Tre riĉe dokumentita kaj elpensita libreto pri Wagner, kies verkojn Cherpillod ŝategas kaj aŭskultis, jam kiam li estis studento, en la operejo de Parizo. La labora?o prezentita estas impona: vivo de la majstro, la operdomo (la Festivaldomo inaŭgurita en 1872) speciale konstruita laŭ liaj instrukcioj en Bajroto (Bayreuth, Bavario, Germanio).
Estas prezentitaj la ĉefaj verkoj de Wagner, inter kiuj:
Rienzi, Tannhäuser, la Fantomŝipo, Lohengrin, La Rejna Oro, La Valkirioj, Siegfried, La Krepusko de la dioj, kaj aparte Tristano kaj Izolda, Parsifalo, kiuj estas konataj mitoj en Eŭropo.
Temas ne nur pri tio kaj la rilatoj kun la reĝo de Bavario, Ludvigo II-a, sed ankaŭ pri diversaj orkestr-dirigentoj, pri la interpretistoj, la muzikaj ĉeftemoj, ritmoj, gvidmotivoj, sinsekvoj de notoj, kun ekzemploj de partitureroj. Li kolere indignas kontraŭ la modernaj enscenigistoj, kiuj ne respektas la detalajn kaj precizegajn indikojn (didaskaliojn)
de la majstro, profite al persona gloro, ankaŭ kontraŭ la fiheroldoj, kiuj disvastigis la ideon, ke Wagner estas antisemito kaj pronaziisto. Li reliefigas la rolon de la amatino Cosima, filino de Liszt kaj Marie d'Agoult, kiu iĝis lia edzino kaj vigle defendis lian verkaron kaj la festivalon en Bajroto.
La tono estas tro impeta kontraŭ kelkaj "stultuloj", kiuj ne samopinias, sed erudicia kaj plena je amo al la personeco kaj la verkaro de Wagner, ne nur muzikisto, sed genio, kiu unuigis la literaturon, la muzikon, la enscenigon, la filozofion.
(Mi skribis la proprajn nomojn kiel la verkisto de la libreto. Wagner - Vagnero - vivis de 1813 ĝis 1883).