraliĝo lanĉitaj de Barack Obama (lasta odo datumas je 2009; ĉu la esperoj realiĝis? ...), la rajtoj de samseksemuloj. Legi Horaci-stilan kritikon de la nuntempaj fiaĵoj iel mildigas la konsideron pri tio, kiom ili estas fiaj.
La dua duono de la libreto estas pli tradicia teme, sed pli nuntempa ritme; iamaniere regas pesimismo: „la vivo neniam promesis / esti honesta”. Dio(j) menciiĝas plurfoje en la poemoj, sed fakte sen eblo influi la homan vivon; amo ne estas elekto, sed devigo, kaj ĉiuokaze mallonga. En la libera metriko kaj en la tipografia versaranĝo spureblas inspiro el Auld.
Ne subtaskindaj estas la librofinaj paĝoj, kie la aŭtoro mallonge rakontas pri sia pasio al la klasikaj literaturoj kaj la sanktaj skriboj de la jud-kristana tradicio kaj iel komprenigas sian edukiĝon al poezio.
Impona estas la bibliografio: pluraj dekoj da verkoj, inter dikaj volumoj kaj malmultpaĝaj (sed densenhavaj) kajeretoj estas la produktaĵo de Berveling, sendube la pleja tradukinto el la klasikaj lingvoj, longe superinte la produktojn de Kalocsay kaj de Waringhien. Lukiano, Seneko, Cicerono, Katulo, Marcialo kaj multaj aliaj klasikuloj estis peritaj de li al la esperantlingvanoj. Ankaŭ lia originala produktado, kaj poezia kaj proza, estas nek malgranda nek malgrava: kiel pastoro de la remonstranta eklezio kaj mezlerneja instruisto pri la latina kaj la helena, li verke serpentumas inter la Duakanonaj Libroj kaj eseo pri kristanismo kaj aliaj religioj.
Espereble la legado de ĉi tiu libreto instigos al legado ankaŭ de aliaj verkoj de Gerrit Berveling, el kiuj, laŭ mi, la plej bela restas poemaro Tri 'stas tro.
Poeto vaste tolerema | 17 |
Nuntempo en klasikstila vesto | januaro 2020 |
Ja kiu scios, kio okazis en
Irako, kiukaŭze Kuvajton ĝi
invadis? Ĉu por venĝi ŝtelon
kaŝe subteran de naft-provizo?
Ĉu nur potencavido, orgojlo aŭ
parenca strebo puŝis Hitlere eĉ
invadi kaj ekmurdi? Kiu
povas deĉifri la fundajn pensojn?
(“Odo pri la Tria Mondmilito”)
Kion celis diri la aŭtoro per “Etiko por virinoj”? Ankaŭ en aliaj “odoj”, se ne kontraŭmilitaj, liaj pensoj ne pli klaras. “Barack Hussein Obama” enhavas enormajn laŭdojn, eĉ komparon kun romia imperiestro. Nu, ne sola Berveling tiam ekzaltiĝis pri li, esperis brilan futuron pri, i.a., “reformo de Uson’ moralen” – kaj poste amare seniluziiĝis (Vidu ekzemple mian recenzon pri Kvodlibeto en n-ro 1326, p. 161).
Malnovaj vestoj kaj armiloj neoportunas kaj strange aspektas nuntempe, same malnovstilaj poemoj pri nuno. Do pli bone impresas la “aliaj poemoj”, ne havantaj striktajn limigojn. “Neniam promesis esti honesta” – vere pensigas. Kun “Se iu vin provas konvinki” neniam konsentos homo spertinta veran amon – sed vera amo tiom raras!.. Bonegas la esprimo: “la dio mis-teras” kaj pliaj vortludoj en “Frua Patristiko”...
La plej sukcesa ĉi-libre miaopinie estas “La muŝa mondmilito” – kantoteksto verkita por “Kajto”. Poemon kun precize sama ideo antaŭ pli ol jarcento verkis la armena poeto Ovanes Tumanjan, mi legis ĝin en rusa traduko de Samuil Marŝak – sed ĉu aliaj literaturoj havas similan?