La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sub cirkotendo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Cirka vivo

1988/12, p. 23
La originala romano Sub cirkotendo de Stan Bubeniĉ eldonita de Internacia Esperanto-Instituto en 1988 montriĝas interesa pro pluraj kialoj. La aŭtoro, Stan Bubeniĉ, naskiĝis en 1904 en la bohemia urbo Litomiŝlo, en ĉeĥoslovakio. En Prago li doktoriĝis pri juro, poste li longtempe laboris kiel jura prokuristo, ĝis li ne plu povis tion fari (ĉu pro politikaj kaŭzoj?). Li tre ŝatis fremdajn lingvojn kaj muzikinstrumentojn, kaj fine li iĝis saksofonisto en ĉeĥa cirko. Li mortis neatendite en 1979, sed ĉi tiun verkon li elfinis jam en 1969. Sub cirkotendo rakontas pri lia cirka vivo: kiel li encirkiĝis, cirkumis kaj elcirkiĝis; la cirka kaj la ekstera mondoj; diferencoj kaj kunvivado inter la muzikistoj kaj la artistoj (ĵonglistoj, dresistoj ktp.). La libro estas kunmeto de rakontoj, anekdotoj, klaĉoj ... ĉu realaj aŭ fantaziaj, tio ne tro multe gravas. Bubeniĉ montras, ke vivo de cirkanoj (same se homoj, kiel se bestoj) ne estas tiel idilia, kiel ŝajnas sursceneje. Migrado implicas alvenon de novaj homoj, de novaj okazoj, sed ankaŭ ripeton, rutinon, ĉiutagon. La stilo (ne la lingvaĵo!) klare prezentas influon de unu el niaj plej gravaj originalliteraturaj stilistoj, samurba kiel Stan Bubeniĉ. Tiu ĉi tute ne pretendas krei kabinetan elitaĵon; tial li nek raŭmas nek iltisas, nek ŝulcas nek rumleras. La libro kromhavas „cirkan vortareton”. Mankas en ĝi la vorto „impresario” (ĉu ĉar nebezonata?); eble malmankas pluraj novaj vortoj (verŝajne ili estas ja slango, ne faka terminaro); sed jen kelkaj terminoj, kiujn legantoj de MONATO povas jam ekuzi: ceito (cirka tendo); kitro (rondforma kaĝo, en kiu oni prezentas rabobestojn); maringoto (cirka veturilo aŭ loĝĉarego); palando (lito ĉe la plafono - en maringoto aŭ aliloke); ŝambriero (longa rajdista vipo, kiun uzas dresistoj); ŝapito (cirka ĉefa tendo); ŝtaco (loko, kie cirko laboras, laboris aŭ estas laboronta); virbio (delikata, mallaŭta tamburado, uzata precipe por plialtigi draman efekton de prezentado).

Georgo Kamaĉo

Memoroj pri io bela

La cirkoarto, por esti komprenata, ne postulas de la publiko iun ajn lingvon. Tial ĝi estas inter la plej internaciaj el ĉiuj artoj. En la pasinteco la homoj ofte konsideris la cirkoarton kiel ion nenaturan, kiel ion misteran, kaj apartaj cirkanoj aŭ eĉ tutaj trupoj de aktoroj estis persekutataj, pro tio ke ili praktikis ion malklaran por la homoj. Nun la cirkoarto okupas gravan lokon en la kultura vivo de multaj popoloj. Preskaŭ ĉiu homo en sia infanaĝo revis estiĝi artisto en cirko, kvankam nur tiuj, kiuj kontaktas cirkanojn aŭ legas pri ili, ricevas impreson pri ties vivo.

En la naciaj literaturoj, same kiel en Esperanto, oni malofte havas okazon legi pri la cirkoarto. Sub cirkotendo estas eble la unua tiuspeca libro en la Esperanta literaturo. En ĝi la aŭtoro rakontas pri la vivo en iu ĉeĥa cirko antaŭ trideko da jaroj. La libro mem ne pretendas, ke ĝi prezentas la vivon en ĉiuj cirkoj kaj en ĉiuj tempoj prave, ĉar la vivo en ĉiu cirko estas malsama kiel la homoj mem. Mi mem dum kelkaj jaroj laboris sub cirkotendo, kaj la libro, kvankam sen spuro de klasikeco, memorigas min pri io bela, pri io mia.

Tamen Stan Bubenič laŭ mi ne tute bone konas la vivon de la migrantaj aktoroj. Nur kiam li ne plu povis praktiki sian laboron kiel juristo, li fariĝis cirka muzikisto; kaj kvankam en la cirko ĉiuj - la artistoj, muzikistoj, reĝisoroj - estas unu tuto, la aŭtoro faras ian diferencon inter la muzikistoj kaj la aliaj. Li ne priskribas multajn programerojn, la talenton de la artistoj, ilian amon kaj sindonemon al la cirko. Li fakte tute ne tuŝas la temon de la cirko kiel arto, kvazaŭ ĝi estas fremda al li. Mi bedaŭras ankaŭ la nemencion de la nomoj de la urboj, kiujn vizitis lia cirko, ĉar tio certe vekus memorojn ĉe iuj legantoj.

Sed liaj rakontoj portas ĝuon por tiuj, kiuj amas la cirkoarton. La herooj de Stan Bubenič estas homoj el karno kaj sango, kaj iliaj travivaĵoj estas interesaj. Lia lingvaĵo estas lerta kaj komprenebla, kaj preseraroj preskaŭ tute mankas. Nur la cirkan vortareton en la fino de la libro mi ne tute aprobas. Nur malgranda parto de la vortoj estas uzata internacie, kaj la ceterajn oni uzas nur en ĉeĥaj cirkoj.

Georgi Marinov Mihajlov

Sub cirkotendo

n-ro 117 feb 1989

Internacia Esperanto-Instituto en Hago eldonis interesan verkon de la ĉeĥo Stanislav Bubeniĉek, plumnomo Stan Bubeniĉ. Interesan el vidpunktoj aŭtora kaj enhava.

La originalaĵon enkondukas biografieto pri komplete nekonata verkisto. Sed ho ve, informoj incite magras. Bubeniĉek (1904-1979) studis juron en la universitato de Prago kaj doktoriĝis. Dum multaj jaroj li laboris kiel jura prokuristo. Kiam li ne plu povis praktiki sian laboron kiel, juristo li fariĝis muzikisto en ĉeĥa cirko.

La nekredebla salto de juĝejo al cirko spronis min entrepreni serĉesplorojn. Detalojn pri la aŭtoro mi trovis ĉe Internacia Esperanto-Instituto, ĉe Jenny Heetkamp en Hago, ĉe Karolo Piĉ en Litomiŝlo. Feliĉe en la tempo de "perestrojko" kaj "glasnosto" licas koni la trovitaĵojn. Jen ili.

La vivo de Bubeniĉek certe ne estis situita en rozobedo. Antaŭ la dua mondmilito li edziĝis al advokatino, judino, kiun la nazioj malmultajn jarojn poste fortrenis al la ekstermejo Treblinka. Ŝi revenis, jes, tiel.

Post la komunistigo de la lando en 1948 la geedzoj devis fermi la jurkonsultejon. Ekde tiam Bubeniĉek trairis sume dekses okupojn. Li funkciis i.a. en hotelakceptejo, en fabriko, ĉe bildvendado, estis lignohakisto, devis eklabori en minejo kaj el tiu minaco eskapis fariĝante tubisto en cirko. Ahasvere li migris de laboro al laboro, de loko al loko, persekutita de iu suprenfalinta polatakisto*.

En 1964 li pensiiĝis kaj reekloĝis en sia amata naskiĝurbo Litomiŝlo. En tiu historiejo sekvis la amikiĝo kun Karolo Piĉ kaj la eklerno de esperanto.

Pere de tiu lingvo Stan komencis surpaperigi baldaŭ poste siajn cirkajn travivaĵojn. Ne tute nova tereno estis la verkado, ĉar antaŭe li jam publikigis en la ĉeĥa idiomo Zac jev Hradec pardubicy pernik? (Kiom da pardubicaj spickukoj troviĝas en Hradec?) kaj Kvapik pro Lipicany (Galopo por Lipicanoj). Forte inspiris lin al kreado lia koresponda amikino Jenny Heetkamp el Nederlando regula vizitanto en Litomiŝlo. La fidelulino ricevis en 1969 la manuskripton, por konvinki eldoniston. Nur post la morto de Bubeniĉek ŝiaj senlacaj penoj sukcesis.

Por la kompleteco mi notas, ke la aŭtoro pli ol amatore okupiĝis pri muziko kaj lingvoj, kio helpis lin en la embarasaj vivperiodoj. Pro tio ke Sub cirkotendo ne elplumigis esperanta ĝisostulo, la leganto ne atendu beletran frandaĵon. La prozon ja produktis komencinto: Post lia morto editoro transprenis la malfacilan taskon tiel raboteti, ke la teksto perdu iom el la ŝablonaj kaj neglataj esprimoj kaj nepre ĉiujn gramatikajn erarojn. Ŝajnas al mi (interkrampe) superflue diri, ke editorado okazu ĉiam kun granda delikateco. Certe en tiu kontrolo prilaboranto ne klopodu plibeligi la materialon. Kion pensi pri la ŝanĝo de la originala titolo Sub cirkotuko en Sub cirkotendo? Konsilindas, ke editor(in)o donu klarigon pri siaj kriterioj kaj principoj de interveno en aparta eldono. Entute pri la libro, kvankam bele presita kaj kun frapa kovrilo, okupiĝis neprofesiulo. La titolpaĝo mencias Litomyŝl, oktobro 1969, kio konfuzas la leganton. Aperdato estis januaro 1988.

Ne, la meritoj de la verko kuŝas aliloke. Precipe gravas la temo. Neniam antaŭe samideano tiel profunde priskribis tiun tute specialan medion. Antaŭ ni disvolviĝas aventuroj, iel kompareblaj kun tiuj en Kredu min sinjorino, sed nun en la fascina areno de rajdistoj, lipicanaj ĉevaloj, akrobatoj kaj dresado.

Plej valore, Bubeniĉek iom amplekse postglosis aron el la specifa cirka slango. Ekzemple celtmajstro (tendoĉefo), fuslajtro (piedŝtupareto), hendŝtendo (manstarigo), rekvizitistoj (laboristoj, al- kaj for-portantaj rekvizitojn dum la prezentado). La listo egalas fakterminaron, ankoraŭ ne ekzistintan.

La enhavo pikis kaj instigis. Kaŭze de tio mi vizitis cirkon Renz en Utrecht kaj per tute aliaj okuloj rigardis la artistojn. Plue min adsorbas nun la fenomeno "cirko", mi ekĉasas ĉiun atributon kaj studaĵon pri ĝi.

* W. Auld, La infana raso, ĉap. IV

Ed Borsboom

Recenzo

William Auld

Sprita, plaĉa, vigla

La orientbohemia urbeto Litomyšl plej konatas al esperantistoj pro Karolo Pič kaj lia Litomiŝla tombejo. Tamen estas verkita tie ankaŭ Esperanta romano tute alispeca. Temas pri Sub cirkotendo de Stan Bubenič, verkita en 1969 sed aperinta nur du jardekojn pli malfrue, post la morto de la aŭtoro.

Sub cirkotendo estas anekdotaro, rakonto pri la vivo de artistoj kaj muzikistoj de negranda cirko en Ĉeĥoslovakio iam dum la postmilitaj jaroj. Ĝia verkinto estis juristo, kiu tiuepoke pro politika persekuto devis labori kiel muzikisto, interalie en cirko. Oni tamen ne pensu, ke temas pri realisma priskribo el reala cirka vivo. Tian ambicion Stan Bubenič evidente ne havis. Lia verko prezentas ĉefe tradician, romantikan bildon pri cirkoj kaj cirkanoj, plenan de kliŝoj. Tiu bildo tamen estas treege viva, bunta kaj humurplena. La rakonta talento de la aŭtoro estas mirinda, kaj per siaj ĉifitaj kaj taŭzitaj romanfiguroj li prezentas senfinan vicon da burleskaĵoj kaj aventuretoj, parte en formo de scenoj okazigataj en la rakonto, parte per anekdotoj fare de la cirkanoj. La speco de anekdotoj, ilia tono kaj la maniero prezenti ilin sufiĉe multe pensigas pri la anekdotoj de Švejk en la mondfama verko de Hašek.

En Sub cirkotendo tamen mankas la du ĉefaj aferoj, kiuj faris el la Hašek'a verko majstraĵon: mankas tia ĉarma, kuntena protagonisto, kaj mankas la baza idea mesaĝo. Se Sub cirkotendo portas mesaĝon, ĝi estas tre diskreta kaj rezigna, eble diranta "oni adaptiĝu al la cirkonstancoj, ne estu fieraĉa".

La rakonto de Bubenič ja havas figuron, alian memon de la aŭtoro, la eksjuriston Georgo Benda, kiu dum unu sezono ludas saksofonon en cirko. Tiu persono rolas tre sukcese en la komenco kaj fino de la verko, kie li kvazaŭ enkondukas nin en la cirkan mondon kaj elkondukas nin el ĝi. Sed intere, dum la rakonto, li tre malmulte ĉeestas kaj praktike ne helpas kunteni la rakonton. Tio cetere ne estas bezonata; la medio mem sufiĉas por krei koheran tutaĵon el la anekdotaro.

Iel strange, la cirka mondo de Stan Bubenič estas preskaŭ ekskluzive vira rondo. Virinoj apenaŭ aperas en la rakonto, krom du kliŝaj megeroj-edzinoj, kaj kun escepto de unu amintrigo inter muzikisto kaj akrobatino, kiu post kelkaj embarasoj finiĝas feliĉe.

En la anekdotoj kaj burleskaĵoj nur malofte kaŝiĝas eta kritiko al la ekstera mondo, kie regas la politiko. En unu loko la aŭtoro per la enkonduko de du nomoj eble okulumas al la esperantistaj rondoj:

'Ĝuste nun mi rememoras', li komencis longan rakonton, 'ke tian saman kazon, almenaŭ sufiĉe similan, mi travivis, kiam ni en la dudeksesa kun tiu Sarasano staris en Vieno. Kun ni estis tie grupo de tiuj italoj, Rosetti aŭ Korsetti, tion mi nun ne rememoras plu. Patro, patrino, filino kaj bofilo, kaj ili faris grupan akrobataĵon. Sed unu kun la alia absolute ne parolis krom reciproke sin insulti. Sed kiam ili vespere venis en la maneĝon, vi ilin ne rekonus. Ili starigis piramidojn, unu grimpis trans la kapon de la alia, dolĉe ridetis, kaj estis mirinde, ke tiu olda komedianto ĉe la fino de la numero ne kisis la manon al ŝia bajadera moŝto. Sed malgraŭ tio ni, el la orkestrejo, povis tute bone observi, kiel ili dum la numero sin reciproke insultas kaj kiel la untermano, kiu staris sube, plej volonte deĵetus la tutan piramidon teren. Mi jam ne scias, kiel tio finiĝis, sed iam rakontis iu Houser, ke la filino forkuris kun iu asekuristo kaj ke la olda Korsetti laŭdire fariĝis mezanino - aŭ muezino, mi nun ne scias -' (p. 151-152)

La stilo de Bubenič estas tre bona, viva kaj natura. La anekdotoj kaj burleskaj scenetoj estas prezentataj vigle kaj efike. Eĉ por mallongaj spritaĵoj li ofte trovis originalan formon. "Aĉetante ĉapelon unufoje en multaj jaroj, li decidis ĉiam por la plej granda. Finfine ĝi kostas la saman monon kaj oni neniam scias - la kapo povus kreski, sed same la ĉapelo povus iel tiel kuntiriĝi" (p. 11). Pri trumpetisto ni legas, ke "koncerne la aĝon, li varmigis sin sur la sunflanko de la kvindeko" (p. 11).

En la priskribaj partoj, kiuj jen kaj jen intervenas, la aŭtoro favoras iom eksmodan romanan stilon, kie neniu substantivo kaj neniu verbo rajtas aperi nude kaj krude, sen duenja protekto de adjektivoj kaj adverboj. "Kaj la varmigantaj rememoroj kvazaŭ roso malsekigis la krustiĝintan internon de la oldiĝanta cirkano" (p. 37). Tio kelkfoje kondukas al nesukcesaj, troŝarĝitaj priskriboj.

Sur la pejzaĝo preparanta sin al dormo komencis kuŝiĝi la duonlumo. La radoj de la forkuranta vagonaro batis en regula ritmo sur la rulbrulantaj reloj. Tada - dada - diris la trajno. Kaj la reloj respondis: ratata - tatata.

Aŭskultante la monotonan kanton de la rulsonanta metalo, Benda observis tra la nebuliĝanta fenestro la pejzaĝon, forkurantan antaŭ la duonvesperaj ombroj. La spireganta vagonaro lasis post si travarmigitajn boskojn, ĉarmajn fruktoĝardenojn kaj blankajn vilaĝetojn kiel ludilojn el infana skatoleto kaj fiŝlagetojn kiel poluritajn arĝentmonerojn. (p. 36-37)

Alifoje la aŭtoro tamen sukcesis eviti falilojn kliŝajn aŭ banalajn, kaj kreis trafajn, originalajn bildojn:

En la stacidoma oficejo kuris pufovanga knabino, kolbase en blua uniformo. La bonnutrita funkciulino levis verdan muŝbatilon, kaj tuj krakis la frapobruoj de la fermiĝantaj pordoj. La infaneska lokomotivo timigite ekbojis kaj la vagonareto moviĝis. (p. 6)

La lingvaĵo de Bubenič ĝenerale estas bona, flua kaj konvena al la rakonto. Lingvaj strangaĵoj preskaŭ tute ne aperas, kaj eraroj aŭ malglataĵoj tre maloftas. La lingvaĵo plejparte estas nek tre moderna, nek malmoderna. Jen kaj jen aperas iu neologismo kiel "tarda" (p. 37, 119), sed aliloke kontrastas arkaismo kiel "arbetaĵo" (p. 6). Nur malofte troveblas eraretoj kiel "ĝis kiam" en la senco dum (p. 69) kaj "ellernita frizisto" (p. 138), aŭ nacilingve inspiritaj formoj kiel "kio staras en tiu letero" (p. 116) kaj "tio prenos malbonan finon" (p. 151). La uzado kaj neuzado de la artikolo kutime kaŭzas problemojn al slavlingvanoj, sed Bubenič tute mastras ĝin. Eventuale oni povus deziri, ke li pro stilaj motivoj strebus iom pli avari pri ĝi. "La patoso de la lignaj herooj trapenetris la memon de la artisto ĝis la medolo de la ostoj" (p. 109) ja estas gramatike korekta, sed iom "laoza".

La aŭtoro uzas en ĉi romano aron da apartaj cirkaj vortoj, kiujn li listis librofine en "cirka vortareto". Plejparte temas pri esperantigoj de germanaj vortoj kun ĉeĥa prononco, kiel "ŝnirunko" (ŝnuraĵo), "kunŝto" (arto), "fuslajtro" (pied-ŝtupetaro), "aŭskanko" (elirejo). La celo de tiuj vortoj supozeble estas iom subteni la ekzotecon de la medio.

Estas interese kompari Sub cirkotendo kun pli konata Esperanta verko: Kredu min, sinjorino! de Cezaro Rossetti. En tiu la aŭtoro prezentas multanekdote la vivon en iel simila socia kaj profesia rondo, kiel tiu de Stan Bubenič. Ankaŭ la vigleco kaj distra talento similas. Sed kie Rosseti kreis almenaŭ impreson de realismo, Bubenič restas pli-malpli sekure en la romantikaj kliŝoj. Tio tamen tute ne forprenas de lia verko ĝian spritan rakontadon, plaĉan humuron kaj viglan stilon.

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.