La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sklavoj de dio

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Sklavoj de Dio


816 (12), p. 210, decembre 1973
Nek en mia iom ampleksa eŭropa literaturhistorio, nek en la norvegaj enciklopedioj oni mencias la hungaran aŭtoron Géza Gárdonyi. Tio nepre ne signifas, ke li ne estas leginda. Sed tio verŝajne signifas, ke li ne estas multe tradukita. Per redono en Esperanto ebliĝas por la mondo konatiĝi kun li - ja ne multaj regas la hungaran lingvon.
Sklavoj de Dio estas dika romano, efektive kvarcentpaĝa. Oni do komprenas, ke nenio rapide okazas, sed ke, male, ĉio estas larĝpenike pentrita. Se oni ŝatas tiajn romanojn, oni legu ĉi tion libron.
Ĝi temas pri la vivo en hungara monaĥejo en la 13-a jarcento. Ni renkontas la vivon tie, la strangajn kutimojn, la vivon de Sankta Margareta. La plejmulton ni vidas per la okuloj de frato Jancsi, kiun ni akompanas el lia vilaĝo, kaj kies pensojn kaj mirojn ni ekkonas. Oni devas nepre admiri la scion de la aŭtoro pri ĉiuj detaloj de la tiutempaj moroj kaj ĉiutagaĵoj, kaj kun multe da simpatio oni turnas la paĝojn de la romano.
La tradukinto, J. Hamvai, faris gigantan kaj ne ĉiam facilan laboron. La traduko estas vere bona. Tamen oni eble faru kelkajn etajn rimarkigojn. En la enkonduko la tradukinto "opinias nepre gardindaj la naciajn personajn nomojn, sed la fremdnaciajn kaj internacie konatajn uzis en Esperanto" - tamen li nomas la saman personon Humberto, Umbertus kaj Humbertus. Kelkloke li "kaŝas sub breton", aliloke "kaŝas sub breto". Mi ankaŭ ne volus uzi akuzativon en esprimoj kiel "starigi tien". "Truetoj po larĝo de du manplatoj" estas nepre evetinda esprimmaniero;
Sume: aĉetinda kaj leginda libro.

Johan Hammond Rosbach

Sklavoj de Dio


Julio 2014
Temas pri romano, 409 paĝoj, hungara literaturo, rigardata kiel unu el la modernaj klasikaĵoj. La aŭtoro ( 1963 - 1922 ) estis filo de armilforĝisto kaj fidelulo de Lajos Kossuth dum la hungara libermilito en 1848 - 49. Lajos Kossuth ( 1802- 1894) estis la gvidanto de la hungara libermilito kontraŭ la Aŭstria ( Habsburga) absolutismo en 1848-49.
La lingvo de Gardonyj estas popoleca, kun mallongaj, simplaj frazoj; li lerte uzas la popolan vorttrezoron. Pro tiuj ĉi lingvaj kvalitoj liaj verkoj kvazaŭ sin proponas por traduko. En la romano ni konatiĝas kun monaka kaj laika vivo kaj kutimoj de la 13-a jarcento, pri la vivo de Sankta Margareta el dinastio de Arpad. La gepatroj - Bela (Adalberto) la IV-a kaj lia edzino oferis ŝin al Dio jam antaŭ ŝia naskiĝo, por ke Dio indulgu Hungarujon de la mortiga danĝero de la tatara invado.
Mi legis la libron kun intereso.

Jitka Skalicka (Sunfloro)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.