La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Prof. Reinhard Selten ­
Nobelpremiito por ekonomio 1994
intervjuata de Rainer Kurz

  • Verkinto: D-ro Rainer Kurz
  • Kontribuinto: parolisto: Thomas Bormann
  • Speco: Esperantaĵoj, vidbendo
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €17.25
  • Eldonjaro: 2003
  • Formo: vidbendo
  • Priskribo: Intervjuo de Prof. Reinhard Selten, Nobelpremiito por ekonomio 1994 kaj fama esperantisto. Rainer Kurz demandas Prof. Selten pri liaj fakaj kontribuoj, la Nobelpremio, lia kariero kaj ankaŭ liaj privataj interesoj, speciale (dum 40% de la intervjua tempo) liaj Esperanto-aktivadoj. Tial la intervjuo ankaŭ bone taŭgas kiel varbilo por ne-Esperantistoj.
    Sur la kampo de ekonomio la universitato de Bonn estas inter la gvidaj altlernejoj en Germanio. Ĉirkaŭ 1900 el inter la entute 37000 studentoj studas ĉe la fakultato de ekonomiaj sciencoj. La bonan reputacion tiu fakultato akiris danke al siaj ekonomiaj sciencistoj kiel Krelle, Hildenbrand kaj certe ankaŭ Reinhard Selten.
    Ĉi-tie Profesoro Selten kreis kaj plukonstruis la laboratorion de eksperimenta ekonomiko. Daŭre li estas ties aktiva kaj inovativa direktoro. Volontuloj ĉi-tie partoprenas decidludojn ĉe la komputilo. Ju pli sukcesaj la partoprenantoj, des pli da mono ili povas gajni. Per tiu maniero la laboratorio de eksperimenta ekonomiko plibonigas nian komprenon de la individua ago en ekonomiaj situacioj. Profesoro Selten estas nobelpremiito por ekonomio, la unua kaj ĝis nun la sola en Germanio.
    Li ricevis la premion en 1994 kune kun la usonanoj John Harsanyi kaj John Nash. La nobelkomitato tiel honorigis la pionirajn esplorojn sur la kampo de la ludo-teorio de Reinhard Selten.
    Ni vizitis profesoron Selten en lia domo en Königswinter ĉe Bonn por paroli pri liaj fakaj kontribuoj, pri la Nobelpremio, pri lia kariero kaj ankaŭ pri liaj privataj interesoj precipe liaj Esperanto-aktivadoj.
    Enhavo:
    Enkonduko
    Demandoj:
    - Kio estas ludteorio?
    - Kontribuoj de Selten al ludteorio
    - Nobelpremio
    - Kariero-evoluado
    - Esperanto: Kio estas tio?
    - Estonteco de Esperanto
    - Esperanto: Kion faras Prof. Selten per ĝi kaj kial ?
    - Aliaj privataj interesoj
    - Estontaj planoj / projektoj
    - Dankesprimo
  • Daŭro: 56 min
  • Notoj: Teknika aspekto: Vidbendo en formato VHS (PAL), kolora, studiokvalita.
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.