|
|
|
FEL, ĉiam io nova! |
|
|
|
|
Prof. Reinhard Selten Nobelpremiito por ekonomio 1994 intervjuata de Rainer Kurz
- Author: D-ro Rainer Kurz
- Collaborator: parolisto: Thomas Bormann
- Kind: Esperanto gadget, video
- Availability: In stock
- Price: €17.25
- Year of publication: 2003
- Format: vidbendo
- Description: Intervjuo de Prof. Reinhard Selten, Nobelpremiito por ekonomio 1994 kaj fama esperantisto. Rainer Kurz demandas Prof. Selten pri liaj fakaj kontribuoj, la Nobelpremio, lia kariero kaj ankaŭ liaj privataj interesoj, speciale (dum 40% de la intervjua tempo) liaj Esperanto-aktivadoj. Tial la intervjuo ankaŭ bone taŭgas kiel varbilo por ne-Esperantistoj.
Sur la kampo de ekonomio la universitato de Bonn estas inter la gvidaj altlernejoj en Germanio. Ĉirkaŭ 1900 el inter la entute 37000 studentoj
studas ĉe la fakultato de ekonomiaj sciencoj. La bonan reputacion tiu
fakultato akiris danke al siaj ekonomiaj sciencistoj kiel Krelle,
Hildenbrand kaj certe ankaŭ Reinhard Selten.
Ĉi-tie Profesoro Selten kreis kaj plukonstruis la laboratorion de
eksperimenta ekonomiko. Daŭre li estas ties aktiva kaj inovativa direktoro.
Volontuloj ĉi-tie partoprenas decidludojn ĉe la komputilo. Ju pli sukcesaj
la partoprenantoj, des pli da mono ili povas gajni. Per tiu maniero la
laboratorio de eksperimenta ekonomiko plibonigas nian komprenon de la
individua ago en ekonomiaj situacioj. Profesoro Selten estas nobelpremiito
por ekonomio, la unua kaj ĝis nun la sola en Germanio.
Li ricevis la premion en 1994 kune kun la usonanoj John Harsanyi kaj John
Nash. La nobelkomitato tiel honorigis la pionirajn esplorojn sur la kampo de
la ludo-teorio de Reinhard Selten.
Ni vizitis profesoron Selten en lia domo en Königswinter ĉe Bonn por paroli
pri liaj fakaj kontribuoj, pri la Nobelpremio, pri lia kariero kaj ankaŭ pri
liaj privataj interesoj precipe liaj Esperanto-aktivadoj. Enhavo:
Enkonduko
Demandoj:
- Kio estas ludteorio?
- Kontribuoj de Selten al ludteorio
- Nobelpremio
- Kariero-evoluado
- Esperanto: Kio estas tio?
- Estonteco de Esperanto
- Esperanto: Kion faras Prof. Selten per ĝi kaj kial ?
- Aliaj privataj interesoj
- Estontaj planoj / projektoj
- Dankesprimo - Runtime: 56 min
- Notes: Teknika aspekto: Vidbendo en formato VHS (PAL), kolora, studiokvalita.
- Rating: Add my rating
|
|