|
|
|
FEL, ĉiam io nova! |
|
|
|
|
Originala Esperanta bildvortaro
- Verkinto: Sylla Chaves
- Speco: lernilo/vortaro/informilo
- Haveblo: Elĉerpita
- Prezo: ±€15.00
- Eldonjaro: 1993
- Formo: libro kudre bindita
- Priskribo: Tre praktika kaj bela bildvortaro pri Esperanto, relative
malmultekosta. Tri mil bildigitaj vortoj, elektitaj kaj ordigitaj por maksimume internacia utileco.
- Paĝoj: 170
- Larĝo: 148 mm
- Alto: 210 mm
- Pezo: 190 g
- Notoj: Ilustrita
- Recenzo:
- Novspeca bildvortaro: Sylla Chaves entreprenis gigantan
laboron — kaj la rezulto estas impona. Lia bildvortaro traktas la ĉiutagaĵojn sur 92 bildpaĝoj kun klaraj,
plaĉaj desegnaĵoj; en du vortolistoj
(alfabeta kaj laŭtema) reaperas ia
preskaŭ 3000 bildigitaj vortoj. Apartan atenton meritas ia fakto, ke ia iibro ne estas kopio de nacilingva versio, sed sidas meze en Esperantujo:
ĝi kontentigas ia apartajn bezonojn
de esperantistoj. Spite al ĉi ĉio tamen
ne temas pri dika volumo, sed toierebla amplekso. Espereble la aŭtoro
povos realigi sian pianon, eldoni ankaŭ nacilingvajn versiojn. (Stefan Maul - Monato)
- Instruistoj atentu!: Trafis niajn manojn antaŭnelonge
komputile farita provekzemplero de
baldaŭ aperonta originala esperanta bildvortaro (OEB) de Sylla Chaves, Brazilo. Ekvido anoncas ĝin ordinara, ekstudo montras ĝin vere originala. ĉi tiu ne estas nur bildvortaro: ĝi
estas krome ilustrita gramatiko. Eĉ se
la nomo Sylla Chaves ne estus jam
konata kaj respektata en la edukkampo esperantista, trafoliumanto de
la provekzemplero tuj agnoskus la
kompilinton sperta-lerta pedagogo.
Instruista recenzanto elspiras: „Brila!"
(Audrey Childs-Mee - Monato)
- Pritakso: Aldoni mian pritakson
|
|