La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo
vol. 2

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Monumenta libro

Impona ĝi estas laŭ pluraj aspektoj, ĉi tiu dua volumo de l’ omaĝolibro, kiun eldonis la universitato de La Laguna por ĝia eksprofesoro Juan Régulo (MONATO plurfoje raportis pri tio). Dum la unua volumo enhavas kontribuojn divers-temajn kaj -lingvajn, ĉi tiu dua komplete estas dediĉita al „esperantismo” kun kontribuaĵoj preskaŭ nur en la internacia lingvo. Tiu ĉi fakto sola jam estas impona, ĉar neofte okazas, ke universitato oficiale eldonas sciencan libron pri Esperanto-temoj. Impona, por unue paroli pri eksteraj aspektoj, ankaŭ estas la tipografia aranĝo, kiu memorigas pri l’ tiamaj eldonaĵoj de „Stafeto”, kiam estris ĝin la honorato: bela, klara, arta. Impona la amplekso: 790 paĝoj kun 58 sciencaj studaĵoj; impona la listo de aŭtornomoj, en kiu apenaŭ mankas iu konata Esperanto-sciencisto (interese, ke oni aranĝis la kontribuaĵojn alfabete laŭ la aŭtoroj).
Nu, en la kadro de ĉi tiu artikolo kompreneble ne eblas, detale paroli pri la enhavo. Grandparte estas novaj temoj, ĉiuokaze ili ĉiuj estas tre interesaj ne nur por esperantologoj. La legantojn de MONATO certe interesas, ke inter ili ankaŭ estas analizo pri l’ unuaj kvin jaroj de l’ magazino; la redaktoro krome esploras la demandon, ĉu MONATO povus esti modelo por alternativa internacia informado ĝenerale kaj speciale, ĉu eblus laŭ la principoj de MONATO starigi ankaŭ internacian inform-agentejon; ĉu mirigas, ke li venas al pozitiva konkludo?
Eĉ se vi mem ne povas aĉeti la libron, certe ĝi ne manku en klubaj bibliotekoj kaj tiuj de urboj kaj - kompreneble - universitatoj; do minimume atentigu la bibliotekestrojn pri ĝi. Oni do povas gratuli ne nur la hispanan universitaton sed ankaŭ la omaĝiton - kaj la Esperanto-movadon pro ĉi tiu rara juvelo, aperinta eĉ (hazarde) dum la jubilea jaro!

Stefan Maul

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.