Hjalmar Söderberg (1869-1941) estis tre sukcesa verkisto
sveda. Du aliaj verkoj liaj jam aperis en Esperanto, La
Kiso (noveloj, en 1995) kaj Doktoro Glas
(romano, en 1998). La ĉi-libraj rakontoj, kiuj datumas
inter 1897-1907, estas tre bone tradukitaj kaj legiĝas
relative glate. Preskaŭ senescepte ili estas tre pesimismaj
vinjetoj pri viveventoj. Iom deprima legaĵo, se oni legas
ilin unu tuj post alia, kaj mi rekomendas ke oni ne faru
tion. Porciumu ilin, legante ilin dum eble unu aŭ du
semajnoj, por ke la ĵuslegita ne tro influu la nunlegatan.
Malsimile al la samtempe esperante eldonita dramo de
Strindberg (Sonĝodramo), ĉi tiuj rakontoj estas
klarsignifaj. Eble pro tio, ili lasis en mia memoro malpli
da impreso. Eble unu ĝenerala impreso plej fortas: ke la
ĉefrolanto en la plejparto de la noveloj (sennoma „Mi”)
estas tre facile delogebla, kaj ne tre kapablas plenumi
siajn celojn kaj planojn pro tio.
Grandparte oni sentas, en la noveloj, ke la mondo kaj la
vivo havas propran aŭtonoman karakteron kiu plenumiĝas sen
onia aktiva partopreno, eĉ malgraŭ tia aktiva partopreno,
eĉ spite al tiu aktiva partopreno.