Lorjak montriĝas majstro de la leĝera romanarto. La sukceso
de tia serioze senpretenda fikciaĵo dependas de pluraj gravaj
ingrediencoj, kiel ekzemple: sciveka intrigo (kio okazos poste?),
viglaj interparoloj, malsinceraj sed memorindaj roligoj,
surprizoj, elturniĝoj kaj speco de sensacio. Ĉion ĉi Lorjak
abunde liveras al ni en
Retoj. Malkovri la plenan intrigon
de tiu verko estus tiel same maltrafe kiel sencele. Mallonge,
juna komizo, kiu poste per heredaĵo fariĝas grafo, pro
facilanimo kaj ebrio subskribas paperon, kiu submetas lin al la
potenco de trupo da juvelŝtelistoj. Tiuj banditoj volas laborigi
lin por si; kiam li rifuzas, komenciĝas ĉasado, dum kiu oni
provas alterne mortigi lin kaj revarbi lin al la kunlaborado. En
la fino, kompreneble, la ŝtelistoj estas kaptitaj kaj la juna
grafo pravigita, sed tion oni atingas per vojo de aventuro post
aventuro. La tuton spicas lingvaĵo tre vivoplena kaj ŝajne
kredinda.