La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sennaciece tra nia mondo

  • Verkinto: Gilbert R. Ledon
  • Speco: alia libro
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €9.00
  • Eldonjaro: 1989
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: La aŭtoro vizitis pli-malpli la tutan terglobon. Li ne nur rakontas pri siaj multjaraj travivaĵoj sed komentas situaciojn dise en la mondo laŭ persona, tre pripensinda maniero.
  • Paĝoj: 224
  • Larĝo: 200 mm
  • Alto: 290 mm
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La libro kiun kelkaj rifuzas vendi

Kiam mi estis juna, mankis televido ie ajn en la mondo. En la modesta hejmo de mia patro, kiu estis simpla metiisto, mankis eĉ radioaparato; sed ne mankis libroj. Ni posedis multe da libroj, kaj mi avide legis ĉiajn; la plej ŝatataj de mi estis libroj pri mondvojaĝoj, kiel Innocents Abroad (Naivuloj eksterlandon) de Mark Twain [Mak Tŭejn], Eothen (loten, Landoj de la Tagiĝo) de Kinglake [Kinglejk], Venturesome Voyages of Captain Voss (Aŭdacaj vojaĝoj de kapitano Vos) kaj multaj aliaj. Kaj mi revis pri mondvojaĝoj, mi revis facilanime pri ĉirkaŭirado de la tuta terglobo, pri la montoj de Tahitio kaj la pontoj de San Francisko kaj Sidnejo, pri la nubskrapuloj de Novjorko kaj la kabanoj de la nigruloj, pri flugo super la Norda Poluso, tiutempe same malfacila kiel flugo al la luno nuntempe, kaj pri belulino kun nigra hararo kaj bluaj okuloj. Kaj ĉion prirevitan mi spertis, eĉ la belulinon mi renkontis, sed mi ankoraŭ daŭre tralegas librojn pri mondvojaĝoj, kaj kun ĝojo mi ricevis la libron Sennaciece tra nia mondo de Gilbert Ledon, kaj avide mi tralegis ĝin senhalte. Sur paĝo 32 mi trovis „Mi ĝis tiam ne trovis aliajn homojn, kiuj pensis kiel mi...” He, kara Gilbert, vi ĵus trovis alian. Jen mi! Je ĉiu paĝo mi opiniis, ke la verkisto devas esti homo tre simila al mi, kiu tre simile spertis en la mondo. Li devenis el Francio, kaj mi el Skotlando, sed francoj ĉiam simpatias kun skotoj, ĉar ambaŭ batalis kontraŭ angloj dum jarcentoj; feliĉe ni ĉiuj aliĝis al la EK kaj vivas kune en plena amikeco! Du metodoj efikas por verki vojaĝrakonton; oni povas rapide trairi la landojn, kaj tiel gajni ĉefe impresojn pri la diferencoj inter landoj kaj popoloj, aŭ oni povas loĝi kiel enmigrinto kaj ellerni ĉiujn kutimojn kaj sistemojn. Gilbert Ledon entreprenis ambaŭmaniere: li konas Francion kaj Brazilon ĝisoste, kaj rapide veturis tra Usono, Afriko, Aŭstralio. En aliaj landoj li luis mezgrandan aŭtomobilon, kaj ĉiuvespere verkis taglibron, kaj poste surgluis kolorajn fotojn al la folioj de la taglibro, ĉi tiu libro estas simila al tia taglibro, kun kelkaj ĉapitroj pri apartaj temoj; kiel religio, la tria mondo, sennacieco, la kulto de Bakĥo, ktp. La verkisto havas decidajn opiniojn pri tiuj temoj; en la taglibra parto la impresoj estas tute freŝaj, sen antaŭjuĝoj, tuj skribitaj post la spertoj de la tago. Fine mi nepre skribu kelkajn vortojn pri la fakto ke iu asocio rifuzas vendi tiun ĉi libron kaj kondamnas la verkiston pro rasismo ĉar li aŭdacis paroli pri la diferencoj inter la rasoj. Thomas Jefferson [Tomas ĉefrsn] diris ke «ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj", kaj ĉiu nekredanto nomiĝas herezulo, rasisto, ĉu vere? Mi ne estis kreita egala al ŝekspiro, al Mozart aŭ al Einstein. Gilbert Ledon rimarkas diferencojn, sed prave diras „Tiuj diferencoj tute ne pravigas rasismon. Neniu raso, aŭ gento, havas mistikan mision super alia.” Mi ne hezitas rekomendi la libron al ĉiuj; la enhavo estas interesa, la stilo estas klara, mankas eraroj aŭ en la lingvo aŭ pro la preskoboldo, kaj la aspekto de la volumo estas plaĉa.

Robert Robertson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.