La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La pelto
kaj dek kvar aliaj noveloj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Facile delogebla

Hjalmar Söderberg (1869-1941) estis tre sukcesa verkisto sveda. Du aliaj verkoj liaj jam aperis en Esperanto, La Kiso (noveloj, en 1995) kaj Doktoro Glas (romano, en 1998). La ĉi-libraj rakontoj, kiuj datumas inter 1897-1907, estas tre bone tradukitaj kaj legiĝas relative glate. Preskaŭ senescepte ili estas tre pesimismaj vinjetoj pri viveventoj. Iom deprima legaĵo, se oni legas ilin unu tuj post alia, kaj mi rekomendas ke oni ne faru tion. Porciumu ilin, legante ilin dum eble unu aŭ du semajnoj, por ke la ĵuslegita ne tro influu la nunlegatan.

Malsimile al la samtempe esperante eldonita dramo de Strindberg (Sonĝodramo), ĉi tiuj rakontoj estas klarsignifaj. Eble pro tio, ili lasis en mia memoro malpli da impreso. Eble unu ĝenerala impreso plej fortas: ke la ĉefrolanto en la plejparto de la noveloj (sennoma „Mi”) estas tre facile delogebla, kaj ne tre kapablas plenumi siajn celojn kaj planojn pro tio.

Grandparte oni sentas, en la noveloj, ke la mondo kaj la vivo havas propran aŭtonoman karakteron kiu plenumiĝas sen onia aktiva partopreno, eĉ malgraŭ tia aktiva partopreno, eĉ spite al tiu aktiva partopreno.

Don Broadribb

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.