|
|
|
FEL, ĉiam io nova! |
|
|
|
|
Richard Wagner lia vivo, lia verkaro Tristan kaj Izolda Parsifalo
- Auteur: André Cherpillod
- Soort: vakwoordenboek, muziek
- Beschikbaar: In voorraad
- Prijs: €12.72
- Jaar van uitgave: 2013
- Vorm: libro kudre bindita
- Beschrijving: Dum sia vivo, Wagner estigis eksterordinarajn entuziasmojn, eĉ adoradojn similajn al idolkulto.
Li estis aplaŭdata en Berlino, en Vieno, en Parizo, en Londono, en Zuriko, en Peterburgo. Reĝoj, imperiestroj, ĉeestis la prezentojn de liaj verkoj. Unu reĝo financis teatron dediĉitan nur al la prezentado de liaj verkoj. Por sekvi lin, unu virino ne hezitis spiti la malaprobon de la bonmorala burĝaro.
Wagner estis genia komponisto, eksterkomuna poeto, artisto kiu okupis unikan lokon en la historio de la homaro. Lia fiksa ideo ne estis literaturo, nek muziko, nek filozofio, nek ia arto celanta la vidon. Ĝi estis ĉio tio kunigita sur la scenejo de teatro.
Wagner prirevis 'novan moralan ordon mondan konstruitan sur la detruo de la povo de la kapitalo per la laboro rekte produktema.' Tial, lia Votano simbolas la dekadencon de socio bazita sur la egoismo kaj la posedeco.
Wagner estis profunde bona: li ne povis akcepti la vidon de iu suferanta kreaĵo, ĉu homa, ĉu besta. Samtempe, oni tion ne povas nei, li estis egoista, orgojla, venĝema, malfidela. Ĉio estis ŝuldata al li, ĉar lia kredo en sia genio estis absoluta certaĵo.
Sed, krom fanatikaj adoradoj, Wagner estigis ankaŭ fortegajn malamikecojn, eĉ violentajn hatojn. La fakto, ke li malaperis antaŭ cent tridek jaroj ŝanĝis nenion.
Homoj, kiuj lin aŭdis, sed ne aŭskultis, volonte parolas pri 'manko de melodioj', eĉ pri 'blekadoj'.
Sed pli grava ekzistas. Enscenigistoj, en Bayreŭth kaj aliloke, parodias groteske liajn verkojn, ŝanĝante ilin en farsojn priplorinde stultajn kaj vide malbelegajn. Ne malofte ili metas en ilin hontindajn kontraŭjudajn aludojn, kiujn ili tiam atribuas al Wagner.
Tial estas nuntempe neeble legi eĉ unu gazetartikolon pri Wagner sen vidi en ĝi, kiel naŭzajn rubaĵojn, la vortojn 'antisemitismo' aŭ 'nazismo', kvankam Wagner ne estis pli antijudisma ol Karl Marx, se citi nur lin. Verkistoj aŭ ĵurnalistoj, kiujn oni povus kredi normale raciaj, faras lin 'la iniciatinto' (jes, tiu vorto estis uzata!) de la masakro de ses milionoj da homaj estuloj dum la Dua Mondmilito. Tiu sinteno estas malestiminda trans ĉia imagebla limo.
Ni provu do reveni al la prudento kaj al la vero.
- Pagina's: 144
- Breedte: 150 mm
- Hoogte: 204 mm
- Gewicht: 198 g
- ISBN: 978-2-36620-004-1
- Bemerkingen: Ilustrita
- Recensie:
- De Alteo (Francio): RICHARD WAGNER, lia vivo, lia verkaro, Tristano kaj Izolda, arsifalo
- Beoordeling: Mijn beoordeling toevoegen
|
|
Tre riĉe dokumentita kaj elpensita libreto pri Wagner, kies verkojn Cherpillod ŝategas kaj aŭskultis, jam kiam li estis studento, en la operejo de Parizo. La labora?o prezentita estas impona: vivo de la majstro, la operdomo (la Festivaldomo inaŭgurita en 1872) speciale konstruita laŭ liaj instrukcioj en Bajroto (Bayreuth, Bavario, Germanio).
Estas prezentitaj la ĉefaj verkoj de Wagner, inter kiuj:
Rienzi, Tannhäuser, la Fantomŝipo, Lohengrin, La Rejna Oro, La Valkirioj, Siegfried, La Krepusko de la dioj, kaj aparte Tristano kaj Izolda, Parsifalo, kiuj estas konataj mitoj en Eŭropo.
Temas ne nur pri tio kaj la rilatoj kun la reĝo de Bavario, Ludvigo II-a, sed ankaŭ pri diversaj orkestr-dirigentoj, pri la interpretistoj, la muzikaj ĉeftemoj, ritmoj, gvidmotivoj, sinsekvoj de notoj, kun ekzemploj de partitureroj. Li kolere indignas kontraŭ la modernaj enscenigistoj, kiuj ne respektas la detalajn kaj precizegajn indikojn (didaskaliojn)
de la majstro, profite al persona gloro, ankaŭ kontraŭ la fiheroldoj, kiuj disvastigis la ideon, ke Wagner estas antisemito kaj pronaziisto. Li reliefigas la rolon de la amatino Cosima, filino de Liszt kaj Marie d'Agoult, kiu iĝis lia edzino kaj vigle defendis lian verkaron kaj la festivalon en Bajroto.
La tono estas tro impeta kontraŭ kelkaj "stultuloj", kiuj ne samopinias, sed erudicia kaj plena je amo al la personeco kaj la verkaro de Wagner, ne nur muzikisto, sed genio, kiu unuigis la literaturon, la muzikon, la enscenigon, la filozofion.
(Mi skribis la proprajn nomojn kiel la verkisto de la libreto. Wagner - Vagnero - vivis de 1813 ĝis 1883).