Impona ĝi estas laŭ pluraj aspektoj, ĉi
tiu dua volumo de l’ omaĝolibro, kiun
eldonis la universitato de La Laguna
por ĝia eksprofesoro Juan Régulo
(MONATO plurfoje raportis pri tio).
Dum la unua volumo enhavas kontribuojn divers-temajn kaj -lingvajn, ĉi tiu
dua komplete estas dediĉita al „esperantismo” kun kontribuaĵoj preskaŭ nur
en la internacia lingvo. Tiu ĉi fakto sola
jam estas impona, ĉar neofte okazas,
ke universitato oficiale eldonas sciencan libron pri Esperanto-temoj. Impona, por unue paroli pri eksteraj
aspektoj, ankaŭ estas la tipografia
aranĝo, kiu memorigas pri l’ tiamaj
eldonaĵoj de „Stafeto”, kiam estris ĝin
la honorato: bela, klara, arta. Impona
la amplekso: 790 paĝoj kun 58 sciencaj studaĵoj; impona la listo de aŭtornomoj, en kiu apenaŭ mankas iu
konata Esperanto-sciencisto (interese, ke oni aranĝis la kontribuaĵojn
alfabete laŭ la aŭtoroj).
Nu, en la kadro de ĉi tiu artikolo kompreneble ne eblas, detale paroli pri la
enhavo. Grandparte estas novaj
temoj, ĉiuokaze ili ĉiuj estas tre interesaj ne nur por esperantologoj. La
legantojn de MONATO certe interesas, ke inter ili ankaŭ estas analizo pri
l’ unuaj kvin jaroj de l’ magazino; la
redaktoro krome esploras la demandon, ĉu MONATO povus esti modelo
por alternativa internacia informado
ĝenerale kaj speciale, ĉu eblus laŭ la
principoj de MONATO starigi ankaŭ
internacian inform-agentejon; ĉu mirigas, ke li venas al pozitiva konkludo?
Eĉ se vi mem ne povas aĉeti la libron,
certe ĝi ne manku en klubaj bibliotekoj
kaj tiuj de urboj kaj - kompreneble -
universitatoj; do minimume atentigu la
bibliotekestrojn pri ĝi.
Oni do povas gratuli ne nur la hispanan universitaton sed ankaŭ la omaĝiton - kaj la Esperanto-movadon pro ĉi
tiu rara juvelo, aperinta eĉ (hazarde)
dum la jubilea jaro!