Kiam mi estis juna, mankis televido ie
ajn en la mondo. En la modesta
hejmo de mia patro, kiu estis simpla
metiisto, mankis eĉ radioaparato; sed
ne mankis libroj. Ni posedis multe da
libroj, kaj mi avide legis ĉiajn; la plej
ŝatataj de mi estis libroj pri mondvojaĝoj, kiel
Innocents Abroad (Naivuloj eksterlandon) de Mark Twain
[Mak Tŭejn],
Eothen (loten, Landoj de
la Tagiĝo) de Kinglake [Kinglejk],
Venturesome Voyages of Captain
Voss (Aŭdacaj vojaĝoj de kapitano
Vos) kaj multaj aliaj. Kaj mi revis pri
mondvojaĝoj, mi revis facilanime pri
ĉirkaŭirado de la tuta terglobo, pri la
montoj de Tahitio kaj la pontoj de San
Francisko kaj Sidnejo, pri la nubskrapuloj de Novjorko kaj la kabanoj
de la nigruloj, pri flugo super la Norda
Poluso, tiutempe same malfacila kiel
flugo al la luno nuntempe, kaj pri belulino kun nigra hararo kaj bluaj okuloj.
Kaj ĉion prirevitan mi spertis, eĉ la
belulinon mi renkontis, sed mi
ankoraŭ daŭre tralegas librojn pri
mondvojaĝoj, kaj kun ĝojo mi ricevis
la libron
Sennaciece tra nia mondo de
Gilbert Ledon, kaj avide mi tralegis
ĝin senhalte. Sur paĝo 32 mi trovis
„Mi ĝis tiam ne trovis aliajn homojn,
kiuj pensis kiel mi...” He, kara Gilbert,
vi ĵus trovis alian. Jen mi! Je ĉiu paĝo
mi opiniis, ke la verkisto devas esti
homo tre simila al mi, kiu tre simile
spertis en la mondo. Li devenis el
Francio, kaj mi el Skotlando, sed
francoj ĉiam simpatias kun skotoj,
ĉar ambaŭ batalis kontraŭ angloj dum
jarcentoj; feliĉe ni ĉiuj aliĝis al la EK
kaj vivas kune en plena amikeco!
Du metodoj efikas por verki vojaĝrakonton; oni povas rapide trairi la
landojn, kaj tiel gajni ĉefe impresojn
pri la diferencoj inter landoj kaj
popoloj, aŭ oni povas loĝi kiel
enmigrinto kaj ellerni ĉiujn kutimojn
kaj sistemojn. Gilbert Ledon entreprenis ambaŭmaniere: li konas Francion kaj Brazilon ĝisoste, kaj rapide
veturis tra Usono, Afriko, Aŭstralio.
En aliaj landoj li luis mezgrandan
aŭtomobilon, kaj ĉiuvespere verkis
taglibron, kaj poste surgluis kolorajn
fotojn al la folioj de la taglibro, ĉi tiu
libro estas simila al tia taglibro, kun
kelkaj ĉapitroj pri apartaj temoj; kiel
religio, la tria mondo, sennacieco, la
kulto de Bakĥo, ktp. La verkisto
havas decidajn opiniojn pri tiuj temoj;
en la taglibra parto la impresoj estas tute freŝaj, sen antaŭjuĝoj, tuj skribitaj
post la spertoj de la tago.
Fine mi nepre skribu kelkajn vortojn
pri la fakto ke iu asocio rifuzas vendi
tiun ĉi libron kaj kondamnas la
verkiston pro rasismo ĉar li aŭdacis
paroli pri la diferencoj inter la rasoj.
Thomas Jefferson [Tomas ĉefrsn]
diris ke «ĉiuj homoj estas kreitaj
egalaj", kaj ĉiu nekredanto nomiĝas
herezulo, rasisto, ĉu vere? Mi ne
estis kreita egala al ŝekspiro, al
Mozart aŭ al Einstein. Gilbert Ledon
rimarkas diferencojn, sed prave diras
„Tiuj diferencoj tute ne pravigas rasismon. Neniu raso, aŭ gento, havas
mistikan mision super alia.” Mi ne
hezitas rekomendi la libron al ĉiuj; la
enhavo estas interesa, la stilo estas
klara, mankas eraroj aŭ en la lingvo
aŭ pro la preskoboldo, kaj la aspekto
de la volumo estas plaĉa.