La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Retoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Publikigita ĉe
Vereco, distro, stilo. 1981.
Lorjak montriĝas majstro de la leĝera romanarto. La sukceso de tia serioze senpretenda fikciaĵo dependas de pluraj gravaj ingrediencoj, kiel ekzemple: sciveka intrigo (kio okazos poste?), viglaj interparoloj, malsinceraj sed memorindaj roligoj, surprizoj, elturniĝoj kaj speco de sensacio. Ĉion ĉi Lorjak abunde liveras al ni en Retoj. Malkovri la plenan intrigon de tiu verko estus tiel same maltrafe kiel sencele. Mallonge, juna komizo, kiu poste per heredaĵo fariĝas grafo, pro facilanimo kaj ebrio subskribas paperon, kiu submetas lin al la potenco de trupo da juvelŝtelistoj. Tiuj banditoj volas laborigi lin por si; kiam li rifuzas, komenciĝas ĉasado, dum kiu oni provas alterne mortigi lin kaj revarbi lin al la kunlaborado. En la fino, kompreneble, la ŝtelistoj estas kaptitaj kaj la juna grafo pravigita, sed tion oni atingas per vojo de aventuro post aventuro. La tuton spicas lingvaĵo tre vivoplena kaj ŝajne kredinda.

William Auld

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.